Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Mirakla forto de la arto

Ĝis la 13-a de oktobro la frandemuloj de la pentroarto en Krakovo, vizitantoj kaj turistoj povas rigardi en la tiea Centro de la Eŭropa Kulturo „Europeum” la pentraĵon „La Anĝelanonco al Maria” de Majstro Jerzy. Ĝi konsistigis la centran parton de la 16-jarcenta triptiko destinita por la kolegiato de sankta Mikaelo ĉe Wawel-altaĵo. En 1803 en ĝia ruino retrovis ĝin princino Izabela Czartoryska, forveturiginte ĝin al sia rezidejo en Puławy kaj ekspoziciinte en la tiea Gotika Domo. Multe pli poste estis retrovitaj la alaj pentraĵoj de la tuta triptiko. La verko el la jaroj 1517/18 estas prezentata nun kadre de la ciklo „Mirakla forto de la arto”. La ideo de la ciklo ebligas al spektanto proksiman kontakton kun verko, kiu iamaniere ligas botanikajn veftojn kun religiaj kaj artaj. „La Anĝelanonco” estas ekzemplo de malmulte konata, sed altnivela regiona panela pentrado. Krakovo estis tiutempe grava kultura centro kaj ĝiaj 14-jarcentaj gotikaj preĝejoj riĉiĝis per multaj valoraj pentristaj kaj skulptistaj verkoj.

El la elsendo 23.08.2019. Legas  Gabi – 1’31”

Muroj de totalismoj Pollando 1939-1945

Antaŭtage de la pasanta hodiaŭ 80-a datreveno de la subskribo de la traktato pri neagreso inter la germana kaj sovetunia totalismoj Ribbentrop-Mołotow ĉe Piłsudzki-placo en Varsovio estis inaŭgurita la subĉiela ekspozicio-instalaĵo „Muroj de totalismoj Pollando 1939-1945”. La muro dediĉita al la germana okupacio prezentas la teroron aplikitan rilate al la civila loĝantaro, Polan Konspiran Ŝtaton, Varsovian Insurekcion, Polajn Armeajn Fortojn en Okcidento. Muro dediĉita al la sovetunia okupacio proksimigas deportadojn de polaj civitanoj al Siberio, elmurdon de polaj oficiroj en Katyń, sovetuniajn deportejojn kaj la epopeon de Anders-armeo fine interkonsentojn el Jalto, kiuj almondukis al instaliĝo de komunista reĝimo en Pollando. La tekstoj de rememoroj el la militperiodo kaj de fotoj aperas en la pola, angla, rusa kaj germanaj lingvoj. La traktato Ribbentrop-Mołotow enhavis sekretan protokolon difinantantan la influsferojn de Germanio kaj Sovetunio en la Centra kaj Orienta Eŭropo.

El la elsendo 23.08.2019. Legas  Barbara – 1’28”

Pola ilustristo distingita de la reĝo de Hispanio

Józef Wilkoń apartenanta al la plej elstaraj polaj artistoj okupiĝantaj pri la ilustrado estis distingita de Filipo la 6-a, la reĝo de Hispanio per la Komandora Kruco de la ordeno de Izabela la Katolika. En la rilata  letero de la ambasodoro de Hispanio estas emfazite, ke  ĉi tiu distingo estas la rekonesprimo pro multaj meritoj de la pola artisto, pro lia valora kontribuo al disfloro de la hispana kulturo en Pollando kaj sekve plibonigo de la reciprokaj rilatoj inter ambaŭ landoj. I.a. Wilkoń ilustris la polan version de „Don Kiĥoto” per siaj 100 originalaj desegnaĵoj. Józef Wilkoń ilustris ducenton da libroj same por infanoj kiel ankaŭ por plenkreskuloj. Ilustritaj de li libroj estis tradukitaj en pli ol 20 ligvojn. Krom polaj libroeldonejoj Józef Wilkoń kunlaboris kun Flammarion (Prizo), Middelhauve Verlag (Kolonjo), Loewes Verlag (Bayeruth), Kinderbuchverlag (Berlino), Parabel Verlag (Munkeno), Atlantis Verlag (Zuriko) kaj Greek Peace Publishers (Tokio).

El la elsendo 09.08.2019. Legas  Maciek – 1’10”

Sukcesoj de la pola koruso sur Tajvano

La knabina katedrala koruso Puellae Orantes el la loko Tarnów (la suda Pollando) akiris du orajn kaj unu argentan premion dum la Internacia Korusa Festivalo en Tajpeo sur Tajvano. La orajn premiojn ĝi ricevis en la kategorio de la junularaj kaj universitataj korusoj, la arĝentan en la kategorio de religia muziko. Plimulton de ĝia konkursa repertuaro kosisitigis komponaĵoj de polaj aŭtoroj. Plej grandan entuziasmon elvokis verkoj inspiritaj de la pola folkloro, kiujn polinoj prezentis en polaj popolaj kostumoj. Puellae Orantes ricevis krome specialan premion pro la plej bone plenumita tajvana komponaĵo. La festivalo okazanta ekde la 1996-a jaro estas la plej granda platformo de la internacia kultura interŝanĝo sur Tajvano, fariĝinte unu el la plej presitiĝaj muzikaj festivaloj en Azio. La nunjaran konkurson partoprenis korusoj el Tajvano, Ĉinio, la Suda Koreio, Makao, Filipinoj, Indonezio kaj Pollando. La internacia ĵurio, en kiu troviĝis komponistoj, direktistoj kaj kantistoj el Filipinoj, Finnlando, Latvio, Tajvano, Venezuelo kaj Hungario la premion Grand Prix atribuis al la koruso Telkom University el Indonezio. En la pola koruso kantas knabinoj 10-19-jaraĝaj el Tarnów kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Puellae Orantes estas laŭreato de pli ol 20 landaj kaj internaciaj konkursoj, ĝi eldonis 9 kompaktajn diskojn kaj unu videodiskon. Ĝi registris siajn kantojn por la Pola Radio kaj la Pola Televido, por France 2 kaj France 3,  por la vatikana, nederlanda kaj franca radiostacioj.

El la elsendo 09.08.2019. Legas  Maciek – 1’50”

ALTA plenumos muzikajn rebusojn de Leonardo da Vinci

En decembro muzikajn rebusojn de Leonardo da Vinci eblos aŭdi en la plenumo de la ensemblo de la malnova muziko ALTA. La unuan fojon en historio la plenumo de la rekonstruitaj muzikaj enigmoj de da Vinci okazos laŭ tiom granda skalo. Temas ofte pri kelknotaj motivoj, kiujn la itala geniulo i.a. notis en spegula reflekto. La rekonstruon de la muziko de Leonardo faris muzikistoj el Pollando, Argentino kaj Italio baze de teoriaj traktatoj pri la plenumo de la renesanca muziko. La komponaĵoj estos luditaj per kopioj de historiaj instrumentoj uzataj en la epoko de Leonoardo kiel lira da braccio, piŝtokornetoj, prahobojoj, liutoj kaj flutoj. Estos uzita krome instrumento inventita de Leonarda da Vinci – viola organista, kiu baze de la notoj estis rekonstruita de pola pianisto Sławomir Zubrzycki nur en 2012. La koncerton partoprenos krom ALTA sub la gvido de Agnieszka Szwajger invititaj gastoj – Gustavo Gargiulo, Marco Vitale, Alessio Tosi, Daniel Morais, Agnieszka Obst-Chwała, Sławomir Zubrzycki.

El la elsendo 18.07.2019. Legas  Maciek – 1’12”

La legopopularigaj projektoj

La projektoj „Centra Legooficejo” kaj „Libro je recepto” venkis en la unua finalo de la konkurso populariganta legadon inter la infanoj „Zwyrtała”. La konkurspatrono Zwyrtała estas figuro el la libro de Kazimierz Przerwa-Tetmajer „Ĉe la roka Podhale-regiono”, muzikisto kiu tiom bele ludis, ke en la ĉielo li kapablis logi al danco anĝelojn, same kiel konkursfinalanoj logas por la legado. La unua projekto aktivigas infanojn kaj junulojn pasigi tempon kun libro. Ili rolas kiel agentoj, kies tasko esti legi laŭeble multajn librojn kaj plenumi ligitajn kun tio specialajn taskojn. La alia aktivigis la medicinistan medion, por ke tiu persvadu al la geaptroj la gravecon de la legado por la evoluo de iliaj infanoj. Al la finalo estis kvalifikitaj 9 aliaj projektoj kreitaj en la periodo marto 2018 – marto 2019. La premioj estis enmanigitaj dum la Internacia Festivalo de la Infana Literaturo 2019 en Rabka. Ariginte verkistojn, aktorojn, librodesgnistojn, muzikistojn kaj legantojn ĝi okazis meze de julio sub la devizo „De la montoj ĝis la maro”. En la centro de la atento estis  libroj rakontantaj pri arboj, birdoj, bestoj kaj pri tio, kiel protekti la naturon. En la 62 festivalaj eventoj partoprenis 53 kreantoj el sep landoj.

El la elsendo 18.07.2019. Legas  Gabi – 1’44”

Wawel-katedralo por la pariza Notre Dame

Dum varmegaj someraj tagoj en Wawel-katedralo en Krakovo aperis – iom surprize –  la kristnaska kripeto alta 5 metrojn. La surprizon klarigas la apudanta kvestokesto por mondonacoj cele rekonstruon de la pariza Notre Dame. La monkolektado daŭros ĝis la fino de septembro. En 2010 la kripeto gajnis la konkurson por la plej bela Kristnaska Kripeto de Krakovo kaj kvin jarojn poste ĝi estis prezentita en la pariza katedralo. Notre Dame de kelkaj jaroj dum la Advento kaj Kristansko prezentadis kristnaskajn kripetojn el la tuta mondo. La pola estis inter la unuaj tie ekspoziciataj. Tio okazis  en la aparta tempo post la teroristaj atakoj en Parizo. Admiris ĝin ĉirkaŭ 2 milionoj da personoj. La kripeto, kiun aŭtoras familio Markowski estas ĝis nun la plej alta konkursaĵo. Laboroj pri ĝi daŭris tri jarojn,  inter 2008 kaj 2010. Ĝi altas 501 centimetrojn, vastas 275 kaj ĝia profundo egalas al 111 centimetroj. Ĝiaj 108 vitraloj kaj 80 aliaj fenestretoj estas lumigataj. La akitekturaj elementoj de la konstruaĵo referencas al 21 preĝejoj troviĝantaj en la centro de Krakovo kaj al kelkaj nereligiaj konstruaĵoj, kiel Pordego de S-ta Floriano, Barbakano, Draphaloj. Krom historiaj figuroj troviĝas en ĝi ankaŭ herooj de la krakovaj legendoj. La kvestokesto atestas solidarecon de la pola reĝa Wawel-katedralo kun la damaĝita Notre Dame en Parizo. Ĉeokaze ni memorigu,  ke la krakovaj Kristanskaj Kripetoj troviĝas jam sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

El la elsendo 12.07.2019. Legas  Gabi – 2’06”

Juveloj kaj juvelista metio en la 16/17-jarcenta Pollando

Nur ĝis la 4-a de aŭgusto en la varsovia Reĝa Kastelo funkcios la ekspozicio „Regi kaj ravi. Juveloj kaj juvelista metio en la 16/17-jarcenta Pollando” organizita kadre de la Jaro de Vasa-dinastio. Ĝi arigis 500 historiajn objektojn el la tereno de la tuta 16/17-jarcenta Pollando. Granda forestanto estas la Reĝa Trezoro kolektata ekde la 13-a jarcento, rabita kaj forveturigita eksterlanden sekve de la 18-jarcentaj dispartigoj. Malgraŭ tio la ekspozicio ebligas ekscii, kiel aspektis la brilo de la iama reĝa povo, kiajn trezorojn kolektis la regintaj dinastioj, kiaj juvelaj rafinaĵoj, puroraj liturgiaj akcesoraĵoj kaj ornamita de valoraj gemoj juvelaro estis produktata en Pollando. La eksponaĵoj estis pruntitaj de pli ol 80 posedantoj. Ili devenas el muzeoj, preĝejoj, klostroj en Pollando, Litovio, el la artgalerio Ufizzi en Florenco, el la pariza Luvro, el privata kolekto en Londono, el muzeoj en Berno, Munkeno, Uppsalo kaj Novjorko. Inter ekspoziciataj historiaj objektoj estas elfaraĵoj de la religia kulto, kiel Hostiujo de la defendinto de la Helmonta Klostro kontraŭ invadintaj svedoj, paŭlano Augustyn Kordecki. Farita el 22 funtoj da oro ĝi estas ornamita de varsovia juvelisto Wacław Grodko per 2366 briliantoj, 2238 rubenoj, 81 smeraldoj, 30 safiroj kaj 214 perloj. La ekspozicion akompanas katalogo priskribanta la juvelojn, ilian devenon kaj historian kuntekston.

El la elsendo 12.07.2019. Legas  Tomek – 1’52”

La 2020-a kiel la Jaro de Roman Ingarden

Venontjare pasos la 50-a mortodatreveno de Roman Ingarden, unu el la plej elstaraj polaj filozofoj. Lige kun tio venontjare laŭ la sejma decido ni omaĝos ĝin solenante Jaron de Roman Ingarden. Tiu ĉi elstara sciencisto kun internacia renomo mortis en 1970 havante 77 jarojn. Speciala jaro al li dediĉita celas altigi interesiĝon pri liaj verkojn pri ontologio, epistomologio, estetiko kaj filozofia antropologio. Roman Ingarden postlasis imponan verkaron en la formo de libroj, artikoloj, tradukoj kaj manuskriptoj. Kvankam la elirpunkto de liaj laboroj estis fenomenologio kun la tempopaso li ellaboris propran, originalan manieron de rezonado kaj terminologion, kiu riĉigis la polan filozofilingvaĵon. Apartan atentigon meritas lia intelekta senkompromiseco. Dum la germana okupacio li skribis sian fundamentan verkon „Disputo pri la ekzisto de la mondo”. En 1950 pro sia kritika rilato al marksismo li estis senigita je la lekcirajto kaj je publikigado de verkoj pri fenomenolgio. 6 jarojn poste li revenis al la universitata vivo. Ĝis la lastaj vivojaroj li intense laboris, publikigis, partoprenis internaciajn kongresojn, prelegis en Eŭropo kaj Usono. Tie ĉi kaj en Germanio li estas kalkulata al la plej elstaraj nuntempaj filozofoj. En la periodo for de la universitata vivo li i.a. okupiĝis pri la modela traduko de „Kritiko de pura racio” de Immanuel Kant. Dum jaroj li korespondis kun Edyta Stein, inter liaj disĉiloj estis i.a. Karol Wojtyła.

El la elsendo 06.07.2019. Legas  Gabi – 2’08”

Pola aktoro rolos kiel Tesla en brita filmo

Laŭ la portalo Deadline Tomasz Kot ludos la ĉefan rolon en la kreiĝanta anglalingva filma biografio de la genia inventinto, Nikola Tesla. Lian rolon en la famiĝinta en la mondo filmo „Malvarma milito” reĝisorita de Paweł Pawlikowski  aprecis brita scenaristo kaj filmreĝisoro, Anand Tucker. Lia scenaro koncentriĝas pri la lasta eksperimento de Tesla, perceptata kiel malsukceso eĉ se ĝi povis fariĝi unu el liaj plej grandaj sukcesoj. Tomasz Kot kiel filmaktoro debutis en 2005. Dum 13 sekvaj jaroj li akiris rekonon kiel teatra dramaktoro kaj komedia aktoro. La brita reĝisoro Anand Tucker faris jam kelkajn famajn fimojn, inter kiuj estas la nomumita al Oskar-premio kaj BAFTA, aprecita de kritikistoj „Knabino kun perlo” (2003).

El la elsendo 06.07.2019. Legas  Maciek – 0’55”