Kulturkroniko
Saks-dinastiaj arkitekuraj vizioj
La varsovia Reĝa Kastelo ĝis la 20-a de julio nunjare prezentas la ekspozicion „Saksdinastiaj vizioj. Arkitekturo de potenculoj”. Ĝi helpas kompreni arkitekturon, kiel instrumenton de povo, baze de realigitaj kaj nerealigitaj planoj ligitaj kun la plukonstruo de la varsovia Reĝa Kastelo dum la regado de reprezentantoj de Wettin-dinastio en Pollando (1697-1763). Tiun ĉapitron en la historio de Pollando karakterizis politika krizo kaj samtempe kultura vigliĝo. En la ekspozicio troviĝas la 18-jarcentaj arkitekturaj planoj el la Ŝtata Saksa Arkivo en Dresdeno. La rekonstruplanojn de la Reĝa Kastelo kompletigas maketoj pri la reĝa rezidejo antaŭ kaj post rekonstruo.
Kvankam la regado de reprezentantoj de Wettin-dinastio en Pollando estas taksita kritike, tamen ĝi ankaŭ ligiĝis kun kultura kaj arta evoluo. Kiam en 1697 Frederiko Aŭgusto la 1-a Wettin, la saksa elektito, fariĝis la reĝo de Pollando kiel Aŭgusto la 2-a kun li venis multaj renomaj artistoj, arkitektoj kaj inĝenieroj. I.a dum lia regado kreiĝis la ideo de moderna urbaniza plano por Varsovio, la t.n. Saksa Akso. Ĝi ne estis realigita, sed la spuro pri ĝi en la formo de projektoj impresas pro sia elano.
La planojn de la patro klopodis daŭrigi lia filo Aŭgusto la 3-a, kiu estis pli bonŝanca ol la patro. Favoris lin politika situacio. Dank’ al li la varsovia Reĝa Kastelo riĉiĝis per malfrubaraka orienta alo kun riĉe dekorita fasado. Definitivan arkitekturan formon kaj aspekton akiris la Senata Salonego.
El la elsendo 05.07.2025. Legas Maciek – 01′ 18″
Boznańska, Matejko, Wyspiański en Laŭzano
En Laŭzano, Svislando daŭras la ekspozicio „Prirevita Pollando. 100 majstraj artverkoj el la Nacia Muzeo en Varsovio”. Ĝi prezentas 100 tolaĵojn de i.a. Olga Boznańska, Konrad Krzyżanowski, Jacek Malczewski, Jan Matejko, Władysław Podkowiński, Zofia Stryjeńska kaj Stanisław Wyspiański.
La prezento de tiom multaj verkoj kreiĝintaj en la periodo, kiam Pollando forestis sur la mapo de la mondo, ebligas prezenti kiamaniere la pola kulturo kaj arto povis konservi la nacian identecon kaj sendependecosenton. La pola arto estas prezentata laŭ la prismo de romantikaj mitoj rilataj al la pola historio, slava identeco, magio, popolaj legentoj kaj ankaŭ pola pejzaĝo.
La pretigo de la ekspozicio en Laŭzano reliefigas samtempe la kulturajn ligojn inter Pollando kaj Svislando, elmontras ke kun ĉi tiu lando estis ligitaj sortoj de multaj polaj kleruloj, artistoj, ankaŭ turistoj kaj kuraciĝantoj. Ekzemple en la Laŭzana Universitato lekciis Adam Mickiewicz (poeto), loĝis tie Henryk Sienkiewicz (verkisto) kaj Karol Szymanowski (komponisto), kiu cetere tie mortis. La ekspozicio organizita de la l’Hermitage-fondaĵo en Laŭzano kaj Nacia Muzeo en Varsovio kunlabore kun Adman Mickieiwcz-instituto estas rigardebla ĝis la 9-a de novembro nunjare.
El la elsendo 05.07.2025. Legas Pamela – 01′ 43″
Varmia Centro pri Historio kaj Kulturo
Ĝis la mezo de la 2029-a jaro en la loko Gietrzwałd – la norda Pollando – kreiĝos Centro de la Historia kaj Kultura Heredaĵo de Varmio. Ĝi estas planata kiel turisma atrakciaĵo, diskonigonta la historion kaj kulturon de la regiono, kiun jam nun vizitas ĉirkaŭ unu miliono da turistoj jare.
Dank’ al ĝi vizitontoj konatiĝos aldone kun gravaj figuroj de la regiono, historiaj eventoj, kulturo, kutimoj, folkloro, lingvaĵo kaj kuriarto. Mulmedia ekspozicio kaj spektaklejo estos adaptitaj por organizitaj grupoj, inkluzive lernejanaj, kiuj povos havi tie lecjonojn kaj laborrenkontojn. En la Centro okazos koncertoj, festivaloj, konferencoj kaj filmprezentoj.
Gietrzwałd estas konata unuavice kiel Sanketejo, la unusola loko en Pollando en kiu inter junio kaj septembro 1877 okazis Maria-revelacioj oficiale agnoskitaj de Vatikano.
Laŭ historiistoj Maria-revelacioj en Gietrzwałd signife influis la religian vivon de la regiono refreŝiginte la nacian konsion de la pola loĝantaro de Varmio, subigata tiam al forta germanigo. Ili firmigis la polan identecokonscion kaj unuecosenton de Varmi-loĝantoj kun poloj sur aliaj polaj teritorioj dispartigitaj inter Prusio, Rusio kaj Aŭstrio.
El la elsendo 25.06.2025. Legas Gabi – 01′ 44″
Medaloj por la poldevenula koruso dum Gaugate Barcelona 2025
Lime de aprilo kaj majo en Barcelono kaj Lloret de Mar, la ĉefa urbo de Costa Brava, okazis laŭvica Internacia Festivalo kaj Konkurso Gaudate Barcelona 2025. La konkurso estas destinita por amatoraj korusoj – mikistaj, virinaj kaj viraj. Se temas pri aĝgrupoj ĝi celas ankaŭ korusojn infanajn, lernejanajn, junularajn, korusojn por plenkreskuloj kaj korusojn senjorajn. La kantistoj rivalas en kvar kategorioj: muziko religia, la kreado de Piotr Janczak (renoma korusa komponisto kaj membro de la ĵurio), folkloro- kaj POP-muziko. La korusoj partoprenas ankaŭ en korusaj koncertoj en la Katedralo de Barcelono kaj en aliaj preĝejoje la urbo.
En 2025 la oran medalon en la kategorio: religia muziko kaj arĝentan medalon en la kategorio: popola muziko akiris Chorus Polonicus Gothoburgensis el Gotenburgo.
Chorus Polonicus Gothoburgensis kreiĝis en 1999 kiel koruso miksita kaj nun funkcias kiel koruso virina. Ekde sia komenco ĝia celo estas flegado de la pola muzika tradicio en la sveda poldevenula medio, popularigado kaj interpretado de la sveda kaj eŭropa muziko.
El la elsendo 25.06.2025. Legas Gabi – 01′ 37″
Ceramika Muzeo en Bolesławiec kun Sybilla 2024
La Muzeo de Ceramikaĵoj en Bolesławiec ricevis la prestiĝan premion Sybilla 2024 en la 45-a konkurseldono por la plej gravaj kaj novumaj entreprenoj ligitaj kun la muzea aktivado en Pollando. La premio en la kategrio investaĵoj rilatis al la projekto „Palaco, parko, potfarado – protekto, prezento kaj popularigado de Bolesławiec-ceramikaĵoj”.
Ĝiaj karakterizaj ceramikaĵoj de jaroj ĝuas popularecon en la mondo. Ili famis ekster la limoj de Pollando jam en la 18-a jarcento. Nun Bolesławiec-ceramikaĵoj estas eksportataj al 15 landoj de la tuta mondo.
La premiita muzeo estas viva organizmo, kiu ne sole prezentas ceramikajn kolektojn, sed ankaŭ organizas laborrenkontojn, artajn kaj edukajn eventojn. Ekde 2021 la ceramiko el Bolesławiec troviĝas ĉe la Eŭropa Ceramikitinero, en kiu troviĝas i.a. la nederlanda Delft, la aŭstra Gmunden, la franca Limoges aŭ la itala Faenza.
El la elsendo 25.06.2025. Legas Maciek – 01′ 06″
Eurostat pri materiala nesufiĉo inter infanoj
Laŭ la plej nova raporto de Eurostat en 2024 en la Unio pli ol 39,1 procentoj de infanoj el familioj kun malpli alta edukiteco suferis materialan nesufiĉon kaj nur 5,6 procentoj de infanoj en familioj kun supera edukiteco. Rilate Pollandon temis pri 38,3 kaj respektive 1,6 procentoj.
Eurostat difinas la materialan nesufiĉon kiel mankon de ebloj kontentigi – pro financaj konsideroj – bezonojn kiuj en la eŭropaj kondiĉoj estas agnoskitaj kiel bazaj. Temas pri regula nutrado, novaj vestoj aŭ lernejaj ekskursoj.
La nivelo de la materiala nesufiĉo, kiu trafas infanojn malsamas en la unuopaj eŭropaj landoj. La plej alta estas en Greklando – 33,6 procentoj kaj en Rumanio – 31,8 procentoj. Tio signifas ke tiun situacion laŭ la statistika vidpunkto spertis tie ĉiu tria infano. La plej malaltajn donitaĵojn rilate ĉi tiun fenomenon oni notis en Kroatio – 2,7 procentoj, Slovenio – 3,8 procentoj kaj en Svedio – 5,6 procentoj. En Pollando ĉi tiu indico egalis al 6,3 procentoj. La unia mezumo egalis al 5,8 procentoj.
El la elsendo 20.06.2025. Legas Maciek – 01′ 24″
Warhol en Krakovo – Dialogo kun Poparto
En la Regiona Sciencentro Cogiteon en Krakovo ĝis la fino de aŭgusto eblas rigardi ĉirkaŭ 100 laboraĵojn de Andy Warhol. En plimulto ili devenas el la biografia muzeo de la artito en la slovaka Miedzialborace.
La ekspozicio „Andy Warhol. Dialogo kun Poparto” krom pentraĵoj prezentas skizojn, librojn, vestaĵojn kaj aliajn objektojn apartenantajn al la artisto neniam en Pollando prezentitajn. Krom eksponaĵoj el la slovaka muzeo en Krakovo troviĝas ankaŭ objektoj el privataj kolektoj, kiel ĉirkaŭ 30 kovriloj por vinilaj diskoj projektitaj de Warhol.
Ĉar la ekpozicio havas lokon en la Sciencentro Cogiteon oni planas proksimigi ankaŭ kiujn teknikojn Warhol uzis en sia arto, kiel lia kreado influis la nuntempan kulturon kaj sciencon. La ekspozicon akompaas filmoj aŭtoritaj de la artisto, okazas plastikistaj laborrenkontoj inspiritaj de Warhl-kreado, en la plano estas radioelsendoj kaj koncertoj.
El la elsendo 15.06.2025. Legas Maciek – 01′ 10″
Reĝino Maria Sobieski kun pola kortego en Romo
Inter la 11-a de junio kaj la 21-a de septembro 2025 en la Kapitolaj Muzeoj en Romo funicias ekspozicio dediĉita al la ĉeesto de la reĝino Maria Kasimira Sobieski kaj la pola kortego en Romo lime de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La patronecon super la ekspozicio transprenis la Naca Instituto de la Pola Kulturheredaĵo Esketralnde, Polonika. Ĝi aktive partoprenis la ekspozicipreparojn restaŭrante kvin ekspoziciobjektojn ligitajn kun la historio de Pollando kaj Italio.
Lige kun la inaŭguro de la ekspozicio estis planita vico da kultureventoj. I.a. temas pri ekspozicio titolita „Inter mito kaj ravdekoraĵeto”, lanĉo de la libro „La pola reĝino sur Kapitolo. Maria Kasimiera kaj la reĝa familio en Romo”, eseo de la estro de Polonika „Sobieski-familio en Romo. La roma itinero laŭ la spuroj de la pola reĝa familio”.
La ekspozicion organizis Kultura Fako de Romo kaj Kapitolaj Muzeoj kunlabore kun la Arkeologia Fakultato de la Varsovia Universitato, Palaco de la Reĝo la 3-a Sobieski en la varsovia Wilanów kaj la Instituto Polonica. Patronecas al ĝi la pola ambasado en Romo, Pola Instituto en Romo kaj la Scienca Stacio de la Pola Sciencakdemio en Romo.
El la elsendo 15.06.2025. Legas Gabi – 01′ 49″
Polaj dezajnistinoj en la brusela Muzeo de Dezajno
En la brusela Muzeo de Dezajno ĝis la 28-a de septembro 2025 funkcias ekspozicio “Rigardante tra objektoj: Virinoj en la nuntempa pola dezajno”. Ĉiun eksponaĵon akompanas portreto de la aŭtorino, fotoj el ŝia laborejo kaj citaĵoj el intervjuoj pri tio, kio estas persone esenca en la krea procezo.
La objektoj unuflanke estas plene originalaj samtempe formas koheran tuton. Ekzemple objektoj el la sama materialo apudas aliajn, kiuj estis faritaj en malsama maniero, objektoj kun la sama funkcio apudas aliajn faritajn en tute malsama stilo. La ekspozicio ne havas feminisman mesaĝon. Inspiris ĝin la fakto de grava rolo, kiun plenumas virinoj en la pola dezajno. Multaj polaj dezajnistinoj kreas por avanaj markoj en la tuta mondo, kiel Ikea, Duka, la dana Kvadrat, la franca La Ligne Roset.
La ekspozicion en la Muzeo de Dezajno organizis kunlabore kun ĝi la Pola Instituto en Bruselo. Partneras la sociologia Universitato SWPS en Varsovio, Reĝa Artkolegio en Londono kaj Nacia Muzeo en Gdansko.
El la elsendo 05.06.2025. Legas Gabi – 01′ 32″
El la pariza Muzeo de Romantika Vivo en Varsovio
Inter la 12-a de junio kaj la 31-a de oktobro 2025 en la varsovia Muzeo de Frederiko Chopin eblas rigardi la ekspozicion pri arto kaj muziko, amikeco, emocioj kaj memoro. La herooj de la ekspozicio „Vivo romantika. Chopin, Scheffer, Delacroix, Sand” estas artistoj, kiuj dum kelkaj jaroj vivis najbare en la pariza kvartalo >Nova Ateno< tenante amikajn rilatojn kaj reciproke sin inspirante. Kiel fokusejo de la societo funkciis la pariza laborejo de la dana romantika pentristo Ary Scheffer, en kiu nun troviĝas la sidejo de la Muzeo de Romantika Vivo. Krom la ekspoziciherooj estis en ĝi renkontiĝantaj ankaŭ multaj poloj loĝantaj tiam en Parizo, i.a. unu el la plej grandaj polaj romantikaj poetoj Zygmunt Krasiński kun la edzino Elizabeta. La unua parto de la ekspozicio >Laborejo de Ary Scheffer en Parizo< poksimigas la etoson de ĉi tiu loko, la alia ligiĝas kun romantikaj temoj, kiuj speguliĝis en la arto de la tuta Eŭropo. Aparta loko estas dediĉita al balado kiel ĝenro same en pentroarto, literaturo kiel ankaŭ en muziko, kion reliefigas la manuskripto de la balado Re-minora numero 52 de Frederiko Chopin. La parto Romantika Rondo estas dediĉita al la plej proksimaj amikoj de la fama artista parto George Sand kaj Frederiko Chopin. La ekspozicisegmento dediĉita al memoraĵoj proksimigas la tiaman manieron kultivi memoron pri proksimuloj kaj personoj famaj. En la varsovia ekspozicio eblas rigardi elektitajn objektojn disponigitajn de la pariza Muzeo de Romantika Vivo.
El la elsendo 05.06.2025. Legas Maciek – 01′ 53″