La provizoj de la unusola en Pollando Muzeo pri Krimmedicino en Vroclavo, en la sudo de la lando, enhavas kelkajn mil eksponaĵojn. Ili estas prezentataj en tri negrandaj salonoj, kaj temas sole pri parto de la riĉa kolekto.
La historio de la muzea kolekto radikas lime de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Tiam por la sciencaj kaj didaktaj esploroj oni komencis kolekti eksponaĵojn rilatajn al diversaj sektoroj de la krimmedicino. Dum la 2-a mondmilito saviĝis nur duono de la kolekto. La antaŭmilitan laboron de germanaj specialistoj transprenis postmilite polaj sciencistoj venintaj el Lvovo. Antaŭ ok jaroj la kolektoj riĉiĝis per la antaŭmilita kolekto de krimmedicinaj eksponaĵoj el Krakovo. La ekspozicio en unuopaj sektoroj traktas diversajn mortokaŭzojn. La unikaĵo en la monda skalo estas kolekto proksimiganta ŝanĝojn en la homaj organoj, okazintaj pro la uzo de batalgasoj dum la unua mondmilito.
La muzeajn kolektojn utiligas por didaktaj celoj medicinaj studentoj, estontaj specialistoj pri krimmedicino, juristoj kaj soldatoj. Antaŭ la vizito necesas partopreni muzean lecionon pri patologio. En la planoj estas nova sidejo de la muzeo, kies riĉajn kolektojn oni prezentos en dekkelkaj ekspoziciaj salonoj.

El la elsendo 10.05.2026. Legas Gabi – 01′ 50″