Fragmenton de la mezepoka bizanca pendoseruro retrovis membroj el la serĉgrupo de la societo „Szansa” en la loko Sobótka, en la suda Pollando. Sobótka estas unu el la plej malnovaj polaj vilaĝoj, kies origino radikas en la 11-a jarcento kaj ĝia nomo – laŭ fakuloj – indikas la tagon de la semajno, dum kiu okazis tie bazaroj (sobota/sabato). Iam troviĝis tie biendomo kaj gastejo.
Bronza, ĉevalforma objekto el la 12-a aŭ 13-a jarcento povis esti kunportita de kavaliro revenanta post la kruckavalira ekspedicio al la Sankta Tero aŭ perdita de pilgrimanto. Estas sciate, ke la loka princo Henryk de Sandomierz kun siaj kavaliroj partoprenis ekspedicion al Jerusalemo en la jaroj 1153-54, kaj ekzistas premisoj aserti, ke li partoprenis la 2-an kruckavaliran ekspedicion en 1147. La kavaliroj el Sandomierz-regiono partoprenis ankaŭ la 3-an kruckavaliran ekspedicion. Ekde 1257 la vilaĝo estis propraĵo de klaranina klostro.
La pendoseruro bildiganta ĉevalon kun malfermita faŭko konsistis el du simetriaj partoj ene de kiuj troviĝis fera blokanta mekanismo. Bedaŭrinde ĝi transdaŭris nur kiel koroditaj fragmentoj. La mezepokaj pendoseruroj en la formo de bestoj estis maloftaj elfaraĵoj kreataj plej verŝajne laŭ individua mendo. Du analogaj objektoj el la 12-a jarcento troviĝas en la kolekto de Harvard-Universitato en la usona Cambridge. Simila objekto troviĝas en privata kolekto en Germanio, pliaj i.a. en Korinto, Izmiro kaj Karamano. La tradicio de ilia elfarado deriviĝas el la antikva Romo.
La pendoseruro el Sobótka post restaŭristaj laboroj kaj scienca priskribo trafos al muzeo.
El la elsendo 20.05.2026. Legas Maciek – 02′ 09″




