La 20-an de aprilo en la Katolika Lublina Universito estis malfermita Biblia Legejo, kion akompanas ekspozicio de historiaj ekzempleroj de la Biblio el la speciala kolekto de la biblioteko.
La Biblia Legejo enhavas pli ol ok mil volumojn kaj estas loko unika. La universitata biblioteko – krom servi al studentoj kaj sciencistoj – ludas samtempe la rolon de la historigardanto, ĉar kiel substrekis dum la solenaĵo la direktoro de la universitata biblioteko, Artur Podsiadły la Biblio kaj la Sankta Skribo apartenas al la plej granda heredaĵo por nia civilizacio, por Eŭropo. Ĝi rolas samtempe kiel inspiro por arto kaj kulturo dum por katolikoj estas fonto de la kredo.
La volumkolekto en la Biblia Legejo ne estas ferma kaj daŭre riĉiĝos i.a. se temas pri elektronikaj provizoj.
Nun troviĝas en ĝi plej diversaj eldonoj de la Biblio. Apud la Sankta Skribo en la originaj lingvoj troviĝas ĝiaj tradukoj al lingvoj historiaj kaj modernaj, eŭropaj, aziaj kaj afrikaj. Krome en la legejo troviĝas libroj ligitaj kun la biblia arkeologio, geografio, naturo, atlasoj bibliaj, enciklopedioj kaj lernolibroj de la bibliaj lingvoj, tekstoj kritikaj kaj interpretoj. Aparta fako estas dediĉita al rilatoj de Biblio kaj Korano.
En la legejo eblas konsulti librojn pri la historio de la Proksima Oriento, pri la historio de la Biblio, pri ĝia ĉeesto en kulturo kaj arto. La ĵus malfermita Biblia Legejo servos unuavice al studentoj kaj esploristoj el la Instituto pri la Bibliaj Sciencoj en la Katolika Lublina Universitato, sed krome al ĉiuj interesiĝantaj pri la biblia temaro.
El la elsendo 10.05.2026. Legas Maciek – 01′ 55″




