Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La 30-a Festivalo Orgeno de la varsovia Arkikatedralo

Dum la Internacia Festivalo de la Orgena Muziko en Varsovio ĉiudimanĉe ĝis la 17-a de septembro en la arkikatedralo de s-ta Johano Baptisto prezentiĝas orgenistaj virtuozoj el la tuta mondo. La festivalo ”Orgeno de la Arkikatedralo” kreiĝis en 1994 kaj estas kalkulata al la plej gravaj en Eŭropo. En la nunjara programo abunde aŭdiĝas kaj audiĝos muziko baroka kaj romantika i.a. de Johann Sebastian Bach, Wolfgang Amadeus Mozart, Mieczysław Surzyński, Fryderyk Chopin.
Dum la inaŭgura koncerto la Arĝentan Fifron, pro la martioj por evoluigo de religia muziko, ricevis profesoro Julian Gembalski – renoma komponisto, orgenvirtuozo, profesoro de muzikaj artoj kaj akademia instruisto. Li establis la unuan en la Centra-Orienta Eŭropo orgenmuzeon, kiu estas Muzeo de Silezia Orgeno. Profesoro Julian Gembalski estas laŭreato de multaj premioj kaj plurfoja premiito per honoraj distingoj kaj medaloj.
La mekanika orgeno de la varsovia Arkikatedralo devenas el 1987 kaj ĉi tiu 60-voĉa instrumento estas ekzemplo de elstara orgenmajstra talento. Ĝia kvalito kaj artaj valoroj ebligas prezenti muzikon de ĉiuj epokoj kaj tial ĝi estas kalkulata al koncerta ekstraklaso.

El la elsendo 15.08.2023. Legas Maciek kaj Barbara – 01′ 44″

La itala Quattrocento en la Reĝa Kastelo en Varsovio

Pli ol 160 verkoj de la antikva kaj frurenesanca arto el la plej prestiĝaj muzeoj de Florenco, Romo, Parizo, Londono kaj Vaŝingtono estas rigardeblaj ĝis la mezo de oktobro en la varsovia Reĝa Kastelo. La ekzpozicio bildigas la arton de la itala Quattrocento, verŝajne la plej grava kultura turnperiodo en la homa historio. Kaŭzis ĝin la impete malkovrataj antikvaĵoj kaj ideoj de la antikvaj romianoj kaj grekoj, kiuj fruktis per transformiĝoj en ĉiuj vivsferoj de la tuta Eŭropo. Ĝuste en la 15-jarcenta Italio ĉiuj idealoj kaj valoroj deriviĝintaj el la antikva epoko estis levitaj el la romia gruzo kaj elstarigitaj kiel idealo. El ili ĉerpis konojn kaj inspirojn ankaŭ la plej gravaj figuroj de la pola kulturo. La ekspozicio Quattrocento bildigas niajn komunajn antikvajn kaj renesencajn radikojn. La romiajn estetikajn valorojn akompanis valoroj etikaj kiel braveco, honoro, justeco kaj devosento rilate la socion. Al la organizo de la ekpozicio engaĝigis pli ol 50 centroj el Eŭropo kaj Usono. Pli ol 40 procentoj de la pruntitaj eksponaĵoj devenas el Italio.

El la elsendo 15.08.2023. Legas Tobiasz – 01′ 22″

Kvin polinoj invititaj al la Usona Filmakademio

Kvin polinoj – aktorino Joanna Kulig, filmkameraistino Jolanta Dylewska, reĝisorino Agnieszka Smoczyńska, filmmuntistino Agnieszka Glińska kaj scenografistino Ewa Piaskowska estis invititaj en la konsiston de la usona Akademio de la Filma Arto. Sume la konsisto de la Akadmio vastiĝis je 398 talentaj artistoj el la tuta mondo, reprezentantaj diversajn filmsektorojn. Ĉiuj alportis esencan kontribuon al la filmarto kaj filmscienco. Se ĉiuj ĉi artistoj akceptos la inviton la Akademio havos 9 mil 375 aktivajn voĉdonrajtajn membrojn. La laŭvica solenaĵo ligita kun la enmanigo de la oraj statuetoj, tio estas Oskar-premioj estas planita por la 10-a de maro 2024.

El la elsendo 25.07.2023. Legas Tobiasz – 0′ 54″

Ĉiumonata historia eksponaĵo en la urbodomo de Bjalistoko

En la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko ekde 2021 ĉiumonate eblas rigardi iun objekton el ĝiaj kolektoj, kiu en normalaj kondiĉoj ne estas allasita al la publiko. La eksponaĵoj estas prezentataj en la ĉefvestiblo de la muzeo en la urbodomo de Bjalistoko. En julio 2023 temas pri objekto el la arkeologia fako de la muzeo, argila konusfunda ujo, kiu devenas el la dua duono de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo. La Muzeo asertas, ke temas pri la unusola objekto en la polaj muzeaj kolektoj. Ĝi estis elterigita fine de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Laŭ la muzeaj ekspertoj ĝi estas atesto pri la traiĝado de diversaj kulturoj kaj socioj. Nome ĝia formo kaj elfarmaniero estas specifaj por la ĉasista-plukanta socio de la regiono, sed la geometriaj ornamaĵoj faritaj helpe de ŝnurpremado karakterizas alian socian grupon, paŝtistojn el la fino de la ŝtonepoko. Ĝi impresas kvazaŭ ĝi estus farita de du malsamaj personoj. Tamen povas esti, ke faris ĝin unu persono, kiu forlasinte sian denaskan grupon daŭrigis la potelafardon en la nova. Farante ujon adaptitan al la postuloj de la nova tradicio tiu persono lasis ornamaĵon karakterizan por siaj prauloj. La muzeo eldonis memorkarton kun la foto de ĉi tiu historia objekto, kiun eblas rigardi en Bjalistoko ĝis la 31-a de julio 2023.

El la elsendo 25.07.2023. Legas Milada – 02′ 04″

Opus Klassik por Jakub Józef Orliński

Opus Klassik, la premio de la germana muzika industrio estas unu el la plej prestiĝaj distingoj en la mondo de la klasika muziko. Ĝi estas atribuata en 27 kategorioj. Nunjare la premion en la kategorio Kantisto de la Jaro ricevis la pola kontrtenorulo, Jakub Józef Orliński. Tion decidis ĵurio konsistanta el reprezentantoj de la fonografia industrio, de muzikeldonejoj kaj ĵurnalistoj. Li akiris rekonon pro la disko „Farewells”, kiun li surbendigis kun la pianisto Michał Biel. Orliński superis tiajn kantistojn, kiel Benjamin Bernheim, Freddie De Tommaso, Matthias Goerne, Philippe Jaroussky, Jonas Kaufmann, Tomasz Konieczny, Michael Spyres kaj Jonathan Tetelman. Jakub Józef Orliński esis nomumita nunjare por Opus Klassik ankaŭ en la kategorio Solkantisto. Antaŭ unu jaro li venkis en la kategorio „Audiovisual music production” pro la surbendigo plenumita en la akompano de instrumentistoj el Capella Cracoviensis direktitaj de Tomasza Adamusa. En 2020 la registro de „Rodelinda” de Händl kun lia partopreno estis agnoskita la plej bona plenumo de opero el la limo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La premioj OPUS KLASSIK estos enmanigitaj la 8-an de oktorbro dum oficiala solenaĵo en Konzerthaus Berlin.

El la elsendo 15.07.2023. Legas Maciek – 01′ 41″

Tri komunikkanaloj pri Konservado de Antikvaĵoj

Ĵus estis prezentitaj tri novaj kanaloj de la Nacia Instituto pri la Konservado de Antikvaĵoj. Temas pri la portalo spotkaniazzabytkami.pl (renkontiĝoj kun antikavĵoj.pl), la nova enhava karaktero de la magazino „Renontiĝoj kun Antikvaĵoj” kaj la apo MonumentApp. Ĉi lasta kreiĝas kunlabore kun 50 institutoj, kiel La Reĝa Łazienki Parko-Rezidejo en Varsovio, la Reĝa Kastelo ĉe la krakova Wawel-altaĵo kaj lokaj institucioj kiel Muzeo de Jan Kochanowski en la loko Czarnolas. Ĝi estas senpaga, daŭre evoluigata kaj ne enhavas reklamanoncojn. La portalo Renkontiĝoj kun antikvaĵoj estas ampleksa informcentro, en kiu ĉiutage aperas interesaj artikoloj pri projektoj, problemoj, proponoj, recenzoj, konsiloj, gvidiloj. La tria informkanalo kun baza signifo estas la dediĉta al la popularigado de antikvaĵoj kaj historiaj objektoj periodaĵo aperanta ekde 1977 „Renkontiĝoj kun antikvaĵoj”. Ĝi kompletigas la apon, kiu pro sia karaktero devas esti sinteza. La magazino ŝanĝis sian enhavan karakteron de vivstila periodaĵo proponante nun materialojn ligitajn kun la pola kulturo kaj historio.

El la elsendo 15.07.2023. Legas Tobiasz – 01′ 23″

Festivalo de cirka arto en Lublin

La stratartistoj el la tuta mondo – akrobatoj, klaŭnoj, cirkartistoj prezentiĝos en Lublino, en la orienta Pollando dum la kvartaga karnavalo de Prestidigitoj, komenciĝonta la 27-an de julio. Tio estas la plej granda eveto de la cirka arto en Pollando organizata ekde 2008 kaj loganta amase turistojn, kiuj admiras artistojn el la tuta mondo. Kiel atentigas la urboaŭotitaroj de Lublino tio estas unu el la plej gravaj someraj atrakciaĵoj, kaj ĉi jare aparte ebligos al multaj personoj reveni al normala aktivado post la pandemia periodo. Nunjare por la festivalo estis invitita i.a. ensemblo kreiĝinta en Norvegio en 2014 Acting for Climate, kies artistoj akivas favore al ekvilibra evoluo de la planedo. Dum la cirka karnavalo okazos ankaŭ urba festivalo pri moviĝado en alto sur la cirka bendo kaj apud la urbo kreiĝos speciala urbeto por la urboloĝantoj kaj turistoj, kiuj mem povos ekpraktiki ĉi tiun cirkan specialaĵon. Dum kvar festivalaj tagoj la publiko rigardos 20 spektaklojn de la cirka arto, kelkfoje ripetotajn.

El la elsendo 15.07.2023. Legas Milada – 01′ 41″

Parko de Wisława Szymborska en Krakovo

Krakovo riĉiĝis je nova parko, kiu omaĝe al la 100-a naskiĝdatreveno de Wisława Szymborska ricevis ŝian nomon. Ĝi kreiĝis laŭ la socia iniciato kaj estis financita el la civitana buĝeto de la urbo. La verda spaco kreiĝis en la loko de betona aŭtoparkejo. Oni plantis tie 125 arbojn, interalie acerojn, karpenojn, poplojn, kaŝtanarbojn kaj akaŭ kelkajn fruktoarbojn, kio referencas al la pli frue ekzistinta tie fruktoĝardeno de karmelanoj. Krome la spaco riĉiĝis je 1 600 diversaj arbustoj, kiel nigraj sambukoj, lilakoj, viburnoj, rozoj. La urba entrepreno zorganta pri krakovaj verdaĵoj plantis krome 18 mil staŭdojn kaj pli ol 70 mil florbulbojn.
En la parko estis dislokitaj tekstotabuletojn kun citaĵoj el la poeziaĵo de Szymborska „Eblecoj”. La muron de apuda al la parko konstruaĵo ornamis pentraĵo, kies centra elemento estas ŝia poeziaĵo „Nenio dufoje okazas”. Akompanas ĝin kolaĝoj referencantaj al ĉi tiu artbranĉo praktikata de la poetino.

El le elsendo 05.07.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 33″

Pentrista artveko de Mattia Preti en Varsovio

La Reĝa Kastelo en Varsovio aĉetis al siaj kolektoj agordoplenan kaj emfazoriĉan pentraĵon de Mattia Preti „Partio de triktrako”, unu el la plej gravaj daŭrigantoj de la stilo ellaborita de Caravaggio. Ĝuste de li kaj liaj disĉiploj komenciĝis la revolucio en la pentroarto konsistanta en malsimila traktado de lumo, koloro, herooj, kio signifis ŝanĝojn de la tiuepoka pentrista mondo.
La aĉetitan tolaĵon de Mattia Preti „Partio de triktrako” oni opinias perleto de la baroka pentroarto, kiu kreiĝis en momento kiam la pentristo de preskaŭ du jaroj lernis en la fama Akademio de s-ta Luko en Romo. Lia pentrista stilo baziĝanta sur reliefigado de lumintenseco kaj lumkontrastoj, realismo kaj bildokomponado formiĝis sub la influo de Michelangelo Merisi, nomata Caravaggio.
Laŭ la intenco de la Reĝa Kastelo en Varsovio la tolaĵo de Mattia Preti „Partio de triktrako” inaŭguras kolekton de tolaĵoj ligitaj kun artistoj kreantaj sub la influo de Caravaggio.

El le elsendo 05.07.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 16″

Kolaĝoj de Szymborska en Ĝenovo

Lige kun la 100-a naskiĝdatreveno de Wisława Szymborska, pola Nobel-premiitino ĝis la 3-a de septembro en Ĝenovo, Italio funkcias ekspozicio kun kolekto de 85 kolaĝoj de la poetino. Organizis ĝin Adam Mickiewicz-instituto kun la italaj kulturinstitucioj kaj Fondaĵo de Wisława Szymborska. La ekspozicio „Wisława Szymborska. La Gioia di scrivere” – Wisława Szymborska. La ĝojo skribi” invitas la italan publikon mergiĝi en la mondon de la poetino. Iuj el ŝiaj kolaĝoj estas reproduktitaj sur la muroj de la artgalerio. La tuta prezento estis riĉigita per 100 maksimoj el la poeziaĵoj de Szymborska. La poetino estas ne sole la aŭtoro de 13 poezivolumentoj tradukitaj en pli ol 40 lingvojn. La premiita per lietarura Nobel-premio en 1996 Szymborska lasis ankaŭ kolaĝojn devenantajn el la limo de la 60-aj kaj 70-aj jaroj, per kiuj ŝi kutimis pridonaci siaj amikojn kaj konatojn.

El la elsendo 05.07.2023. Legas Maciek – 1′ 21″