Kiel informis en la ĵusaj tagoj la Ĉefa Statistika Oficejo fine de la 2025-a jaro en Pollando funkciis 321 artgalerioj, kio signis kreskon je 3 kaj duona procento kompare kun la antaŭa jaro.
La kresko rilatis ankaŭ al la nombro de la vizitantoj, kiujn oni taksis je 6,4 milionoj da personoj kaj kio signifis kreskon 9-procentan. La artgalerioj organizis 4172 ekspoziciojn, inkluzive de 268 subĉielaj. 3785 okazis en Pollando. 244 estis ekspozicioj internaciaj.
La ŝtataj kaj komunumaj artgalerioj disponas pri 1,2 milionoj da ekspoziciataj objektoj. Plej multnombre estas reprezentitaj en ili la pentroarto. Pli ol 65 procentoj de la artgalerioj apartenas al la publika sektoro kaj en 2025 logis 92 procentojn de la vizitantoj.
El la elsendo 25.04.2026. Legas Maciek – 01′ 05″






