Lokomotivoj el Pollando kaj Eŭropo partoprenos la 30-an Paradon de Lokomotivoj, kiu okazos la 2-an de majo en Wolsztyn en okcidenta Pollando. La evento organizata ekde 1991 estas unu el la plej gravaj fervojistaj aranĝoj en Eŭropo. Ĉiufoje ĝi logas milojn da turistoj kaj ŝatantoj de la fervojo el la tuta mondo.
En la nunjara jubilea parado, kiu koincidas kun la 100-jariĝo de la lokomotivejo en Wolsztyn, partoprenos lokomotivoj el Pollando kaj krome el Belgio, Britio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario kaj Luksemburgio. Inter ili estos ankaŭ tiaj, kiuj neniam antaŭe venis al Wolsztyn.
Dum la ĉefa aranĝo la 2-an de majo la parado daŭros unu kaj duonan horojn. Lokomotivoj prezentiĝos individue kaj en grupa formacio. Vespere en Wolsztyn-lokomotivejo estas planita multmedia evento „Lumo, vaporo, sono”.
La traveturoj per trajnoj tirataj de vaporlokomotivoj okazos dum tri festaj tagoj ĝis la 3-a de majo. La lokomotivejo en Wolsztyn estas la lasta en la mondo, kiu prizorgas laŭhorarajn pasaĝerajn traveturojn tiratajn de vaporlokomotivoj sur normalŝpuraj reloj.

El la elsendo 30.04.2026. Legas Gabi – 01′ 39″