En 2025 oni notis eĉ je 4,2 procentoj pli da vizitantoj en la polaj muzeoj, entute estis 46,2 milionoj. Dum la lasta jaro la muzeoj pretigis tri mil konstantajn kaj 4,6 mil portempajn ekspoziciojn, firmigante tiel la rolon de muzeoj kiel aktivaj kulturinstitucioj. Avanis la regionoj de Varsovio kaj Krakovo, kie oni notis eĉ je pli ol 59 procentoj da muzeaj vizitantoj.
La datumoj de la Ĉefa Statistika Oficejo elmontras, ke la polaj kulturinstitucioj ĉiam pli ofte – krom ekspozicia funkcio – rolas kiel socia spaco. Pli ol 71 procentoj de polaj muzeoj apartenas al la publika sektoro, inter kiuj dominas tiuj gvidataj de komunumoj.
En 2025 14,1 milionoj da personoj vizitis muzeojn senpage kaj 7,4 milionoj ricevis rabatitajn biletojn. Lernejaj grupoj konsistigis 8,2 procentojn de ĉiuj vizitantoj, kio konfirmas la rolon de muzeoj en la kleriga kaj kultura edukado de la juna generacio.
Laŭ la stato fine de 2025 la muzeaj ekspoziciaj objektoj kalkuliĝis je 22 milionoj, kio estas je 1,4 procentoj pli ol en 2024. Krom la ekspozicia agado la polaj muzeoj organizis preskaŭ 159 mil kulturajn kaj edukajn aranĝojn (je 4,2 procentoj pli ol en 2024). La polaj muzeoj organizis ankaŭ en 2025 13 mil gviditajn vizitojn, en kiuj partoprenis pli ol 290 mil personoj.

El la elsendo 30.04.2026. Legas Pamela – 02′ 14″