Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La varsovia Kultura Korto

Ĉiam pli da kulturaj eventoj revenas al la tradicia formo. Unu el ili estas la varsovia Kultura Korto. La tegmenta titolo rilatas al ciklo de la someraj kulturaj eventoj. Jam laŭvican fojon  ĝi disvolviĝos sur la korto de la pola Kulturministerio en Varsovio malantaŭ la artgalerio Kordegarda ĉe Krakowskie Przedmieście-strato. Dum la someraj vendredaj posttagmezoj kaj vesperoj, ekde la 12-a de julio okazos 8 tiaj eventoj. Inaŭguros ilin prezento de la kortegaj dancoj en la epokaj kostumoj kaj vespere koncerto de la historia muziko Canor Anticus. Ĉiu vendredo proponas programon konforme al la tegmenta titolo en ĝia etimologiaj signifo, kiel kortego, foriplaco, domkorto, areno, gastejo,  de Oriento al Okcidento, ek’ en la mondon.

El la elsendo 03.07.2020. Legas Maciek – 0’59”

Porcelanaĵoj de Rosenthal en la Muzeo de Gliwice

Ĝis la 25-a de oktobro en la Vilao Caro, kie sian sidejojn havas la Muzeo de Gliwice (la suda Pollando) daŭras ekspozicio prezentanta porcelanaĵojn de la fama Rosenthal-fabriko. Temas pri apartaj eksponaĵoj prezentantaj ceramikon kiel artbranĉon, kiun praktikis tiaj artistoj kiel Salvador Dali aŭ Andy Warhol. La produktejo en la jaroj 2017-2019 donacis al la muzeo 400 porcelanajn elfaraĵojn. La oferdoninto estas kolektisto naskiĝinta en la urbo en 1940 kaj de preskaŭ 50 jaroj loĝanta en Germanio, Wolfgang Domogalla. En sia donacmesaĝo Domagalla substrekis, ke la donaco por la muzeo estas lia dankesprimo kiel la glivicano pro ĉio, kion li ricevis de Pollando dum 25 jaroj, vivinte en Gliwice dum la grava por li  vivperiodo de la infanaĝo kaj frua juneco. Preskaŭ ĉiuj porcelanaj elfaraĵoj kreiĝis kiel rezulto de la laboro de Studio Line de Rosenthal, kiu realigas la ideon de sia fondinto Philipp Rosenth igi la artmetion egala al aliaj artbranĉoj. Inter la eksponaĵoj troviĝas fragmentoj de pladaroj, kafo- kaj teoservicoj, ekzemploj el limigitaj kvante produktoeldonoj. Estas prezentitaj i.a. kelkaj ceramikaj ornamaĵoj, vitraj karafoj kaj glasoj.

El la elsendo 03.07.2020. Legas Gabi – 1’44”

Unikaj servicelementoj en la Reĝa Manufakturo

La unua ekspozicio en la varsovia Reĝa Kastelo post la pandemia interrompo prezentas unikajn sultanajn servicelementojn produktitajn en la Reĝa Fajenca Manufakturo en Belvedero en la jaroj 1770-1780.  La eksterordinaran pladaron reĝo Aŭgusto Stanislao Poniatowski donacis al la turka sultano Abdul Hamid la 1-a pere de la vizitanta Varsovion turka diplomato Numan-bey. La unuopaj elmentoj de la reprezenta pladaro  enhavas oran dediĉsurskribon. La dua ekzemplero de la pompa pladaro, sen la dediĉaj vortoj estis uzata en la varsovia  Reĝa Kastelo.  La pladaro estis dekorita per pentristaj bildoj en la stilo de la japana porcelano Imari. Temas pri stilizitaj krizantemoj, papilioj kaj birdoj kun la florvazo en la centro de la teleroj kaj pladoj. La ovalaj pladoj estas kadritaj per reliefaj lacertaj formoj kaj la vazteniloj havas formon de tritonoj. El inter 280 pladoj al la palaco Topkapi en Istabulo estis venigitaj 160. Ĝis nun, inkluzive tiujn, kiuj apartenis al la reĝo, konserviĝis ĉirkaŭ 90  en diversaj privataj kaj muzeaj objetoj en Eŭropo kaj Usono. Plej multaj konserviĝis en Topkapi. En Pollando temas pri nur 19 servicelementoj, inkluzive de 8 en la varsovia Reĝa Kastelo.

El la elsendo 26.06.2020. Legas Tomek – 1’31”

Ladies’ Jazz Festival

Ekde sabato, la 19-a de junio dum la tuta semajno daŭras la 16-a eldono de la Ladies’ Jazz Festival. Polaj ĵazkantistinoj i.a. Dorota Miśkiewicz, Iza Kowalewska, Urszula Dudziak, Hanna Banaszak, Irka Zapolska prezentiĝas en Gdynia fizike (la norda Pollando). La eksterlandaj partoprenantoj de la festivalo partoprenas la koncertojn rete. Temas pri la usona ĵazkantistino Stacey  Kent, la usona kanzonistino Wendy Lands, nederlanda saksofonistino Candy Dulfer, brazila kantistino Eliane Elias kaj usona ĵazkantistino kaj pianistino Beth Hart. La brita kanzonistino Tanita Tikaram  spite planojn prezentiĝos en la venontaja eldono de la festivalo.

El la elsendo 26.06.2020. Legas Gabi – 0’50”

Sinanoncoj por la Nacia Legado 2020

Ekde la 10-a de junio eblas jam sin anonci por la partopreno en la Nacia Legado 2020, en kies 9-a eldono oni koncentriĝos pri la dramo de Juliusz Słowacki „Balladyna”. La finalo okazos sabate, la 5-an de septembro. Sian partoprenon povas anonci lernejoj, bibliotekoj, kulturcentroj kaj ĉiuj aliaj institucioj, kiuj deziras organizi la komunan legadon. La anoncoformularo troviĝas ĉe la reta paĝo de la pola prezidento. „Balladyna” estas elstara verko de la pola romantiko kreiĝinta en 1834 kaj 5 jarojn poste eldonita en Parizo dum diskutoj pri la kaŭzoj de la malvenko de la Novembra Insurekcio 1830 kaj debatoj pri la komuna historio kaj estonta sorto de la nacio. La historio de du fratinoj – Balladyna kaj Alina, fone de fabeleska historipriskribo, fariĝis siatempe tre populara inspirinte komponistojn, pentristojn, skulptistojn. Ĝiaj pluraj enscenigoj ĉiam ĝuis grandan interesiĝon. Verŝajne ankaŭ ĉi-jare inter la eksterlandaj partoprenantoj de la Nacia Legado ne mankos esperantistoj.

El la elsendo 20.06.2020. Legas Maciek – 1’17”

La Pentrista ciklo de Tytus Brzozowski

La pola arkitekto kaj akvarelisto Tytus Brzozowski kreas ciklon de 13 pentraĵoj bildigontaj la spurojn de poleco en famaj urboj de la mondo. La projekto kreiĝas kunlabore kun la Nacia Instituto POLONICA. La unua pentraĵo prezentas la panoramon de Ĉikago reliefigante la grandurban karakteron de la usona metropolo. La artisto lokis en ĝi la sidejon de la Pola Muzeo en Usono, Kopernik-centron, la kontrol-turon kiu portas la nomon de Roman Puciński, monumenton de Kościszko, la preĝejojn de la s-ta Mikaelo Arkianĝelo, de la s-ta Triuuno kaj de la s-ta Stanislao Kostka, krome instalaĵon de Magdalena Abakanowicz. Tytus Brzostowski estas diplomito de la arkitektura fakultato de la Varsovia Politekniko, kiu studis kaj praktikis en Finnlando. Li aŭtoras bildojn, fabeleskajn viziojn de urboj kaj urbajn murpentraĵojn. Li verkis krome libron, en kiu – simile kiel en siaj bildoj – li rakontas pri magia, plena de fantaziaj eventoj, urbo. Temas pri delonge ne ekzistanaj, riĉe dekoritaj brikdomoj kaj konstruaĵoj lokitaj en nekutima kadro. La artiston inspiras ĉefe Varsovio kaj ĝia eksterordinara historio.

El la elsendo 12.06.2020. Legas Maciek – 1’26”

Tri festivaloj en Sopot

Ĉi-somere en Sopot (la norda Pollando) okazos tri festivaloj. NDI Sopot Classic, Literatura Sopot kaj Sopot Jazz Festival. La 9-a Literatura Festivalo okazos inter la 20-a kaj 23-a de aŭgusto. Dum ĝi eblos profundiĝi en la literaturon kaj kulturon de Kanado. Tio estas unu el malmultaj literaturaj eventoj okazantaj nunjare en Pollando; multaj festivaloj pro la pandemio ŝanĝis sian eldonformulon al la reta. La inviton por la festivalo akceptis rekontitaj kanadaj aŭtoroj: Patrick de Witt, Michael Crummey, Madeliene Thien, David Szalay kaj Esi Eduygan. Estas planitaj debatoj i.a. pri la rolo de amaskomunikiloj en la nuntempa mondo. Estas planita diskuto pri la indiĝenaj loĝantoj de Kanado. La festivalaj eventoj estos realtempe prezentitaj rete. La 10-a festivalo NDI Sopot Classic estas planita por la 26-a de julio ĝis la 1-an de aŭgusto. La du unuaj koncertoj estos dediĉitaj al la muziko de Ĉeĥio kaj Pollando. La tria koncerto estos dediĉita al la operverkoj. La nunjara Sopot Jazz Festival okazos dum la lasta semajnfino de aŭgusto. Pri ĝia eldono daŭras laboroj sub la gvido de Marcin Wasilewski, unu el la plej elstaraj nun polaj ĵazpianistoj.

El la elsendo 12.06.2020. Legas Maciek – 1’30”

La Muzeo de Lublin altigota al la rango de la Nacia Muzeo

La Muzeo de Lublin (la orienta Pollando) estos altigita al la rango de la Nacia Muzeo. Ĝia parto estos Muzeo de la Orientaj Teriotorioj de la Iama Respubliko nun kreata kaj lokita en la urbocentro en la iama palaco de Lubomirski-familio. La misio de la Nacia Lublina Muzeo estos i.a. protektado de la historiaj kaj artaj valoroj de la pola kaj monda kulturoj, aparte de la heredaĵo de la Orientaj Teriotorioj de la Iama Respubliko. La Muzeo de Lublin estis establita en 1906 kaj ĝi estis unu el la plej grandaj muzeoj en la orienta Pollando. Ekde 1957 ĝia ĉefa sidejo estas la Lublina Kastelo kun la unika en la eŭropa skalo Kapelo de la Triunuo. La muzeo kolektis ĝis nun preskaŭ 173 mil objektojn el diversaj artbranĉoj. Ili estas ekspoziciataj en la ĉefa sidejo de la muzeo, en kvar ĝiaj filioj en Lublin mem kaj en eksteraj filioj en la lokoj Kraśnik kaj Nałęczów.

El la elsendo 05.06.2020. Legas Maciek – 1’11”

La reĝa trezorejo kaj armilejo en Krakovo refunkciigta

La reĝa trezorejo kaj armilejo en Wawel-kastelo denove malfermiĝis por la publiko. Ĝis la 28-a de junio eblas rigardi tie la artverkojn de la mezepoka arto. En la ekspozicio „Reveno al la trezoroj” la vizitantoj povas rigardi la liturgiajn instrumentojn fonditajn de reĝo Kazimiro la Granda, la lasta el la pola Piast-dinastio. Temas pri kalikoj el Trzemeszno, Stopnica kaj Kalisz kaj pri relikvujo de s-ta Maria Magdalena. La krakovajn juvelojn en trezorejo  akompanos memoraĵoj ligitaj kun s-ta Kinga, kiuj konserviĝis en la klarisanina klostro en la loko Stary Sącz. Inter ili estas fajne prilaborita kulereto el agato aŭ jaspiso, gemo kun la romia imperiestrino Julia Domna kaj ringo konsiderata kiel fianĉringo de Kinga. Inter la artverkoj de la mezepoka arto troviĝas ankaŭ la plej malnova pola ora kaliko el la mezo de la 11-a jarcento, kiu i.a. estis deponita en Wawel el la benedikatana abatejo en Tyniec kaj du malgrandaj, similaspektaj arĝentaj ujoj el la duaj duonoj de la 11-a kaj 12-a jarcentoj, retrovitaj dum la esploroj de la fundamentoj de la kolegiato en la loko Tum. Aliaj superbaj romanikaj kalikoj kaj pateno estis luprenitaj el la Arkidioceza Muzeo en Gniezno, el kolegiato en Kalisz kaj el la varsovia Nacia Muzeo. La vizitantoj povos admiri ankaŭ la plej valorajn trezorojn el Środa Śląska – oran virinan kronon ornamitan per perloj kaj ornaman bukon kun kameo por bukumi veston. La nunaj vizitoj povas okazi nur laŭ indikita itinero kun konservo de rigoroj moviĝi en la fermita spaco.

El la elsendo 05.06.2020. Legas Maciek – 1’53”

Reproduktitaj verkoj en publika spaco

Reproduktaĵojn de 18 plej gravaj verkoj el la kolekto de la krakova Muzeo de Czartoryski-princoj – inkluzive de Damo kun ermeno, Panoramo kun mizerikorda Samaritano kaj murtapiŝo Ora Pluvo – eblas rigardi en la varsovia publika spaco. Tio estas verkoj el la kolekto de princino Izabela Czartoryski. Ili estas aktuale prezentataj sur la barilo de Łazienki-parko,  kaj ekde la 31-a de majo  ĝis la mezo de julio eblos rigardi ilin en la parko Agrikola. Aliflanke ekde fino de majo en Krakovo, de kie venis la reproduktaĵoj,  estos prezentata ekspozicio anoncanta novan sezonon de la reĝa Łazienki-Parko, la somera rezidejo de la reĝo Stanislao Augusto Poniatowski. Sur la placo antaŭ la krakova Nacia Muzeo estos rigardeblaj restaŭritaj  konstruaĵoj, kolekto de eŭropaj artverkoj kaj florantaj ĝardenoj.

El la elsendo 29.05.2020. Legas Gabi – 1’04”