Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Kunlaboro de polaj sciencistoj sur Kipro

La polaj arkeologiaj esploroj iniciatitaj de profesoro Kazimierz Michałowski en Nea Pafos sur Cipro daŭras jam pli ol 50 jarojn. Ĝis nun polaj sciencistoj  el la krakova Jagelona Universitato kaj la Varsovia Universistato gvidis ilin aparte. Ekde nun la esploroj estos daŭrigitaj en reciproka kunlaboro. I.a. sciencistoj el la varsovia kaj krakova centroj alterne klopodos pri la financado de la estontaj esploroj. La laboroj klopodos rekrei la urban panormon de Nea Pafos kaj difini, kia estis en ĝi pozicio kaj signifo de la konstruaĵoj en la rezideja Malutena kaj en la publika spaco de agoro. La antikva Nea Pafos estas unu el la plej gravaj arkeologiaj esplorlokoj sur Kipro. Dank’ al registro sur Unesko-listo  kreiĝis tie arkeologia parko, loko kun speciala statuso. Dank’ al la ĝisnunaj esploroj de la polaj sciencistoj ŝanĝiĝis la ekzistanta en publikaĵoj bildo de la komenco kaj evoluo de la urbo kreiĝinta fine aŭ komence de la 3-a jarcento antaŭ nia erao.

El la elsendo 08.05.2020. Legas Gabi – 1’19”

La tradiciaj Chopin-koncertoj en Łazienki-parko

La inaŭgurataj en majo subĉielaj recitaloj de Chopin-muziko en la varsovia Łazienki-parko piede de lia monumento estis organizataj ekde 1959. Nunjare la pianistoj ne aperos subĉiele, sed prezentiĝos al la publiko realtempe, kvankam eletronikavoje. Iliaj koncertoj okazos en la Malnova klasikstila parka Oranĝerio kreiĝinta en la 80-aj jaroj de la 18-a jarcento laŭ la projekto de Dominik Merlini.  La zorgeme kunmetitaj koncertaj programoj, la beleco de la internoj kaj eksterordinara akustiko estos la kromaj atutoj de la nunjaraj renkontiĝoj kun la muziko de Frederiko Chopin. La inaŭgura koncerto okazos dimanĉe la 17-an  majo tagmeze. Koncertos Karol Radzionowicz, elstara pola pianisto konata el la mondaj muzikscenejoj. Liaj surbendigoj de Chopin-komponaĵoj ektroviĝis en la orbita stacio en la Kosmo kaj estis aŭdigitaj dum la kosma misio „Endeavour” en februaro 2010, okaze de la 200-a naskiĝdatreveno de la genia komponisto. La transmision eblos sekvi pere de fejsbuko, jutubo kaj interreta paĝo de la arta agentejo Estrada. Jen retadresoj ne laŭtlegitaj: https://www.facebook.com/koncertychopinowskie / http://koncerty-chopinowskie.pl / http://estrada.com.pl

El la elsendo 08.05.2020. Legas Maciek – 1’17”

Laŭreatoj de la pola-germana literatura premio

La nunjaraj laŭreatoj de la pola-germana literatura premio, kies patrono estas Samuel Bogumił Linde fariĝis Dorota Masłowska kaj Dea Loher. La premio estas atribuata de la partneraj urboj Toruno kaj Getingo ekde 1996. La premiataj de ĝi estas artistoj, kies mesaĝoj kreas idealojn kaj valorojn ligante homojn, sociojn kaj naciojn en la komuna konversacio. Dorota Masłowska estas verkistino, felietonistino kaj aktorino. Dea Loher estas konata unuavice kiel aŭtorino de multaj teatraj spektakloj. La patrono de la premio, naskiĝinta en Toruń Samuel Bogumił Linde (1771-1847) estis lingvisto, bibliografo kaj pedagogo. Lia plej konata vero estas la 6-voluma „Vortaro de la pola lingvo” eldonita en la jaroj 1807-1814. Ni dediĉis al li nian felietonon pri koninda polo en la E-elsendo el la 22-a de aprilo 2016.

El la elsendo 01.05.2020. Legas  Maciek – 1’11”

Aŭtune la pentroarto de Szymon Czechowicz en Krakovo

Pro la kronvirusa pandemio la Nacia Muzeo en Krakovo je aŭtuno ŝovas unu el la plej grandaj planitaj ekspozicioj, dediĉitaj al la kreado de la baroka pentristo Szymon Cechowicz.  Por ĝi estos pruntitaj pentraĵoj i.a el Italio, Usono, Litovio. Szymon Czechowicz naskiĝis en Krakovo en 1689. Lia arta mecenato estis Franciszek Maksymilian Ossoliński, kiu direktis lin studcele al Romo. Tie Czechowcz pasigis 20 jarojn. Kiel studento de la Akademio de sankta Luko en 1716 li akiris premion por studentoj. Jam kiel  matura pentristo li i.a. aŭtoris la tolaĵon „Sankta Jadwiga” por la preĝejo San Stanislao dei Polacchi. Li estis aktiva membro de pentristoj Virtuosi funkcianta ĉe la Panteono. Lia lasta pentraĵo realigita en Romo estis bildo de la Ĉielpreno de Maria por la  kolegia preĝejo en Kilece. Post la reveno al Varsosio Szymon Czechowicz realigis mendojn de la pola magnataro. Li estis ĉefe pentristo religia, prizorganta ankaŭ laŭ arta vidpunkto internojn de preĝejoj en multaj lokoj de la Pola Reĝolando. En la planata ekspozicio „Baroka genio – Szymon Czechowicz”  estos prezentitaj pli ol 200 liaj pentraĵoj i.a. el Pollando, Francio, Usono, Italio, Litovio.

El la elsendo 01.05.2020. Legas  Maciek – 1’33”

Restaŭrado de Poznański-placo en Lodzo daŭras

Por junio estas planitaj finlaboroj ligitaj kun la restaŭro de unu el la plej reprezentaj kaj valoraj konstruaĵoj de la urbo Lodzo (la centra Pollando). Temas pri palaco de Poznański-familio, en kies internoj daŭras finpretigaj laboroj kaj en la keloj kreiĝas multmedia ekspozicio „La Promesita Tero – hieraŭ kaj morgaŭ. Lodzo en Eŭropo. Eŭropo en Lodzo”. Ĝi konsistos el kvin segmentoj, kiuj rilatos al historio de la urbo ekde mezepoko ĝis la nuna tempo. Plej multa loko estos dediĉita al la lastaj 200 jaroj kaj evoluo de la industria Lodzo. La eksponaĵoj devenos el la kolektoj de la Lodza Muzeo. Ĝi  funkcios en la pola kaj angla lingvoj, estos adaptita por personoj neplenlertaj, inkluzive de surduloj. La integra parto de la ekspozicio estos kelkajara edukprogramo. La ekspozicio estos disponigita al la publiko post la fino de la kronvirusa epidemio. Nun komenciĝas renovigado de la parada ŝtuparo, laboroj en plurmedia salono kaj biblioteko. Oni renovigas la magazenajn ejojn, servontajn por porokazaj ekspozicioj.  Por aŭtuno estas planita inaŭguro de modernigita ĉirkaŭpalaca parko. Ĝia plantaro riĉiĝos je novaj herbejo kaj i.a. ĉirkaŭ 139 novaj plantaĵoj.

El la elsendo 01.05.2020. Legas  Gabi – 1’16”

Malfermataj muzeoj kaj kulturcentroj

Ekde la plej proksima lundo, la 4-an de majo denove povos refunkcii – fermitaj pro la kronvirusa epidemio – diversaj kulturinstitucioj kiel bibliotekoj, muzeoj kaj artgalerioj. La tuja reago venis de la Nacia Muzeo en Krakovo. Ties direktoro, profesoro Andrzej Szczerski informis, ke la filioj de la muzeo iom post iom estos disponigitaj al la publiko. Kiel la unuaj refunkcios ĝis la mezo de majo la krakovaj Draphaloj, en kiu troviĝas la Artgalerio de la Pola 19-jarcenta Arto.  Tio ligiĝas kun la neceso akiri necesajn dokumentojn pri la higienaj kondiĉoj nun validaj por ĉiu el  ili aparte. Sekve al la publiko estos disponigitaj la ĉefa muzea konstruaĵo, Domo de Mehoffer, Palaco de Czapski-familio, Pavilono de Józef Czapski kaj aliaj subalternaj al la Muzeo objektoj.

El la elsendo 01.05.2020. Legas  Barbara – 1’05”

Polo inter laŭreatoj de Word Press Photo

Finiĝis la 63-a eldono de World Press Photo, prestiĝa fotokonkurso, en kiu estis premiitaj unuopaj fotoj kaj fotoraportaĵoj el 2019 en ok kategorioj. La venkintoj estis elektitaj el pli ol 4 mil fotografiistoj en 125 landoj. Kiel Foto de la Jaro estis agnoskita laboraĵo de Yasuyoshi Chiba el Japanio prezentanta manifestacion en Sudano. Kiel Fotoraportaĵo de la Jaro – pri situacio de junaj homoj en Alĝerio dum la lastaj jaroj – premiita estis franco Romain Laurendeau. Pola fotografiisto Tomek Kaczor akiris la unuan premion en la kategorio Portreto de la Jaro pro la foto „Vekiĝo”. La blanka-nigra foto prezenas junan armeninon suferantan la sindromon de rezignaciemo. Sidante en la rulseĝo kun fiksita al la buŝo sangoŝtopa instrumento ŝi rigardas la objektivon. Tiu foto el la rifuĝejo por eksterlandanoj en Podkowa Leśna apud Varsovio, kie ŝi estadis kun la familio,  aperis sur la kovrilpaĝo de la junia magazino de „Gazeta Wyborcza” Granda Formato.

El la elsendo 24.04.2020. Legas  Maciek – 1’13”

Pliaj polaj kolektoj ĉe Google Arts & Culture

Ĉe la platfotmo Google Arts&Culture eblas virtuale rigardi pliajn polajn artverkojn. Temas pri verkoj el la krakova Muzeo de Czartoryski-Princoj. La ekspozicio estas titolita „Ne sole la Damo” – reference al tolaĵo de Leonardo da Vinci „Damo kun ermeno” troviĝanta en ĝiaj kolektoj. La ekspozicion malfermas la reproduktaĵo de portreto de Izabela princino Czartoryski, kies laboroj fundamentis la kolekton. Nia felietono dediĉita al ĝi kaj inaŭurita de ŝi kolekto aŭdiĝis en la elsendo el la 15-a de marto 2019. La disponigitaj nun verkoj el la kolekto de la krakova Muzeo de Czartoryski-Princoj ĉe Google Arts&Culture prezentas i.a.  membrojn de la princa familio,  membrojn de la reĝa Jagelona familio pentritajn de Lucas Cranach la Juna, ankaŭ  „Pejzaĝon kun mizerikorda Samaritano” de Rembrandt. La ekspozicio prezentas krome historiajn fotografaĵojn de la Gotika Domo kaj Sanktejo de Sibilla el la rezidejo en Puławy. Aktualaj fotoj rilatas al la nuna aspekto de la Palaco de Czartoryski-Princoj en Krakovo.

El la elsendo 24.04.2020. Legas  Gabi – 1’21”

La plej bela Emaus-arbeto aŭ arbero de la vivo

Ne ĉiuj lokaj kutimoj kaj tradicioj en Pollando estas ĝenerale konataj. Tian karakteron havas la tradicio de Emaus-arbeto aŭ arbeto de la vivo en la regiono de Krakovo – la suda Pollando. La konkurson por ĝia pretigo organizas de kelkaj jaroj la Historia Muzeo de ĉi tiu urbo. Konforme al konkursreguloj – modifitaj en la kronvirusa epidemio – ĉiuj povis hejme prilabori sian arbeton sendante elektronike la foton de la artaĵo. La Emaus-arbetoj aŭ la arbetoj de la vivo simbolas la postvintran vekiĝon de la naturo al la vivo. Iliaj tradiciaj elementoj estas verdaj folioj, birdoj, ovoj kaj nestoj. Por la nunjara konkurso venis 25 projektoj, kiuj estis prezentitaj en la fejsbuka profilo de la muzeo. La retan voĉdonadon partoprenis 3245 personoj. La Historia Muzeo de Krakovo organizas la konkurson ekde 2014 kultivante la malnovan tradicion. En la 19-a jarcento la arbetojn-ludilojn ornamitajn per lignaj folioj kaj birdetoj faris dum vintraj vesperoj la sezonlaborataj masonistoj el Krakovo kaj la ĉirkaŭlokoj vilaĝoj vendante siajn elfaraĵojn dumpaske  en Emaus, Rękawka. La arbetoj de Emaus, aŭ arbetoj de la vivo havis en la malnova tradicio specialan signifon kaj simbolan emfazon ligitan kun la vivo en la ĉirkaŭkrakovaj vilaĝoj. Ili signifis la postvintran revenon de la tuta naturo al la vivo, ligis ankaŭ al antaŭkristanaj printempaj kredoj, laŭ kiuj la animoj de la mortintoj – en la formo de birdoj – serĉas rifuĝejon en la branĉaro de la arboj.

El la elsendo 24.04.2020. Legas  Maciek – 1’52”

Bitigado de la artverkoj kaj arkivaj materialoj

Ekde la venonta akademia jaro studentoj de la fakultatoj pri la Arthistorio kaj Protekto de la Kulturhavaĵoj ĉe la Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo povos akiri konojn kaj praktikajn kapablojn koncerne bitigadon de la artverkoj kaj arkivaj materialoj. Jam ekde 2007 ĉe la krakova Papa Universitato sub la protekto de Instituto pri Arto kaj Kulturo funkcias profesia Laborejo pri la Registrado kaj Bitigado de Arkivaĵoj. Ĝi science prilaboras arkivaĵojn religiajn, ekleziajn bibliotekojn kaj simile. Ekde la komenco ĝi realigis multajn projektojn kunlabore kaj subtene kun landaj instancoj, ankaŭ dank’ al la uniaj subvencioj. Dank’  al la unia helpo en oktobro 2020 en la universitata studprogramo de la fakultatoj pri la Arthistorio kaj Protekto de la Kulturhavaĵoj aperos novaj fakultativaj studobjektoj koncentriĝantaj pri problemoj ligitaj kun la bitiga procezo, fotografado kaj grafika projektado. Estos ankaŭ envivigita programo de pagendaj staĝoj en diversaj kulturinstitutoj. Tio faciligos al la studenoj profesian starton sur la labormerkato.

El la elsendo 17.04.2020. Legas  Gabi – 1’23”