Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La Muzeo de Lublin altigota al la rango de la Nacia Muzeo

La Muzeo de Lublin (la orienta Pollando) estos altigita al la rango de la Nacia Muzeo. Ĝia parto estos Muzeo de la Orientaj Teriotorioj de la Iama Respubliko nun kreata kaj lokita en la urbocentro en la iama palaco de Lubomirski-familio. La misio de la Nacia Lublina Muzeo estos i.a. protektado de la historiaj kaj artaj valoroj de la pola kaj monda kulturoj, aparte de la heredaĵo de la Orientaj Teriotorioj de la Iama Respubliko. La Muzeo de Lublin estis establita en 1906 kaj ĝi estis unu el la plej grandaj muzeoj en la orienta Pollando. Ekde 1957 ĝia ĉefa sidejo estas la Lublina Kastelo kun la unika en la eŭropa skalo Kapelo de la Triunuo. La muzeo kolektis ĝis nun preskaŭ 173 mil objektojn el diversaj artbranĉoj. Ili estas ekspoziciataj en la ĉefa sidejo de la muzeo, en kvar ĝiaj filioj en Lublin mem kaj en eksteraj filioj en la lokoj Kraśnik kaj Nałęczów.

El la elsendo 05.06.2020. Legas Maciek – 1’11”

La reĝa trezorejo kaj armilejo en Krakovo refunkciigta

La reĝa trezorejo kaj armilejo en Wawel-kastelo denove malfermiĝis por la publiko. Ĝis la 28-a de junio eblas rigardi tie la artverkojn de la mezepoka arto. En la ekspozicio „Reveno al la trezoroj” la vizitantoj povas rigardi la liturgiajn instrumentojn fonditajn de reĝo Kazimiro la Granda, la lasta el la pola Piast-dinastio. Temas pri kalikoj el Trzemeszno, Stopnica kaj Kalisz kaj pri relikvujo de s-ta Maria Magdalena. La krakovajn juvelojn en trezorejo  akompanos memoraĵoj ligitaj kun s-ta Kinga, kiuj konserviĝis en la klarisanina klostro en la loko Stary Sącz. Inter ili estas fajne prilaborita kulereto el agato aŭ jaspiso, gemo kun la romia imperiestrino Julia Domna kaj ringo konsiderata kiel fianĉringo de Kinga. Inter la artverkoj de la mezepoka arto troviĝas ankaŭ la plej malnova pola ora kaliko el la mezo de la 11-a jarcento, kiu i.a. estis deponita en Wawel el la benedikatana abatejo en Tyniec kaj du malgrandaj, similaspektaj arĝentaj ujoj el la duaj duonoj de la 11-a kaj 12-a jarcentoj, retrovitaj dum la esploroj de la fundamentoj de la kolegiato en la loko Tum. Aliaj superbaj romanikaj kalikoj kaj pateno estis luprenitaj el la Arkidioceza Muzeo en Gniezno, el kolegiato en Kalisz kaj el la varsovia Nacia Muzeo. La vizitantoj povos admiri ankaŭ la plej valorajn trezorojn el Środa Śląska – oran virinan kronon ornamitan per perloj kaj ornaman bukon kun kameo por bukumi veston. La nunaj vizitoj povas okazi nur laŭ indikita itinero kun konservo de rigoroj moviĝi en la fermita spaco.

El la elsendo 05.06.2020. Legas Maciek – 1’53”

Reproduktitaj verkoj en publika spaco

Reproduktaĵojn de 18 plej gravaj verkoj el la kolekto de la krakova Muzeo de Czartoryski-princoj – inkluzive de Damo kun ermeno, Panoramo kun mizerikorda Samaritano kaj murtapiŝo Ora Pluvo – eblas rigardi en la varsovia publika spaco. Tio estas verkoj el la kolekto de princino Izabela Czartoryski. Ili estas aktuale prezentataj sur la barilo de Łazienki-parko,  kaj ekde la 31-a de majo  ĝis la mezo de julio eblos rigardi ilin en la parko Agrikola. Aliflanke ekde fino de majo en Krakovo, de kie venis la reproduktaĵoj,  estos prezentata ekspozicio anoncanta novan sezonon de la reĝa Łazienki-Parko, la somera rezidejo de la reĝo Stanislao Augusto Poniatowski. Sur la placo antaŭ la krakova Nacia Muzeo estos rigardeblaj restaŭritaj  konstruaĵoj, kolekto de eŭropaj artverkoj kaj florantaj ĝardenoj.

El la elsendo 29.05.2020. Legas Gabi – 1’04”

Nova ekspozicio en la muzeo Manggha

Verkojn de du nuntempaj japanaj artistoj – fotografisto Nobuyoshi Araki kaj ceramikisto  Shiro Tsujimura  eblas rigardi en la krakova Muzeo Manggha. Ambaŭ artistojn ligas laboremo, senkompromisemo kaj sendependeco. Araki distanciĝas disde firmaj reguloj. Kreante propran arton li rompas certajn principojn i.a. moralajn en siaj erotikaj fotografaĵoj. Tsujimura referencante al tradiciaj japanaj teknikoj produkti ceramikaĵojn kreas aŭtorajn skulptistajn formojn. La ekspozicio estas titolita „Rande de ombro”. Ĝia aranĝo referencas al la grava en la japana estetiko principo, ke valoraj objektoj rigardataj en plena lumo perdas je sia valoro, fariĝante ordinaraj kaj banalaj. Ne la lumo, sed la ombro kaj duonlumo elstarigas misteran belon. La ekspozicio daŭros ĝis oktobro. Dume ĝi estas vizitiebla nur individue.

El la elsendo 29.05.2020. Legas Gabi – 1’14”

Poloj ŝatas muzeojn

Pasintjare 1,6 milionoj da personoj vizitis polajn muzeojn. Temas pri 9-procenta kresko kompare al 2018. Je mil loĝantoj kalkuliĝis 1082 vizitantoj. Sole dum la Nokto de Muzeoj oni notis 798, 7 mil vizitantojn. Laŭ statistikoj de la Ĉefa Statistika Oficejo en 2019 en Pollando funkciis 959 muzeoj kaj ties filioj, je unu kaj duona procentoj pli ol 2018. La polaj muzeoj prezentis en 2019 2700 konstatajn ekspoziciojn kaj organizis 5 mil portempajn en la lando, inkluzive de 100 eksterlande. Plej multo, pli ol 77 procentoj apartenis al la publika sektoro.

El la elsendo 22.05.2020. Legas Maciek – 0’54”

Palaco en Sztynort rekonstruata

Sztynort, vilaĝo en la Mazuria Lagoregiono estas konata al miloj da navigantoj, kiel la plej granda lagohaveno en ĉi tiu regiono. Por historiŝatantoj temas pri loko grava ankaŭ pro tio, ke en la loka 17-jarcenta  palaco rezidis ĝis la fino de la 2-a mondmilito unu el la plej eminentaj prusaj gentoj, Lehndorff. El ĉi tiu familio deriviĝis i.a. unu el la varmiaj episkopoj, multaj ĝiaj membroj servis en la armeo kaj diplomataro same ĉe la pola kiel ankaŭ germana flankoj. De kelka tempo en la palaco kaj ĉirkaŭ ĝi daŭras renovigaj laboroj, pri kiuj zorgas Pola-Germana Fondaĵo Protektanta Kulturhavaĵojn.  La deziro de la fondaĵo estas loki en ĝi estonte  la muzeon de la orientprusa nobelaro. Parto de la hotelo estos transformita en hotelon. Nun daŭras renovigado de la tea pavilono, parka kapelo kaj iama grenejo. 

El la elsendo 22.05.2020. Legas Maciek – 1’01”

Tri tolaĵoj el la iama princa kolekto denove en Książ

Tri tolaĵoj el la iama princa kolekto de la familio Hochberg von Pless post pli ol 80 jaroj revenis al la kastelo Książ en Wałbrzych (la sudokcidenta Pollando). Deponis ilin en la kastelo la nepo de la princino Daisy, Bolko von Pless. Ili revenos al la rekonstruataj apartamentoj de la princino.  Temas pri la portreto de grafo Bolko von Hochber kun blanka ŝafhundo kaj du pejzaĝoj de Wałbrzych-montoj. La kastelo Książ apartenas al la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de la Malsupra Silezio. Ĝia historio radikas en la 13-a jarcento, kiam laŭ iniciato de princo Bolko la 1-a Severa kreiĝis la unuaj konstruaĵoj de la fortreso. La kastelo apartenis al Piast-dinastiaj princoj ĝis la fino de la 14-a jarcento. Fine de la 15-a jarcento por mallonge ĝi fariĝis proporaĵo de Vladislavo Jagelonido. Poste ĝia posedanto estis la familio Hochberg, ĝis kiam la kastelon en 1941 konfiskis germanoj. En la kastelo de kelka tempo  daŭras diversetapaj restaŭristaj laboroj.

El la elsendo 15.05.2020. Legas Gabi – 1’17”

Trezoro de antaŭ 2 mil jaroj

Preskaŭ du mil arĝentajn monerojn el la romia epko retrovis neatendite serĉanto de la bestkornaro en la sudorienta Pollando. Laŭ arkeologoj ĉirkaŭ 5,5-kilograma trezoro apartenas al la plej grandaj en nia lando, la plej granda en Lublin- regiono. Pri la trovaĵo informis la direktoro de Muzeo en Hrubieszów, al kiu la moneroj estis transdonitaj en marto. Pliaj  esploroj de arkeologoj kaj volontuloj sur la kultivata grundo, sur kiu la trezoro estis retrovita ebligis malkovri 137 pliajn monerojn. Laŭ la direktoro de la muzeo Bartłomiej Bartecki ĉiuj momenoj origine troviĝis en unu ujo – ligna kesto aŭ leda sako, kiuj dum jaroj putriĝis kaj la moneroj – pro la uzo de agrikultraj maŝinoj disŝutiĝis sur la surfaco de 100 metroj. La plej malnovaj denaroj prezentas la bildon de la cezaro Nerwa,  la malpli fruaj la cezaron Septimo Severo. La valoro de la trovaĵo eglas al pli-malpli sesjara soldatpago de romia legiano en tiu periodo meze enspezanta 300 denarojn jare. Nun la monerojn analizos ekspertoj el la Varsovia Universitato. Tio postulos ĉirkaŭ unu jaron. La muzeo en Hrubieszów deziras tamen baldaŭ, almenaŭ limigite, prezenti la trovaĵon publike. Pro la kronviirusa pandemio en la plej proksima periodo estos prilaborita virtuala ekspozicio.

El la elsendo 15.05.2020. Legas Maciek – 1’34”

Kulturoferto de Poznano por la tempo de pandemio

Dank’ al la kampanjo „#kultura na wynos” – „Kulturo kunportebla” poznanaj kulturinstitucioj ebligas rigardi filmojn, aŭskulti koncertojn, viziti ekspoziciojn. Ekzemple en la Kulturcentro Zamek kadre de la virtula vizito eblas konatiĝi kun la ekspozicio, pri kiu ni jam informis en niaj elsendoj, „Nekonata impresionismo: Manet, Pissaro kaj iliaj nuntempuloj”. Alia disponigita ekspozicio estas titolita „Frida Kahlo kaj Diego Rivera. Pola kunteksto”. La jutuba kanalo de la Kulturcentro Zamek proponas  raportojn pri literaturaj renkontiĝoj aŭ aŭskulti recitatajn pooeziaĵojn en la plenumo de ties aŭtoroj el la festivalo „Poznano de Poetoj”. La Palaca Kinejo de la centro en sia socia portalo disponigis filmojn premiitajn dum la festivalo OFF CINEMA.

El la elsendo 15.05.2020. Legas Maciek – 0’54”

La Reĝa Kastelo en Varsovio refunkciis

La lastan lundon per malfermo de la Horloĝa Pordo restarigis sian funkciadon la varsovia Reĝa Kastelo. En la unua etapo validas la nova vizititinero. Difinata, kiel la Reĝa Vizititinero ĝi ĉirkaŭprenas i.a. Salonon de Canaletto, la Iaman Audiencoĉambron, Dormo- kaj Vestoĉambrojn de la Reĝo, Kabineton de la Reĝo, la Tronan, Kavalian, Grandan Salonegojn kaj Salonegon de la Konsilio. La Kastela Muzeo funkcias ekde lundo ĝis vendredo, ekskluzive por individuaj vizitantoj. Dum ĝia malfermo la vizitantoj povas butikumi en nova muzea vendejo. Ekde la 4-a de majo eblas viziti ankaŭ la Katelajn Ĝardenojn.

El la elsendo 08.05.2020. Legas  Barbara – 0’56”