Ekde la 10-a de junio eblas jam sin anonci por la partopreno en la Nacia Legado 2020, en kies 9-a eldono oni koncentriĝos pri la dramo de Juliusz Słowacki „Balladyna”. La finalo okazos sabate, la 5-an de septembro. Sian partoprenon povas anonci lernejoj, bibliotekoj, kulturcentroj kaj ĉiuj aliaj institucioj, kiuj deziras organizi la komunan legadon. La anoncoformularo troviĝas ĉe la reta paĝo de la pola prezidento. „Balladyna” estas elstara verko de la pola romantiko kreiĝinta en 1834 kaj 5 jarojn poste eldonita en Parizo dum diskutoj pri la kaŭzoj de la malvenko de la Novembra Insurekcio 1830 kaj debatoj pri la komuna historio kaj estonta sorto de la nacio. La historio de du fratinoj – Balladyna kaj Alina, fone de fabeleska historipriskribo, fariĝis siatempe tre populara inspirinte komponistojn, pentristojn, skulptistojn. Ĝiaj pluraj enscenigoj ĉiam ĝuis grandan interesiĝon. Verŝajne ankaŭ ĉi-jare inter la eksterlandaj partoprenantoj de la Nacia Legado ne mankos esperantistoj.

El la elsendo 20.06.2020. Legas Maciek – 1’17”