La reĝa trezorejo kaj armilejo en Wawel-kastelo denove malfermiĝis por la publiko. Ĝis la 28-a de junio eblas rigardi tie la artverkojn de la mezepoka arto. En la ekspozicio „Reveno al la trezoroj” la vizitantoj povas rigardi la liturgiajn instrumentojn fonditajn de reĝo Kazimiro la Granda, la lasta el la pola Piast-dinastio. Temas pri kalikoj el Trzemeszno, Stopnica kaj Kalisz kaj pri relikvujo de s-ta Maria Magdalena. La krakovajn juvelojn en trezorejo  akompanos memoraĵoj ligitaj kun s-ta Kinga, kiuj konserviĝis en la klarisanina klostro en la loko Stary Sącz. Inter ili estas fajne prilaborita kulereto el agato aŭ jaspiso, gemo kun la romia imperiestrino Julia Domna kaj ringo konsiderata kiel fianĉringo de Kinga. Inter la artverkoj de la mezepoka arto troviĝas ankaŭ la plej malnova pola ora kaliko el la mezo de la 11-a jarcento, kiu i.a. estis deponita en Wawel el la benedikatana abatejo en Tyniec kaj du malgrandaj, similaspektaj arĝentaj ujoj el la duaj duonoj de la 11-a kaj 12-a jarcentoj, retrovitaj dum la esploroj de la fundamentoj de la kolegiato en la loko Tum. Aliaj superbaj romanikaj kalikoj kaj pateno estis luprenitaj el la Arkidioceza Muzeo en Gniezno, el kolegiato en Kalisz kaj el la varsovia Nacia Muzeo. La vizitantoj povos admiri ankaŭ la plej valorajn trezorojn el Środa Śląska – oran virinan kronon ornamitan per perloj kaj ornaman bukon kun kameo por bukumi veston. La nunaj vizitoj povas okazi nur laŭ indikita itinero kun konservo de rigoroj moviĝi en la fermita spaco.

El la elsendo 05.06.2020. Legas Maciek – 1’53”