Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Konkurso pri Bildkarto por la Jaro de Lem

Kiel ni jam kelkfoje informis nunjare pasas la 100-a naskiĝdatreveno de Stanisław Lem, unu el la plej famaj polaj sciencfikciaj verkistoj. Liaj libroj tradukitaj en 57 lingvojn vendiĝis en la kvanto de pli ol 45 milionoj da ekzempleroj. En la tuta mondo okazas multaj eventoj memorigantaj la polan aŭtoron. Al la memorsolenaĵoj aliĝis ankaŭ la Pola Instituto en Vieno organizante konkurson por bildkarto ligita kun la daŭranta Jaro de Lem. Gajnonta projekto akompanos la kultureventojn, kiujn organizos la Instituto. La konkurso estas adresita al ĉiuj interesiĝantoj, sed unu persono povas alsendi maksimume tri grafikajn projektojn. Oni atendas ilin ĝis la 30-a de majo. Detaloj pri la partoprenkondiĉoj troviĝas en la retaj paĝoj de la Pola Instituto en Vieno. Por la plej bonaj projektoj estas antaŭviditaj tri premioj en la alteco de 400, 300 kaj 200 eŭroj.
(https://instytutpolski.pl/wien/pl/2021/04/29/zaprojektuj-pocztowke-z-okazji-roku-stanislawa-lema/)

El la elsendo 21.05.2021. Legas Przemek – 1′ 06”

Muzeo dediĉita al la Memoro pri Siberiekziloj

Muzeo de Memoro pri Deportadoj al Siberio troviĝanta en Bjalistoko estas tutlanda insitucio dediĉta al la deportado de poloj orienten. Ĝi estis establita en 2017 kaj konstruita fine de la 2019-a jaro. Nun daŭras preparoj al ĝia inaŭguro la 17-an de septembro 2021. Pretas jam konstata ekspozicio, kies parto estas dediĉita al la antaŭmilita Bjalistoko kaj al la polaj orientaj randregionoj. Pretas ankaŭ la ĉefa arta instalaĵo kaj ankaŭ aŭdogvidilo. La muzeo prilaboris krome elŝuteblan por ĉiuj multmedian apon. Ĝi enhavas filmojn, animaĵojn, miniludojn kaj kvizojn proksimigantaj la deportadon de poloj Orienten kaj ligas al konstanta muzea ekspozicio. Dank’ al tio eblas detale rigardi la aspekton de eksponaĵoj troviĝantaj en la vitoŝranko. La apo enhavas ankaŭ parton destinitan al edukceloj de diversaĝaj grupoj uzeblan nur pere de la muzeaj tabletoj. Pere de animaĵoj, filmoj kaj telefilmetoj oni konatiĝas kun la flaŭro kaj faŭno de Siberio, kun la historio de la tiea setliĝado kaj ankaŭ kun materialoj rekte rilataj al la 20-jarcentaj truddeportadoj.

El la elsendo 21.05.2021. Legas Przemek – 1′ 22”

Nova Galerio de la Antikva Arto en Krakovo

Kolekton de antikva arto kun pli ol mil diversaj objektoj el Greklando, Italio, Egiptio kaj Proksima Oriento eblas ekde nun rigardi en la krakova Arsenalo. La trunko de la nova artgalerio de la Nacia Muzeo „Fotoj” devenas el la kolekto de princo Władysław Czartoryski. Temas pri objektoj akiritaj en la 2-a duono de la 19-a jarcento dum parizaj aŭkcioj, de la italaj antikvaĵistoj kaj artperantoj en Egiptio. Kompletigas ĝin eksponaĵoj el la krakova Nacia Muzeo kaj kolekto de grafo Artur Potocki, i.a. romiaj skulptaĵoj kaj basreliefoj. La plej interesa objekto inter la egiptaj arkeologiaĵoj estas la sarkofago kun la mumio de Tachenemti, kiu venis al Krakovo en 1884. Ĝi estis subigita al radiologiaj ekzamenadoj kaj komputila tomografio en la 90-a jaroj de la 20-a jarcento. En la sarkofago troviĝas ĉirkaŭ 20-jaraĝa virino, kies sepulto ne estis tro pompa. Inter la bandaĝoj estis retrovita nur unu amuleto. Al la egiptaj eksponaĵoj apartenas ankaŭ i.a. la mumioj de kato kaj turfalko. Inter aliaj menciindaj eksponaĵoj troviĝas valoraj elfaraĵoj de la etruska arto, korpocindrujoj el la suda Italio kun figurformaj teniloj. Al la eksponaĵoj el la romia epoko kalkulĝas vitraj ujoj, fragmentoj de skulptaĵoj, de sarkofagoj ornamitaj per batalscenoj. Objektoj de la greka arto estas grupigitaj kronologie kaj konsisitas el nigrafiguraj kaj ruĝfiguraj vazoj. La nomo de la galerio „Fontoj” referencas al la signifo de la antikva epoko en la historio de la eŭropa civilizacio.

El la elsendo 14.05.2021. Legas Barbara – 2′ 06″

Gniezno preparas sin al grava jubileo en 2025

Gniezno, la unua ĉefurbo de Pollando jam preparas sin al la okazonta post kvar jaroj jubileo de la miljara datreveno de la kroniĝo de Bolesław Chrobry (Boleslao la Brava) kiel la unua reĝo de Pollando. Li estis kronita en la loka katedralo en aprilo 1025. Gniezno entute famas kiel la loko de la kroniĝo de kvin reĝoj de Pollando. Krom Boleslao la Brava temas pri Mieszko la 2-a, Bolesław Śmiały (Boleslao la Kuraĝa), Przemysław la 2-a kaj Wacław la 2-a. Al aliaj atutoj de la unua ĉefurbo de Pollando aldoniĝas la fakto, ke en Gniezno troviĝas la dua (post Poznano) plej malnova katedralo en la lando. La urbo fieras, ke en ĝi loĝas la nuna Primaso de Pollando, kaj ke inter la primasoj loĝintaj en Gniezno troviĝis Stefan Wyszyński kaj Józef Glemp. Veran turisman disfloron Gniezno notis en 2016 kiel la kunorganizanto de la solenaĵoj ligitaj kun la 1050-jariĝo de la bapto de Pollando. Nun viglas jam preparoj por la evento en 1025, kiu estos plia okazo diskonigi la urbon kaj ĝian historian valoron.

El la elsendo 14.05.2021. Legas Maciek – 1′ 13″

Kvar portempaj ekzpozicioj en la Reĝa Kastelo

Denove la vizitantoj de Varsovio povas konatiĝi kun la konstanta vizititinero en la Reĝa Kastelo. Ĝi permesas rigardi la Reĝan Apartamenton kaj Grandan Apartamenton, famajn tolaĵojn de Canaletto, Bacciarelli kaj Matejo kaj du pentraĵojn de Rembrandt „Knabino en la bildokadro” kaj „Sciencisto ĉe pupitro”. La gastojn de la Kastelo atendas krome kvar porokazaj ekspozicioj. En la Senatora Salonego estas prezentata la ekspozicio „Polaj elitoj kaj falo de la Respubliko. La 230- datreveno de la Triamaja Konstitucio”. Ĝuste en la Senatora Salonego estis subskribita la unua en Eŭropo kaj la dua en la mondo Principa Leĝo. Inter eksponaĵoj el pli ol 30 muzeoj, arkivoj kaj aliaj institucioj troviĝas en ĝi ankaŭ objektoj ĝenerale ne prezentataj al la publiko. Sep artverkoj – ĝis nun ne prezentitaj en Pollando prunte ricevitaj de la Vatikana Muzeo, inkluzive de la verkoj de Fra Angelico kaj Guido Reni – troviĝas en la ekspozicio „Artverkoj el Vatikano. La ekspozicio en la 100-a naskiĝdatreveno de Johano Paŭlo la 2-a”. Krome la unuan fojon la publiko povas konatiĝi kun la plej nova kaj plej valora aĉetaĵo por la kastela kolekto. Temas pri tolaĵo de Taddeo Gaddi, la plej konata disĉiplo kaj plurjara kunlaboranto de Giotto di Bondone, „Madono sur trono kun Jesuinfaneto ĉirkaŭita de sanktaj Johano Baptisto, Petro, Paŭlo kaj Zenobio, du anĝeloj kaj subvenciintoj”. La kvara ekspozicio „Riga-trakrato, reakirita heredaĵo” notas la artverkojn reakiritajn baze de Riga-traktato el 1921. Ĝi prezentas krome reproduktitajn fotojn, kiuj dokumentas la ŝanĝojn en la aspekto kaj ekipo de la kastelaj salonegoj en la periodo 1900-1939.

El la elsendo 14.05.2021. Legas Maciek – 1′ 57″

La 17-jarcenta nederlanda kaj flamanda arto en Varsovio

La 4-an de majo malfermiĝis por la vizitantoj i.a. la Nacia Muzeo en Varsovio. Oni denove disponigis al la publiko 6 konstantajn ekspoziciojn. Temas pri la Artgalerio de Antikva Arto, Faras-galerio, Galerio de la Meditereanea Arto, Galerio de la Malnova Arto, Galerio de la 19-jarcenta arto kaj Galerio de la Pola Dezajno. Krom riĉaj kolektoj de konstantaj ekspozicioj la artŝatantoj povas konatiĝi kun la 17-jarcentaj nederlandaj kaj flamandaj artistoj. La porokaza ekspozicio „Variaj alrigardoj” rakontas pri la naskiĝo kaj evoluo de la 17-jarenta nederlanda arto en la kunteksto de la evoluanta arto flamanda. La ekspoziciataj pentraĵoj devenas el la kolekto de la Asekursocieto ERGO Hestia. Temas pri la unusola korporacia kolekto de malnova arto la unuan fojon prezentata al la publiko. La ekspozicion kompletigas elektitaj verkoj el la muzeaj kolektoj.

En la elsendo 07.05.2021. Lagas Barbara kaj Maciek – 1′ 11″

Nokto de Muzeoj 2021

Post unujara paŭzo kaŭzita de pandemio revenas Nokto de Muzeoj. La evento okazos en nova formulo jam la 15-an de majo kaj partoprenos ĝin en Varsovio 180 centroj. La nova formulo ĉirkaŭprenas tri variantojn. La unua antaŭvidas la tradician vizitmanieron de muzeoj, kondiĉe ke la sanitaraj rigoroj tiutage permesos tion. Jam ekde la 4-a de majo refunkciis ekspozicentroj kun limigoj koncerne observadon de distancoj kaj uzon de maskoj. Krome en la nuna jaro eĉ 80 institucioj antaŭplanis ekster siaj sidejoj la tiel nomtajan promenojn kun kulturo. Laŭ du itineroj oni celos al la plej interesaj kulturlokoj en la centro de Varsovio. Fine la tria varianto rilatas al eventoj retaj, entute 100 planitaj, por la 15-a de majo. Tradicie okazos parado de historiaj busoj kaj tramoj, post kio la veturiloj estis disponigitaj al la vizitantoj.

En la elsendo 07.05.2021. Lagas Barbara kaj Maciek – 1′ 08″

Nova Histori-Monumento

La listo de la polaj Historimonumentoj riĉiĝis en aprilo 2021 je nova objekto. Temas pri la 17-jarcenta ligna preĝejo de s-ta Johano Batisto en Orawka. Tio estas malgranda vilaĝo en la distrikto de Nowy Targ proksime al la limo kun Slovakio. Ĝi troviĝas en la historia regiono de la Centra Eŭropo Orawy aparteninta iam al la Hungara Reĝolando.
La ligna preĝejo estis konstruigita en la mezo de la 17-a jarcento. Ĝian internon kovras polikromiaĵoj el 1711, kiuj prezentas la vivon de la sanktejpatrono, Dekalogon kaj bildojn de 49 hungaraj sanktuloj. Ĝi disponas pri la funkcianta orgeno el 1670. La preĝejo en Orawka famas pri la kvar konserviĝintaj tiel nomata Karesmaj Kuretnoj pentritaj per pasionaj motivoj. Eblas ilin rigardi nur dum 10 tagoj de la jaro. La plej malnova „Pietato sub la kruco” devenas el 1676. La tri pliaj – „Vipado de Kristo”, „Pento de Maria Magdalena” kaj la „Doloranta Dipatrino” estas la 19-jarcentaj.

En la elsendo 07.05.2021. Lagas Barbara kaj Maciek – 1′ 19″

La flosa vartransporto anoncita al Unesko-listo

Pollando, Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Hispanio kaj Litovio komune direktis petpostulon, ke la historia flosa vartransporto ektroviĝu en la Listo de Nemateria Kulturheredaĵo de Unesko. Decido estos alprenita en decembro 2022. La flosa vartransporto havas en Pollando longan historion kaj riĉan tradicion. En la pola listo de kulturheredaĵo ĝi aperis jam en 2014-a jaro laŭ la iniciato de flosistoj el la loko Ulanów en la apudkarpatia vojevodio, membrantaj en la Flosista Fratularo de S-ta Barbara. Ulanów situanta ĉe enfluejo de la rivero Tanew al San-rivero ekde la 16-a jarcento estis grava flosista centro. Tie oni konstruadis kaj riparadis flosojn, instruadis flosistojn, kiuj poste gvidis flosojn kun varoj laŭ la riveroj San, Wieprz, Bug, Narew kaj Wisła al la urboj Toruno, Grudziądz kaj Gdansko. Unuavice temis pri ligno, malpli ofte pri greno. La Flosista Fratularo el Ulanów ligas al la historiaj flosistaj tradicioj strebante florigi kaj kultivi en la loka socio la nuntempajn formojn de flosigado. La fratulato gvidas flostransportojn laŭ la riveroj San, Wisła, Odra kaj Warta. La plej longa flositinero egalas al 700 kilomentroj kondukante el Ulanów ĝis Gdansko. Tiam dum la tuta monato flosistoj vivas sur flosoj. Al la flosistaj tradicioj apartenas ankaŭ ilia lingvaĵo, specifaj terminoj, kantoj kaj kutimoj. Aparte spektaleca estas la rito de investado de novaj adeptoj por simplaj kaj honoraj flosistoj.

El la elsendo 30.04.2021. Legas Maciek – 1′ 52″

Virtuala kampanjo Poezio en la urbo

La 15-an de aprilo komenciĝis virtuala kampanjo „Poezio en la urbo” organizita de la varsovia filio de la societo EUNIC – EU National Institutes for Culture kaj partneroj i.a. Eŭropa Komisiono, la ĉefurbo Varsovio kaj Societo de literaturaj tradukistoj. La devizo de la 5-a eldono de la evento estas „Komunumo”. Ĝi alprenis en la tempo de pandemio apartan signifon, kiam la intimado kun poezio kaj arto ĝenerale povas evidentiĝi unu el la plej efikaj manieroj fronti la senton de endanĝerigo kaj trudan izoliĝon. Ĝis la 15-a de majo poetoj el 20 landoj i.a. el Estonio, Irlando, Litovio, Luksemburgio kaj Portugalio prezentas siajn verkojn al la polaj partoprenantoj de la kampanjo. Iliajn verkojn eblas legi, aŭdi kaj rigardi en la reta paĝo de la evento, en ĝia fejbuka profilo kaj diversplatforme en multaj blogoj. Speciala listo kun ĉiuj poeziaĵoj de la nunjara kampanjo funkcias ĉe Spotify. (https://bit.ly/wierszewmiescie)

El la elsendo 30.04.2021. Legas Maciek – 1′ 05″