Antaŭ kelkaj tagoj estis anoncitaj la rezultoj de la Konkurso por la Muzea Evento de la Jaro, Sybilla 2019. La ĉiujara konkurso organizata ekde 1980 celas elekti kaj konigi la plej bonajn sukcesojn de la polaj muzeoj. Kutime la rilataj solenaĵoj okazas en majo kadre de la Internacia Tago de Muzeoj. Ĉi-jare – pro la pandemio – la unuan fojon la evento ne havis solenan kadron kaj la rezultoj estis anoncitaj rete. Entute al la konkurso oni anoncis 157 eventojn en ses kategorioj: „Konservado kaj protekto de la kulturheredaĵo”, „Edukado”, „Sciencesploraj projektoj”, „Novaj kaj modernigitaj konstantaj ekspozicioj”, „Ekspozicioj portempaj” kaj „Administrado”. La premion Grand Prix Sybilla 2019 akiris la Nacia Muzeo en Krakovo pro la starigo de konstanta ekspozicio en la Palaco-Muzeo de Czartoryski-princoj. Estas en ĝi prezentataj eksponaĵoj el la kolektoj de Czartoryski-princoj, la plej valora muzea kolekto en Pollando kaj ankaŭ en Eŭropo. Pri tio ni jam informis en niaj elsendoj aparte. Inter premiitoj de la konkurso Sybilla 2019 troviĝas ankaŭ i.a. Muzeo de la Historio de Pollando, la Muzeo-La Reĝa Łazienki en Varsovio, la Stutthof-Muzeo en Sztutowo kaj Muzeo de la Popola Kulturo en Kolbuszowa.

El la elsendo 23.10.2020. Legas Maciek – 1′ 32″