Alicja Knast ekde la nova jaro estos la ĝenerala direktoro de la Nacia Artgalerio en Prago. Kiel komunikis la ĉeĥa kulturministro Lubomír Zaorálek, en la konkurso por ĉi tiu posteno, Knast venkis du konatajn ĉeĥajn kulturanimantojn per sia ambicia programo. Laŭ Alicja Knast la pandemitempo estas tre malfacila kaj necesos aparte okupiĝi pri alirebligo de la artkolektoj kaj pri tio kiel logi junajn homojn naskiĝintajn en la reta epoko vizitadi la artgaleriojn. Ili decidos ĉu tiu ĉi kultursegmento estonte evoluos. Informante pri la nova posteno de Alicja Knast la ĉeĥa ministro ĉeokaze reliefigis la fakton, ke sub ŝia gvido la Silezia Muzeo en Katowice dekoble grandigis la vizitfrekventecon kaj memorigis ŝiajn premiojn ricevitajn de la novjorka Museum of Art kaj de la nederlanda muzika societo. Alicja Knast kune kun la familio ekde januaro 2021 ekloĝos en Prago. Profesie ŝi estas muzikologo, diplomitino de Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano, nun doktoriĝanta en London Metropolitan University – School of Art, Architecture and Design. Ŝi administris aŭ kunlaboris kun pli ol cent ekspozicioj. Ŝi estas konsultanto de la Muzeo pri la Pola Historio kaj de la Muzeo de Poznań-provinca Insurekcio. Dum la lastaj ses jaroj ŝi estis direktorino de la Silezia Muzeo en Katowice (la suda Pollando).

El la elsendo 23.10.2020. Legas Maciek – 1′ 35″