Por la venonta jaro estas planita inaŭguro de Muzeo de Sukceno en Gdansko (la norda Pollando). La Muzeo de la urbo Gdansko elspezis pli ol 2 milionojn da zlotoj por la sukcenaj ŝakoj, unu el la plej valoraj eksponaĵoj por la kreata muzeo. Jam de kelkaj jaroj oni klopodis akiri ĉi tiun eksterordinaran objekton, sed baris tion ĝis nun ĝia prezo. Nun Gdansko sukcesis superi la oferton de la novjorka Metropolitan Museum of Art.
La sukcenaj ŝakoj kreiĝis en Gdansko ĉirkaŭ la 1690-a jaro kaj ilia aŭtoro estis unu el la plej famaj sukcenartistoj de la epoko, Michael Redlin. Temas pri la unusola sukcena ŝako el la 17-jarcenta Gdansko kaj unu el nur kvar en la mondo. Similklasaj, kompletaj kaj bone konserviĝintaj sukcenaj ŝakoj troviĝas en la kolektoj de la dana reĝa familio, en la muzeo Ermitraż-Ermitreĵo en Sankt Peterburgo, en la muzeo de juvelfarado kaj oraĵumado en Dresdeno. Ĉiuj devenas el la komenco de la 18-a jarcento. La dimensio de la gdanska ŝako egalas al 37 je 37 je 11 centimetroj. En la anguloj la ŝakplaton subtenas figuroj de leonoj kaj troviĝas korboj kun floroj. Flankoj estas dekoritaj per ovalaj ornamaĵoj. En la ŝaktabulo troviĝas du tirkestoj tegitaj per silko por la ŝakfiguroj.
Komence la gdanska ŝakkompleto trafis al Amsterdamo kaj en 1758 ĝi ektrovĝis en la kastelo Blair en Skotlando apartenanta al Murray-familio. Tiam ĝi estis riparita kaj troviĝis tie ĝis nun. En 2015 la sukcenaj ŝakoj aperis ĉe aŭkcio kaj estis aĉetitaj de privata persono. Antaŭnelonge la ŝakoj denove estis prezentitaj en aŭkcio. Ĉi-foje la Muzeo de Gdansko sukcesis ĝin aĉeti.

El la elsendo 09.10.2020. Legas Gabi kaj Barbara – 2′ 23″