Kulturkroniko
Bazaro de s-ta Dominiko
Ĝis la mezo de aŭgusto jam la 761-an fojon en Gdansko okazas Bazaro de Sankta Dominiko. La evento as sur la surfaco de ĉirkaŭ 45 mil kvadrataj metroj en la historia parto de la urbo. La eventon partoprenas 650 ekspoziciantoj el 7 landoj – Pollando, Azerbejĝano, Litovio, Moldavio, Slovakio, Tukio kaj Italio. Simile kiel ĝis nun la plimulto de la standoj reprezentos metiistojn, kolektantojn kaj artistojn. Krome funkcias kiel kutime multaj gastronomiaj standoj kaj budoj. La Bazaro de s-ta Dominiko estas unu el la plej rekoneblaj markoj en Pollando se temas pri eventoj komercaj, turimaj kaj kulturaj.
Ĝis la 14-a de novembrno de la Ĉefa Urbodomo de Gdansko funkcias ekspozicio ligita kun la 800-jariĝo de la alveno de dominikanoj al Pollando. Oni prezentas ekde la 15-a de julio ne prezentitajn pli frue eksponaĵojn el la preĝejo de s-ta Nikolao en Gdansko, la sidejo de la dominikanoj.
La tradicio de la Bazaro de s-ta Dominiko radikas en la 1260 jaro, kiam la papo Aleksandro la 4-a permesis al la gdanskaj dominikanoj atribui 100-tagan indulgencon okaze de la fondo de ilia ordeno, al kiu akompanis bazaro. En unu el la plej malnovaj priskriboj de la evento el la 16-a jarcento la papa nuncio Giulio Ruggieri skribis jene: „en aŭgusto okazas ĉi tie (en Gdansko) granda bazaro de S-ta Dominiko, dum kiu en 14 tagoj kaj eĉ pli longe kolektiĝas germanoj, francoj, britoj, flamandoj, hispanoj kaj portugaloj, kaj en la havenon ennavigas 400 ŝipoj plenaj de franca kaj hisapana vino, silko, olivoleo, citronoj, konfitaĵoj kaj aliaj fruktoj hispanaj, portugaaj spicoj, stano kaj angla drapo”.
Postmilte la jarmarko estis restarigita en 1972, kiu de kelkaj jaroj daŭras tri semajnojn.
El la elsendo 30.07.2021. Legas Maciek – 02’20’’
La premio Georg Büchner atribuita
La plej prestiĝa premio por la germanlingvaj verkistoj, La Premio Georg Büchner estis aljuĝita ĵus al aŭstro Clemens Johann Setz. Li jam pli frue ricevis diversajn literaturajn premiojn, sed la nun atribuita premio estas la plej prestiĝa en la tuta germanlingva literatura mondo. Clemens Johann Setz naskiĝis en 1982 en Graz kaj nun loĝas kaj laboras en Vieno. En 2007 aperis lia unua romano “Söhne und Planeten” (Filoj kaj planedoj). Krom la propraj verkoj li publikigis ankaŭ tradukojn el la angla.
Kiel atentigas la „Libera Folio” el kiu ni ĉerpas la informon Clemens Johann Setz estas konata ankaŭ en Esperantujo i.a. pro tradukoj de William Auld al la germana. Li hazarde trovis rete poemojn de Auld en Esperanto, kaj surpriziĝis pro la eblo kompreni la enhavon. Sekve li decidis traduki ion el ili en la germanan. Tio estis interalie la 14-a ĉapitro de „La infana raso” de Auld. En 2018 aperis la germanlingva libreto de Setz pri Auld, poste publikigita ankaŭ en Esperanto en „Beletra Almanako”. Liaopinie la originala literaturo en Esperanto estas ampleksega kaj la E-beletro formas riĉan paralelan mondliteraturon kun siaj propraj avangardo, klasikuloj, malkonformuloj, geniuloj – kaj ĉio sen baziĝi en unu lando kun ties propraj politikaj kaj geografiaj cirkonstancoj. En 2020 Clemens Johann Setz aperigis la libron “Die Bienen und das Unsichtbare” (La abeloj kaj l’o nevidebla), kiu traktas planlingvojn, ĉefe Esperanton. Li skribas ne nur pri historiaj faktoj kaj biografioj, sed ankaŭ pri siaj konversacioj kun konataj esperantistoj.
Hieraŭ, la 22-an de julio en Libera Folio aperis mallonga intervjuo kun la premiito. El ĝi ni citu la respondon de la intervjuito al la demando „ Krom la literaturo, kion vi trovas rimarkinda en la esperantista mondo?”. Lia respondo tekstas i.a. „ Aparteni al kulturo sen esti posedata de la kulturo”.
El la elsendo 23.07.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 2′ 41″
La eliminadoj por Chopin-konkurso daŭras
Lastlunde komenciĝis la eliminadoj de preskaŭ 160 pianistoj kvalikfikiĝintaj por Chopin-konkurso. La eliminado okazas ĝis la 23-a de julio en la Ĉambra Salonego de la Nacia Filharmonio en Varsovio. Plimulto de la pianistoj decidis veni fizike al Varsovio por vivmaniere prezentiĝi antaŭ la ĵurianoj kaj la publiko. Junaj pianistoj prezentas la preparitan de si programon en du tagaj etapoj – matena kaj vespera. Tiuj prezentiĝoj estas relajsataj en la reta paĝo de la 2-a programo de Pola Radio. En la ĵurio sidas elstaraj pianistoj kaj pedagogoj apartenantaj al la elito de la monda Chopin-ologio: Philippe Giusiano, Piotr Paleczny, Ewa Pobłocka, Katarzyna Popowa-Zydroń, Wojciech Świtała, Dina Yoffe, Ludmil Angelov, Alberto Nosè, Marta Sosińska-Janczewska, Stefan Wojtas, kaj ankaŭ eksperto pri la vivo kaj kreado de Frederiko Chopin, John Rink. Al la eliminadoj el Pollando kvalifikigis 16 junaj pianistoj. La 18-a Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin okazos en Varsovio inter la 2-a kaj la 23-a de okbrobro 2021.
El la elsendo 17.07.2021. Legas Maciek – 1′ 18″
En varsovia Kordegarda reakirita tolaĵo
Ĝis dimanĉo en la varsovia Kordegarda, la artgalerio de la Nacia Kulturcentro funkcias la ekpozicio el la ciklo „Perdita/Reakirita: Interno de la Katedralo en Milano”. Temas pri la tolaĵo de la elstara pola panorampentristo, Marcin Zaleski dum 70 jaroj opiniata kiel la perdiĝinta. Ĝi estis rabita el la varsovia Nacia Muzeo plej verŝajne post la falo de la Varsovia Insurekio 1944 kaj revenis al ĝiaj kolektoj en 2019. La tolaĵon Zaleski pentris en 1834 kaj kvar jarojn poste la artisto prezentis ĝin en la Belarta Ekspozicio de la varsovia urbodomo. Zaleski petris ĝin jam en Varsovio jam post la reveno el Parizo kaj Romo, kie li estadis dank’ al arta stipendio. Samtempe kun tiu ĉi tolaĵo la varsovia Kordegarda prezentas la internojn de du aliaj varsoviaj preĝejoj kaj du aliĝenrajn petristajn verkojn de Marcin Zaleski: „La aŭtoportreto” kaj „La interno de la varsovia Belarta Akademio”. Kadr de la ciklo „Perdita/Reakirita” oni prezentas elektitajn verkojn kalkuliĝantajn al la plej valoraj militperdoj, kiuj estis reakiritaj en la lastaj jaroj.
El la elsendo 17.07.2021. Legas Maciek – 1′ 23″
Koninda Pollando – Inwałd
Somero estas aparta sezono por malkovri novajn turismajn atrakciaĵojn aŭ remalkovri malnovajn, kaj eble ne la plej novajn, tamen jam logantajn la scivoleman publikon. Verŝajne eĉ multaj el niaj polaj aŭskultantoj ne scias pri la vilaĝo Inwałd, kiun hodiaŭ ni intencas viziti, cetere pro la sufloro de nia aŭskultanto Esu Peranto. Inwałd troviĝas en la suda Pollando proksime al la loko Andrychów en la montoĉeno de Malaltaj Beskidoj. Ĝi ekzistas almenaŭ ekde la 14-a jarcento kaj la unua mencio pri ĝi devenas el la 1317-a jaro. Laŭ la unuaj historiaj informoj pri la setlejo devenantaj el pli posta jaro eblas ekscii, ke ĝiaj loĝantoj okupiĝis pri teksado en la memstara filio de la gildo, teksista gildo troviĝanta en Andrychów. En multe pli posta periodo aperas la figuro de Franciszek Czerny-Szwarzenber, kiu en 1747 fondis tie preĝejon, kiu famiĝis pro la miraklofara bildo de Dipatrino de Inwałd kun la Infaneto. La sekva notita historiepizodo ligiĝas kun la 2-a mondmilito. En 1939 en la vilaĝon eniris Wehrmacht-trupoj, unu jaron poste la vilaĝa loĝantato estis ekzilita kaj en la lokon de 50 familioj estis venigitaj germanaj setliĝantoj, kiuj dum la milito 84-procente konsisitigis la loĝantaron de Inwałd. Kaj nun la plej nova historio. Ekde 2007 Inwałd fariĝas ĉiam pli fama pro sia turismaj atrakciaĵoj logantaj turistojn ne sola polajn. Verdire temas tie pri komplekso de kvar variaj, sed apudaj atrakciaj turisme parkoj. La unua el ili estas la establita en 2007. Temas pri Parko de Miniaturoj, en kiu troviĝas multaj modeloj de famaj konstruaĵoj el la tuta mondo, ankaŭ el Pollando. Sen la neceso vojaĝi eketerlanden eblas rigardi la sanktejon ĉe Akropolo, Koloseon, La Kurban Turon de Piso, Bazilikon de s-ta Petro en Vatikano, la novjorkan Statuon de Libereco, Grandan Ĉinan Muron, Eiffel-turon, Triumfan Arkon, la londonan Big Ben, Sfinkson kaj piramidojn, Blankan Domon, la venecian komplekson kun Bazilio, Placo kaj Sonorilturo de s-ta Marko, Parteonon, Kastelon de Malbork. Plimulto el miniaturaj konstruaĵoj estis farita en la skalo 1:25, sed la Bazilio de s-ta Petro en la skalo 1:15 kaj la Venecia Komplekso en la skalo 1:10. La kreiĝinta du jarojn poste Parko de Dinosaŭroj kaj Distro Dinolandia ebligas retropaŝi kaj ekskursi al la mezozoika epoko. La unusola en Eŭropo kolekto de la plej reprezentaj dinosaŭroj devenas el Usono. Se iun timigas tiom fora epoko kaj gigantaj bestoj la atrakcian tempon eblas pasigi en la mezepoka setlejo situanta sur rokplena altaĵo ĉirkaŭta de lignaj palisoj. La ŝtonpavimita vojo kondukas al la korto de la mezepoka fortreso, kie eblas enrigardi la ĉambron de damoj, la tiuepokan arsenalon, la salonon de torturoj, kaj eĉ parkon de Moviĝantaj Drakoj. Deprosime eblas konatiĝi krome kun la talento de la mezepokaj metiistoj – potfaristo uzana por sia laboro argilon, teksantaj virinoj, forĝisto ne sole liveranta hufojn, sed ankau ferajn korojn kaj hokojn, kaj ŝnurfaristo. Tute aparta estas Ĝardeno de Johano Paŭlo la 2-a. Valoras noti, ke ĝi troviĝas ne for de tiaj lokoj kiel Wadowice, Kalwaria Zebrzydowska aŭ Krakovo, la urboj gravaj ĉe la vivitinero de la pola papo. Sur la areo de tri hektaroj eblas rigardi la figuron de Johano Paŭlo la 2-a, Bazilikon de S-ta Petro en Vatikano kaj la Bazilikon de la Plej Sankta Maria-Virgulino en Wadowice. Por krei la bildon necesis uzi preskaŭ 20 mil konforme elektitajn plantojn – arbojn, arbustojn, florojn kaj tunojn da ŝtonoj kaj ŝtongruzo. La 8-kilometra itinero de Johano Paŭlo la 2-a funkcias kiel lia viva muzeo. Aparte impone la tuto prezentiĝas de sur la supro de Panorama Turo, al kiu gvidas 96 ŝtupoj kaj de tie rigardi ĉi tiun spirraban bildon.
El la elsendo 09.07.2021. Legas Barbara – 5′ 48″
Ora Leono por Krzysztof Warlikowski
Krzysztof Warlikowski, pola teatra kaj opera reĝisoro ricevis la Oran Leonon de la Venecia Bienalo en la branĉo teatro pro la tuto de sia kreado. Transprenante la premion la distingito deklaris, ke la Ora Leono ne kronas lian karieron, sed devontigas al plia laboro. La direkcio de Biennale di Venezia en komuniko pri la atribuata premio difinis la polan reĝisoron „la emblema figuro de la postkomunista teatro, kiu lasis sian spuron sur la internacia scenejo kreante neforgeseblajn viziojn. De pli ol dudek jaroj li estas pledano por profunda renoviĝo de la eŭropa teatra lingvaĵo. Referencante al kinemtografio, originale aplikante videoarton kaj prilaborante novajn spektaklajn formojn li klopodas revenigi ligon inter la spektaklo kaj publiko”. La direkcio de la Bienalo memorigis, ke Warlikowski ĉeestas la plej gravajn festivalojn en la mondo – de Eŭropo ĝis ambaŭ Amerikoj – kaj liaj lirikaj operspektakloj estas prezentataj en la plej gravaj operejoj, de Parizo tra Londono ĝis Salzburg. La 59-jaraĝa Warlikowski, laŭreato de multaj premioj kaj distingoj en la mondo ekde 2008 estas la arta direktoro de la varsovia Nova Teatro. De jaroj li ĝuas grandan rekonon en Italio. En 2015 li fariĝis honora civitano de Palermo, Sicilio. Antaŭ ses jaroj li aŭtoris mesaĝon por la Internacia Tago de Teatro viciĝante inter tiaj gigantuloj de la teatro kaj artistoj, kiel John Malkovich, Vaclav Havel, Peter Brook, Eugene Ionesco, Luchino Visconti, Pablo Neruda, Dymitr Szostakowicz i Arthur Miller.
El la elsendo 09.07.2021. Legas Maciek – 1′ 48″
La somera omaĝfestivalo al Kieślowski
Dum la tuta somero, ĝis la 28-a de aŭgusto en la loko Sokołowsko en la suda Pollando okazas la Internacia Omaĝfestivalo dediĉita al Krzystof Kielowski. La festivalaj eventoj okazas ekde la 27-a de junio dum ĉiuj semajnfinoj. La nunjara 10-a eldono de la festivalo komenciĝis la 27-an de junio, en la 80-a naskiĝdatreveno de la renoma pola reĝiosoro. La festivala programo prezentas kontinuecon de iuj temoj kaj ideoj en lia kreado. Nunjare okazas ankaŭ prezento de la ŝatataj filmoj de Kieślowski – „La strada” de Fellini, „Muzikantoj” de Karabasz, „Intima prilumo” de Passer kaj „La hunda vivo” de Chaplin. La 2021-a jaro ligiĝas ne sole kun la rondcifera naskiĝdatreveno de Kieślowski, sed ankaŭ kun la 25-jariĝo de lia morto kaj la 30-jariĝo de la premiita en Cannes lia flmo „La duobla vivo de Weronika”. Aldone do estos prezentitaj du aliaj filmoj referencantaj al ĉi tiu filmo de Kieślowski. Temas pri „Amletero” de Shunji Iwai kaj beletra debuto de Oskar-premiito Paolo Sorrentino „Je unu pli”. La festivalo estas organizata en pitoreske situanta loko en la proksimeco de Wałbrzych. En la loka tuberkuloza sanatorio kuracis sin la patro de la reĝisoro kaj li mem pasigis tie parton de sia infanaĝo. Ĉiujare en Sokołowski estas organizata ” Hommage à Kieślowski “.
El la elsendo 09.07.2021. Legas Maciek – 1′ 39″
Premio Lumo de Memoro al Luis Ferreiro
La premion „Lumo de Memoro”, kiun atribuas la Memorloko Auschwitz al personoj meritiĝintaj por la edukado pri Auschwitz-koncentrejo kaj ekstermo ricevis Luis Ferreiro. La direktoro de la hispana Musealia kunlabore kun la Muzeo Auschwitz prilaboris la plej grandan ĝis nun moviĝantan ekspozicion pri la koncentrejo. Ĝi estis jam prezentita en Madrido, sekve en Novjorko, kaj ekde la 14-a de junio ĝi estas prezentata en Kansas City sub la titolo „Auschwitz. Antaŭ ne tro multa temo. Ne tro for’” . La ekspozicio prezentas kelkcent objektojn el la muzo, i.a. temas pri personaj objektoj apartenintaj al la viktimoj, kiel iliaj valizoj, okulvitroj, ŝuoj. Estas prezentataj betonaj fostoj el la ĉirkaŭkoncentreja palisaro, fragmento de originala barako por la malliberigitoj de Auschwitz III-Monowitz, skribotablo kaj objektoj apartenintaj al la komandanto de la koncentrejo, Rudolf Hoes kaj litografaĵo de Pablo Picasso prezentanta la vizaĝon de koncentreja malliberigito. La ekspozicio en Kansas City daŭronta ĝis la 22-a de januaro 2022 estas unu el la plej grandaj entreprenoj dediĉitaj al la historio de Auschwitz en la lastaj jardekoj. Oni antaŭvidas, ke en ĉiuj tri menciitaj lokoj vizitos ĝin ĉirkaŭ tri milionoj da homoj.
El la elsendo 02.07.2021. Legas Maciek – 1′ 27″
Dokumento pri familo Żabiński en 500 usonaj kinejoj
La 22-an de junio 2021 en 500 usonaj kinejoj la spektantoj povis rigardi la dokumentan filmon de Łukasz Czaja „Of Animals and Men”. Ĝi prezentas la historion de la geedza paro Jan kaj Antoninina Żabiński, kiuj dum la milito kaŝis judojn sur la tereno de la varsovia Zoo-ĝardeno. Kiel skribis lige kun la prezento la portalo Movieguide „Kiam germanoj kreadis koncentrejojn la geedzoj Żabiński utiligis la malplenan Zoo-ĝardenon por kaŝi judojn. Dank’ al sia kuraĝo ili savis pli ol 300 judojn. La disbildigo de la dokumenta filmo okazis kadre de la unutaga evento Fathom Events. La filmo estos ankaŭ estonte prezentata en elektitaj usonaj kinejoj.
El la elsendo 02.07.2021. Legas Maciek – 0′ 50″
Plantoj kaj bestoj, ekspozicio en Wilanów
La Muzeo ĉe la Palaco de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en Varsovio ĝis la mezo de aŭgusto prezentas al la publiko 400 eksponaĵojn, inkluzive de 250 grafikaĵoj bildigantaj ekzotikajn fiŝojn, pli ol 50 originalajn grandformatajn afiŝojn kun la desegnaĵoj de birdoj kaj plantoj, pli ol 40 atlasojn de flaŭro kaj faŭno. Krome en la ekspozicio „Plantoj kaj bestoj. Atlasoj de la naturhistorio en la epoko de Linneus” troviĝas kelkdek porcelanaj elfaraĵoj. La ekspozicio prezentanta objektojn el diversaj polaj sciencaj kaj privataj kolektoj proksimigas la historion de la malkovrado kaj pridokumentado de la natura mondo en la moderna epoko. La organizantoj fieras aparte pri laboraĵoj dokumentantaj la dujarajn esplorojn gviditajn de Maria Sibilla Merian en Surinamo. Temas pri kvar volumoj de ŝia granda verko „Matamorfozoj de la surinamaj insektoj”. Du el ili devenas el la Nacia Biblioteko en Varsovio. La ekspoziciataj porcelanaĵoj kun plantmotivoj inspiritaj de la fama „Flora Danica” kaj kolekto de florvazoj de Johan Joakim Kaendler devenas el la palaca kolekto.
El la elsendo 02.07.2021. Legas Pamela – 1′ 27″