Radiostacio Gliwice estas la plej rekonebla historia objekto de la urbo Gliwice, en la suda Pollando. Konstruita en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento la antena radioturo estas la plej alta ĉi-speca objekto en Eŭropo. Ĝi konserviĝis kun komplekso de tri loĝistikaj konstruaĵoj enhavante parton de originala ekipaĵaro. La 31 – an de aŭgusto 1939 ĝi fariiĝis objekto de Gliwice-provoko, la entreprenita de germanaj sabotaĵo ĉe la limo de Pollando, rekte antaŭ la militeksplodo. Civile vestitaj SS-viroj atakis la radiostacion kaj murdis arestitan unu tagon pli frue germanan civitanon, silezian insurgenton deklarintan sin por poleco de la regiono. La provoko laŭ germanoj estis kredigonta al la internacia publiko respondecon de Pollando pro la militeksplodo. Aktuale en la historia objekto funkcias eta flilio de Gliwice-muzeo. Baldaŭ ĝi fariĝos unu el la plej gravaj muzeaj-edukaj centroj laŭteme ligitaj kun la 2-a mondmilito. La preparoj al modernigaj laboroj en tri historiaj konstruaĵoj kaj plej proksima ĉirkaŭaĵo jam komenciĝis. La vizitscenaro de la modernigota objekto havos tri veftojn. La unua, teknika estos ligita kun ĝia origina funkcio kiel radiostacio. La historia vefto koncentriĝos pri Gliwice-provoko kaj la eksplodo de la 2-a mondmilito. La tria, beletra vefto prokismigos la dramecan trapason de la provoko organizita de la specialaj servoj de la Tria Regno. Gliwice-radiostacio situante ĉe la Itinero de historiaj objektoj de la silezia vojevodio estas parto de la Eŭropa Itinero de la Industria Heredaĵo. Gliwice-radiostacio troviĝas krome en la Pola Listo de Historimonumentoj.

El la elsendo 25.02.2022. Legas Maciek – 2′ 02″