La historio de la kultivado de vito kaj vinproduktado en la antika Nubio, aktuale Sudano radikas en la 2-a jarcento antaŭ nia erao. Al ĝi estas dediĉita portempa ekspozicio en la Grenstaplejo „Blua Ŝafido” de Gdansko. Ĝis la 12-a de junio eblas konatiĝi tie kun la funkciado de nubiaj vinberpremejoj, produktado de vinamforoj kaj la vasteco de la vinkomerco inter la 2-a jarcento antaŭ nia erao ĝis la mezepoko. Inter la 4-a jarcento antaŭ nia era kaj la 6-a jarcento de nia erao sur ĉi tiu tereno troviĝis vasta Meroe-ŝtato, en kies komerca kaj kultura interŝanĝo gravan lokon okupis vino. La velko de la vinprodukta kaj vinkonsuma tradicio ligiĝas kun islamo, kiu sur la tereno de Nubio komencis disvastiĝi ekde la 15-a jarcento. Pri la vinprodukta kaj vinkultura tradicio en Nubio kaj evoluinta vinimporto el la regiono de Meditereaneo atestas arkeologiaj objektoj kiel i.a. restaĵoj de vinberpremejoj, restaĵoj de iamaj vindrinkejoj kaj staplejoj, amforoj, kruĉoj, kalikoj kaj pokaloj. Iuj el ili kiel elemento de tiu historio estas rigardeblaj en la ekspozicio „Vino en la historia Sudano”.

El la elsendo 18.02.2022. Legas Barbara – 1′ 39″