Marta Gardolińska fariĝos la unua gastdirektisto de la Barcelona Simfonia Orkestro kaj Nacia Orkestro de Kataluiono. Tiun funkcion ekde la sezono 2022/2023 ŝi plenumos dum du jaroj. En Barcelono Marta Gardolińska debutis pasintjare direktante kantojn el la ciklo “Des Knaben Wunderhorn” de Gustav Mahler kaj “Malgrandan Suiton” de Witold Lutosławski. Sekve oni proponis al la pola direktistino daŭrigi kunlaboron. Kvankam la repertuaro de la venonta sezono ne estis publikigita Gardolińska informis, ke troviĝos en ĝi kaj la 20-jarcenta muziko ĝenerale kaj pola muziko. En la repertuaro troviĝos krome forgesita komponaĵo de kataluna komponisto. Barcelona Simfonia Orkestro kreiĝis en 1944. En ĝia repertuaro troviĝas gandaj simfoniaj verkoj kaj muziko de katalunaj komponistoj. Marta Gardolińska estas la muzika direktoro de Opéra National de Lorraine en Francio, la unua virino kaj polino estanta muzika direktoro de la franca operejo. Ŝi kunlaboris kun Bournemouth Symphony Orchestra kiel Juna Direktisto en Asocio. En Usono ŝi debtis kun Filharmonia Orkestro de Los Angeles kaj apud Gustavo Dudamela ŝi prezentiĝis kiel dua direktisto en la plenumo kaj surbendigo de la 4-a Simfonio de Charles Ives por Deutsche Grammophon. En la nuna sezono ŝi prezentiĝis kun Skota Ĉambra Orkestro dum festivalo en Edinburgo, kun Pariza Ĉambra Orkestro kaj la Nacia Filharmonio en Varsovio.

El la elsendo 18.02.2022. Legas Barbara – 2′ 03″