Pola Instituto de la Filmarto solidare kun Ukraina Filmakademio aliĝis al la kunbojkoto de la rusa kinematografio. Ĝi instigas ĉiajn filminstituciojn en Pollando, Eŭropo kaj la mondo aliĝi al la kampanjo. En la deklaro la Pola Instituto de la Filmarto substrekis, ke „ne eblas allasi al la situacio, en kiu la agresanto atakanta demokratan ŝtaton, havas rajton sen ajnaj konsekvencoj anonci siajn filmojn por internaciaj festivaloj kaj partopreni kulturajn eventojn”. Ukraina Filmakademio adresis sian alvokon i.a. al la Eŭropa Konsilio, al FIAPF, CEPI kaj CFP-E. La alvoko entenas krome peton pri malebligo, ke en festivalaj programoj estu prezentitaj filmoj produktitaj de Rusa Federacio kaj en kunprodukto kun ĝi.

El la elsendo 04.03.2022. Legas Maciek – 0′ 57″