La Nacia Programo pri Evoluo de Legemo 2.0 por la jaroj 2021-2025 celas plibonigi la staton de legemo en Pollando pere de firmigo de la publikaj, lernejaj kaj pedagogiaj bibliotekoj kiel lokaj centroj de la socia vivo kaj kontaktocentroj, alircentroj al kulturo kaj konoj. Ĝia buĝeto egalas al preskaŭ 1,1 miliardoj da zlotoj, inkluzive de 635 milionoj devenantaj el la ŝtata buĝeto. Inter la prioritatoj de la programo troviĝas plibongo de librooferto de publikaj bibliotekoj; investaĵoj en la infrastrukturon de publikaj bibliotekoj; aĉeto de eldonnovaĵoj por la invanvartejoj, lernejoj kaj pedagogiaj bibliotekoj; subvenciado de bibliotekoj kaj popularigado de legemo. Laŭ profesoro Rafał Wiśniewski el la Nacia Kulturcentro, kiu respondecas pro la programo aktuale ni legas paradokse pli multe, sed temas pri tekstoj mallongaj – ĝis 160-signaj kiel elektroniaj mesaĝoj, tviteraj informoj. Problemon al legantoj kreas kompaktaj tekstoj pli ol 4-paĝaj.

El la elsendo 25.02.2022. Legas Barbara – 1′ 31″