Lastlunde pere de unu el la sociaj komunikiloj en simbola maniero la kulturministroj de Pollando, Litovio kaj Ukrainio – Piotr Gliński, Simonas Kairys kaj Ołeksandr Tkaczenko subskribis deklaracion pri kunlaboro koncerne kulturon kaj historian heredaĵon. En la deklaracio ili rilatigis sin al situacio en Ukrainio agnoskante la Rusan Federacion kiel agresinton rilate Ukrainion kaj decide kondamnis ĝiajn agadojn, inkluzive de tiuj, kiuj endanĝerigas la kulturan heredaĵon kaj kulturan proprecon de Ukrainio. Ili devontiĝis entrepreni ĉiajn eblajn klopodojn por ekskludi Rusujon el internaciaj organizaĵoj, komitatoj kaj programoj. Grava elemento de la kieva-vilna-varsovia deklaracio estas skizitaj agadoj kaj kunlaboro por paca tempo.

El la elsendo 04.03.2022. Legas Maciek – 0′ 54″