Mane skribitaj Koranoj kaj muzulmanaj preĝolibroj, kaj ankaŭ fotografaĵoj el la Centro de Edukado kaj Muzulmana Kulturo de Polaj Tataroj en Kruszyniany estis bitigitaj kaj disponigitaj rete. La centro kreiĝis en 2015 kaj estas parto de muzeo kolektanta memoraĵojn pri la historio, tradicio kaj kulturo de tataroj sur la polaj teritorioj. Ekde la komenco ĝia celo estis kolektadi dokumentojn ligitajn kun la tatara socio. Oni sukcesis kolekti plurajn materialojn el la tuta Pollando. Ekde la komenco la ideo estis pro la tatara kaj samtempe pola historio disponigi ilin publike. Dank’ al la komuna projekto de la Fondaĵo Tatara Kultura Societo kaj la Fondaĵo M.I.A.S.T.O. Białystok, estis bitigitaj jam pli ol 4 mil objektoj konsulteblaj ĉe la retejo de la Centro. Kiel la unuaj estis bitigitaj objektoj el la vitroŝrankoj de la centro laŭ la kategorioj – religio, kulturo kaj sociaj objektoj, la vivo de loĝantoj. Inter ili estas manskribitaj Koranoj el la 19-a jarcento kaj muzulmanaj preĝolibroj, ĉar manskribitaj dokumentoj estas grava kaj tre valora elemento de la tatara historio. Estis bitigitaj ankaŭ libregoj kun informoj pri solenaj atribuoj de personaj nomoj, pri nuptoj kaj sepultoj. Krome bitigitaj estis diversperiodaj kronikoj priskribantaj la vivon de tataroj en Kruszyniany kaj la regiono, komunikoj pri la tatara socio kaj ankau fotoj el la fino de la 19-a jarcento. La bitiga laboro estos daŭrigita en 2022.

El la elsendo 18.02.2022. Legas Barbara – 2′ 01″