La Mazovia Bita Biblioteko, MBB disponigis rete la unikan ekzempleron de la atlaso „Speculum orbis terrae” aŭtorita de Gerard de Jode el la kolekto de la Nacia Muzeo en Varsovio. En la publikaj kolektoj en la mondo troviĝas ĉirkaŭ 50 ekzempleoj de ĉi tiu artverko eldonita en Antverpeno en 1593. En Pollando la dua ekzemplero de la atlaso troviĝas en la Muzeo de Włocławek. La atlaso „Speculum orbis terrae” distingiĝanta per fajna eldona kaj grafika vesto referencanta al la plej bonaj renesancaj imitmodeloj fariĝis la posedaĵo de la biblioteko post la 2-a mondmilito. Kaj kompare al tiu ĉi en Włocławk troviĝas en pli bona stato, kun 80 el inter 86 mapoj kaj 16 tekstopaĝoj. Ĝi prezentas ankaŭ mapojn de Pollando i.a. unu kun portreto de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa. La konservistaj laboroj pri la unika atlaso komenciĝis en 2019. La ĉefa celo de la bitigo estis certigi al ĉiuj virtualan, senpagan foliumadon de la verko de la 17-jarcenta kartografio. La alia pola ekzemplero de la atlaso bitigita en 2009 estas konsultebla nur surloke, en la muzeo de Włocławek. La skanaĵoj de „Speculum orbis terrae” ne ofte aperas rete. Ili estis disponigitaj en la Mazovita Bita Biblioteko kaj dank’ al ĝi troviĝas en Federacio de Bitaj Bibliotekoj, Europeana, Karlsruher VirtuellerKatalog kaj multaj aliaj.

El la elsendo 15.01.2021. Legas Maciek – 1′ 43″