En 2022 oni solenos la 800-jariĝon de la cisterciana ĉeesto en la apudkrakova vilaĝo Mogiła, nun kvartalo de la urbo. Kadre de la preparoj al la jubileo dum sep jaroj kreiĝis Muzeo pri la Historio kaj Spirita Heredaĵo de Cistercianoj. Eblas rigardi en ĝi la plej valorajn artverkojn el la kolekto de la abatejo kaj la plej malnovajn libregojn el la klostra biblioteko. Inter apartaj vidindaĵoj troviĝas bonege konserviĝintaj fragmentoj de romanikaj muroj el la 13-a jarcento, restaĵoj de >hypocaustum<, la mezepoka hejtsistemo retrovita en la subterejoj kaj mezepoka sekurŝranko, alivorte fortigita per fero ligna kestego fermata per kelkaj seruroj. Ĉe la muzea itinero troviĝas kanalo, laŭ kiu ankoraŭ en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento fluis rivereto movanta la aranĝaĵojn de la klostra muelejo kaj forĝejo. Cistercianoj venis al Mogiła en la 13-a jarcento. Ilian abatejon en 1222 fondis episkopo Iwo Odrowąż. La unuopaj muzeaj salonoj prezentas i.a. la ĉiutagan vivon de la monakoj, arkitekturajn detaloj el la preĝejo, liturgiajn instrumentojn kaj vestojn. Por la vizitantoj estis pretigitaj multmediaj prezentoj, filmo pri cistercianoj kaj Mogiła-abatejo. Gastoj ĝuante favorajn veterkondiĉojn povas ripozi en rekonstruita abata ĝardeno.

El la elsendo 12.11.2021. Legas Maciek – 1′ 36″