En la unuaj tagoj de oktobro en la londona William Morris Gallery estis inaŭgurita ekspozicio „Juna Pollando: La Rekonstrumovado de Artoj kaj Metioj (1890-1918)”. Ĝi kreiĝis kiel komuna projekto de la londona artgalerio, la Nacia Muzeo en Krakovo kaj la londona Instituto de la Pola Kulturo. La ekspozicio prezentas pli ol 150 verkojn el la periodo de Juna Pollando el la kolektoj de la plej gradaj polaj muzeoj kaj el kolektoj privataj. La ĉefa celo estas prezenti tion, kiamaniere la arta agado de kreintoj el la periodo Juna Pollando konformas al la internacia movado Arts & Crafts. Tiucele la organizantoj ne koncentriĝis sole pri pentroverkoj, sed donis la atenton ankaŭ al la artmetio kaj aplikata arto. Apud tolaĵoj de renomaj artistoj, kiel Stanisław Wyspiański, Józef Mehoffer, Zofia Stryjeńska la spektanto konatiĝas kun la tiuepokaj puntaĵoj, mebloj, vitraloj, arkitekturaj projektoj, lignogravurado, ceramiko. Laŭ la kreantoj de la londona artgalerio malgraŭ malsama historio kaj geopolitika situacio en Pollando kaj Britio lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj la mondkoncepto de artistoj el malsamaj kulture partoj de Eŭropo havas multajn konektajn trajtojn. Tio rilatas same al la formo kiel ankaŭ artfilozofio. Tiukuntekste William Morris kaj Stanisław Wyspiański estas prezentitaj kiel avangardaj figuroj en la arto de ĉi tiu periodo. Ambaŭ estis ĉiuflankaj, ambaŭ ĉerpis el vasta gamo de artaj esprimmanieroj. La ekspozicio daŭros ĝis la 30-a de januaro 2022 kaj estas agnoskita kiel elemento de pli vasta projekto prezentanta la polan arton en Britio kiel nedisigeblan elementon de la arthistorio kaj eŭropa kulturo.

El la elsendo 26.11.2021. Legas Gabi – 1′ 56″