Kulturkroniko
La pola Sejmo omaĝas la memoron de Wincenty Kadłubek
Lige kun la pasinta la 8-an de marto 800-a mortodatreveno de Wincenty Kadłubek la pola Sejmo per aparta rezolucio omaĝis lian memoron. Wincenty Kadłubek estas taksata kiel unu el la plej gravaj figuroj en la historio de la pola literaturo kaj historiografio, difinata kiel patro de la pola kulturo. Oni memorigis, ke la naskiĝinta en la 12-a jarcento aŭtoro de la „Pola Kroniko” devenis el kavalira familio akirinta ĉiuflankan edukon en Krakovo kaj en la universitatoj de Parizo kaj Bolonjo. Post la studoj sian karieron li ligis kun la kortego de princo Kazimiro la Justa. Laŭ ties komisio li ekverkis la historion de Pollando ekde la legendeca tempo ĝis 1202. Tiu ĉi verko fariĝis la baza fonto de konoj pri la pola historio ankaŭ por postaj kronikistoj, kiel i.a. Janek el Czarnków, Jan Długosz aŭ Marcin Kromer. Ekde 1208 dum 10 jaroj Wincenty Kadłubek estis episkopo de Krakovo kaj en tiu rolo li partoprenis la 4-an Lateranan Koncilion. En 1218 Wincenty Kadłubek rezignis pri la episkoka posteno kaj kiel monako li ekloĝis en cisterciana abatejo en Jędrzejów, daŭrigante laboron pri sia verko.
El la elsendo 15.03.2023. Legas Maciek – 1′ 35″
Kopernik-eventoj en Toruń
Antaŭtage de la 550-a naskiĝdatreveno de Mikołaj Kopernik en la Malnova Urbodomo en Toruń, la norda Pollando estis malfermita ekspozicio „El ĉiuj libregoj plej leginda…. Pri la rivoluado de la ĉielaj sferoj”. Ĝi enhvas sep eldonojn de Kopernik-verko el la 16-a kaj la 17-a jarcentoj. Ĝis la 21-a de februaro ĝi estis disponigita al la gastoj de la Monda Kopernik-kongreso, poste ĝis la 8-a de majo povas rigardi ĝin ĉiuj vizitantoj.
En la ekspozicion enkondukas afiŝoj pri konserviĝintaj 14 ekzempleroj de la unua eldono de „De revolutionibus orbium celestium” en la polaj bibliotekoj de Krakovo, Vroclavo, Poznano, Toruno, Varsovio, Kórnik kaj Płock. En la dua parto de la ekspozicio en la Reĝa Salonego de la Malnovurba Urbodomo troviĝas tri unuaj eldonoj de la fama Koperniktraktato el Nurimbrgo 1543 (du ekzempleroj), tri ekzempleroj de la 2-a eldono en Bazileo 1566 kaj du ekzepleroj el la 3-a eldono en Amsterdamo 1617. La tria parto de la ekspozicio estas dediĉita al la evoluo de la scienco sekve de Kopernik-malkovroj. La kvara ekspoziciparto klopodas bilidigi kiel la verko de Kopernik estas perceptata en la nuntempa mondo. La ekspozicio prezentas krome preskaŭ 100 grafikaĵojn kun portretoj de fama astronomo el la periodo inter la 16a kaj la 20a jarcentoj.
La kongreson de la Toruna Universitato kunorganizis la universitatoj en Krakovo kaj Olsztyn kaj Historiinstituto de la Pola Sciencakademio. Ĝiaj eventoj daŭros ĝis septembro 2023. Paralelis Monda Kopernik-kongreso organizita de la antaŭnelonge establita Kopernik-akademio.
El la elsendo 05.03.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 02′ 11″
La pentroarto de la Nordo 1880-1910
Ĝis la 5-a de marto eblis rigardi en Varsovio la ekspozicion dediĉitan al la pentroarto de la Nordo. La ekspozicio prilaborita de la Nacia Muzeo en Varsovio kune kun la Artmuzeo en Gotenburgo estas la unua tiom ampleksa prezento de la nordia arto el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcento en nia parto de Eŭropo. La ekspozicio enhavas pli ol 100 verkojn de pentristoj de ĉi tiu periodo el Danlando, Finnlando, Islando, Norvegio kaj Svedio. Temas pri pentraĵoj i.a. de Edvard Munch, Vilhelm Hammershoi kaj Carl Larsson, kiuj proksimigas al la publiko historion kaj kulturon de ĉi tiu landoj. La ekspozicio enhavas ankaŭ pentraĵojn de polaj pentristoj kiel Olga Boznańska, Józef Chełmoński, Józef Mehoffer dank’ al kio la publiko povas malkovri iujn similecojn inter la pola kaj la nordia pentroarto. La ekspozicio okazis sub la honora patroneco de la dana, finna, norvega kaj sveda ambasadoj kaj de Islanda Honora Konsulejo en Varsovio.
El la elsendo 05.03.2023. Legas Maciek – 1′ 11″
Muzeo de Krakovo kaj la Pola Poŝto realigis novan projekton
La Pola Poŝto kunlabore kun la Muzeo de Krakovo encirkuligis porokazajn poŝtmarkojn bildigantajn kristnaskajn kripetojn, laŭreatojn en la Konkurso por Krakovaj Kripetoj en 2021. Pere de ĉi tiu poŝtmarka serio la pola poŝto laŭvican fojon referencas al la riĉo de la pola kultura heredaĵo. La poŝtmarkoj estis eldonitaj en tri versioj prezenante kripetojn de Józef Madej, Kazimierz Stopiński oraz Zbigniew Gillert. En iliaj plurnivelaj konstruaĵoj estas rekoneblaj miniaturaj elementoj de la historia arkitekturo de Krakovo en la kristnaska scenaro. Ĉiu el la poŝtmarkoj estis emisiita en la kvanto de 120 mil ekzempleroj. La Konkurso por la krakovaj kristnaskaj kripetoj estas organizata ekde 1937. Siajn kripetojn la metiartistojn tradicie dislokas ĉe la piedoj de Adam Mickiewicz-monumento ĉiun unuan ĵaŭdon de decembro. La krakova kristnaska kripetfara metio troviĝas en la Listo de la Nemateria Kultura Unesko-heredaĵo.
El la elsendo 05.03.2023. Legas Pamela – 1′ 15″
Porokaza ekspozicio en la Vroclava Universitato
La solenadojn de la 550-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik en Vroclavo – la sudokcidenta Pollando – inaŭguris porokaza ekspozicio en la tiea universitata biblioteko. Oni prezentas en ĝi la unuan eldonon de Kopernik-verko „De revolutionibus orbium coelestium” kaj ankaŭ verkojn de Ptolomeo, Galileo, Johannes Kepler kaj Jan Heweliusz. En Vroclavo troviĝas tri originalaj ekzempleroj de la unua eldono de la epokfara verko de Nikolao Kopernk, du el la kolektoj de la biblioteko mem kaj unu el Nacia Insituto Ossolinum. La eksponaĵoj koncernas la periodon ekde la geocentra vizio de la mondo, reganta ankoraŭ en la 15-a jarcento, do en la periodo antaŭ la malkovro de Kopernik ĝis la tempo de Galileo. La ekspozicio celas unuavice lernantojn de la regiono, kiuj jam anoncis siajn vizitojn. Kadre de la tutjaraj eventoj ligitaj kun la naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik okazos pliaj prelegoj kaj ekspozicioj, ankaŭ publika legado de Kopernik-verko.
El la elsendo 20.02.2023. Legas Maciek – 01′ 14″
Muzeo de Memoro pri Siberio identigas malnovajn fotojn
Muzeo de Memoro pri Siberiekziloj funkciigis retan portalon, en kiu krom publicaj kaj popularsciencaj artikoloj troviĝas aparta sekcio „Fotomisteroj”. La bjalistoka centro tiel kompletigas kaj identigas informojn pri la fotitaj personoj. La esploristoj de ĉi tiu fako ne multon scias mem pri iliaj fotoherooj, kelfoje estas konata sole nomo el unu el la fotitaj personoj, kelkfoje dato kaj loko kie la foto estis farita. Tre rapide dank’ al la helpo de la retejvizitantoj, familianoj de deportitoj oni identigis iujn nomojn, kio ebligis konatiĝi kun la vivhistorioj de iuj el ili kaj akiri pliajn dokumentojn al ili rilatajn. Tia deĉifrado de fotoj estas grava por historiistoj, kiuj povas konatiĝi kun la sortoj de la deportadoj, pliaj eventoj kaj sortoj de la deportitoj. Ofte al la muzeo venas demandoj de nepoj kaj pranepoj de la ekzilitoj pri sortoj de konkretaj personoj deportitaj al Siberio. La portalo >swiatsybiru< estas komuna iniciato de la Muzeo de Memoro pri Sibirekzliloj kaj Centro de Dialogo Juliusz Mieroszewski. Ĉiun sepan-dekan tagon aperas tie novaj fotoj, pri kies identigo historiistoj petas retumantojn. La jam identigitaj fotoj ne estas forigataj, ĉar esploristoj esperas, ke daŭre povas ankoraŭ veni kompletigaj informoj de la portalvizitantoj. La bjalistoka Muzeo de Memoro pri Siberiekziloj inaŭgurita la 17-an de septembro 2021 estas tutlanda instituto okupiĝanta i.a. pri la deportado de poloj orienten.
El la elsendo 20.02.2023. Legas Maciek – 01′ 51″
Plej lastaj kolektistaj moneroj el Gdansko
En 2010 kreiĝis la firmao Gdanska Monemisiejo. La kunlaboranta kun la Nacia Pola Banko kaj Pola Monemisiejo ĝi tenas kunlaboran kontakton ankaŭ kun Perth Mint, Royal Australian Mint, Royal Canadian Mint. Ĝia misio estas disvastigado de kolektista pasio, kiu ligiĝas kun la investado en arton ensoĉitan per noblaj metaloj. En la 2022 la Gdanska Monemisiejo eldonis la kolektistan serion, kiu referencas al la vivo kaj kreado de Stanisław Lem. La serio estas vendebla en kvar variantoj. La monero „Solaris” 2 oz kun la valoro de 10 eŭroj estis produktita en la eldonkvanto de du mil ekzempleroj. Sur ĝia reverso estas prezentita la finsceno el la plej fama romano de Stanisław Lem, la averso prezentas adaptaĵon de grafiko de Daniel Mróż. La dua duunca varianto „Lem” ankaŭ en la eldonkvanto de du mil ekzempleroj prezentas profilon de la verkisto laŭ foto el la 60-aj jaroj. Sur la averso troviĝas fragmento de figuro por la romano „Cyberiada” laŭ la desegnaĵo de Daniel Mróz. Plian varianton konsisitigas arĝenta monero ducentgrama kun la nomo „Daniel Mróz kaj Stanisław Lem” aperinta en 100 ekzempleroj. Sur la averso troviĝas fragmento de figuro el la desegnaĵo por „Cybieriada”, kaj sur la reverso troviĝas vizaĝoj de Mróz kaj Lem. Unuaplane sub abstraktaj geometriaj strukturoj estas prezentitaj la laborinstrumentoj de ilustristo kaj plej popularaj volumoj de Lem-verkoj. Simile 100-ekzemplera estas la lasta 200-grama monero de la serio. Ĝi prezentas la figuron de Kelvin el la romano „Solaris” sur la surfaco de la planedo, kiam li renkontas produktojn de la vivanta oceano. Ĉiuj moneroj estas finpretigitaj per kolora surpreso UV kaj pakumitaj en elegantajn lignajn kestojn kun garantifolio pri ilia aŭtenteco.
El la elsendo 20.02.2023. Legas Maciek – 02′ 15″
Naŭ novaj objektoj sur la listo de la Polaj Historimonumentoj
Kvankam Pollando ne abundas je historiaj objektoj sur la listo de la Polaj Historimonumentoj aperis pliaj objektoj. Temas pri Klostro de s-ta Onufrio en la loko Jabłeczna, la arkitektura kaj urboplana komplekso de la kvartalo Nowa Huta en Krakovo, la paroĥa preĝejo de s-ta Jakobo Apostolo en la loko Małujowice, la Kolegiata Komplekso de s-ta Marteno-episkopo en Opatów, la Bernardena Klostra Komplekso en Radom, La Santejo de Dipatrino – Patrino de la Paco en Stoczek Klasztorny, la Vira Klostro de la Anĝelanonco al la Plej Santka Maria Virgulino en Supraśl, la arkikolegiata komplekso de la Plej Santa Maria Viruglio kaj s-ta Alekso en Tum kaj la iama sidejo de la Ministerio por la Religiaj Konfesioj kaj Publika Klerigo en Varsovio. Ekde 2016 la listo riĉiĝis je 153 objektoj. La titolo Historimonumento estas unu el la kvin formoj protekti historiajn objektojn en Pollando agnoske pro ilia signifo por la nacia kulturo.
El la elsendo 10.02.2023. Legas Maciek – 01′ 14″
Londonaj Literaturaj Premioj
Verkistino Wioletta Grzegorzewska kaj historiisto prof. Neal Pease fariĝis laŭretoj de la Literaturaj Premioj atribuitaj de la Asocio de Polaj Verkistoj en Elmigrejo, kiu havas sian sidejon en Londono. La premio, kies patrono estas Włada Majewska estis atribuita al Wioletta Grzegorzewska pro la romano „La lupa rivero”. Ŝi estas poetino, romanverkistino kaj tradukistino loĝanta ekde 2006 en Britio. Sur la anglalingva eldonmerkato ŝi estas konata kiel Wioletta Greg. La premiita pollingva romano priskribas sortojn de senhejma pola elmigrintino el la insulo Wight sur la Maniko dum la unua tago de la proklamita en Britio pandemio. La literaturan premion pro la popularigado de la pola kulturo en la mondo ricevis Neal Pease, historiisto, profesoro de la Universitato Wisconsin en Milwaukee. Li gvidas lekciojn dediĉtajn al la historio de Pollando kaj la Centra Eŭropo, al la historio de kristanismo kun aparta konsidero de katolikismo. Li aŭtoras aprecatajn librojn, eseojn kaj sciencajn disertaciojn ligitajn kun ĉi tiu temaro. La solena enmanigo de la pemioj okazos printempe de la 2023-a jaro en Londono.
El la elsendo 10.02.2023. Legas Maciek – 01′ 25″
Tolaĵoj de Jacob Mertens en Wawel-kastelo
La loĝantoj kaj vizitantoj de Krakovo ĝis la mezo de aprilo povas konatiĝi kun nova portempa ekspozicio en Wawel-kastelo en Krakovo. La ekspozcio titolita „Jacob Mertens kaj la krakova pentroarto ĉirkaŭ 1600” prezentas pli ol 30 pentraĵojn, desegnaĵojn kaj skulptaĵojn de la antverpena pentristo setliĝinta en Krakovo. Temas pri verkoj apartaj, kvankam malmulte konataj kaj plej ofte ne prezentataj en muzeoj. Ili samtempe reliefigas la traiĝadon de nederlandaj influoj al 17-jarcenta Pollando. Al la eksponaĵoj apartenas ne prezentataj ĝis nun tiaj tolaĵoj kiel „La lasta manĝo” el la krakova preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, „Dipatrino kun la Infaneto kaj la sanktaj Johano Baptisto kaj Johano Evangelisto” el Wawel-katedralo, „Vizio de S-ta Jadwiga antaŭ la krucifikso” el la krakova preĝejo de S-ta Kruco. En la ekspozicio estas prezentataj du grandaj poliptikaj tabuloj en nederlanda stilo el la Maria-preĝejo en Krakovo kaj el la dominakana preĝejo de s-ta Jakobo el Sandomierz. Jacob Mertens estis filo de Peeter Mertens kaj Cathlijne van Schoor kaj la metion lernis ĉe Huybrecht Bruggeman. Ne estas konata dato kiam li forlasis Antverpenon. Lian konstantan setliĝon en Krakovo konfirmas i.a. la dato kiam li membriĝis en pentrista gildo, kio okazis la 23-an de oktobro 1589. En Krakovo li ankaŭ mortis en 1609.
El la elsendo 30.01.2023. Legas Gabi – 01′ 58″