En 2023 la ekspoziciojn de la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo vizitis rekorda nombro da personoj, entute 2,5 milionoj. Por ili estis organizitaj 16 ekspozicioj, el kiuj 10 en Wawel-kastelo mem. La krakovajn ekspoziciojn rigardis 2,3 milionoj da personoj, la ceteraj vizitis 6 pliajn ekspoziciojn en la muzeaj filioj en la lokoj Pieskowa Skała kaj Stryszów. Krom la ekspozicioj la Kastelo estis pasintjare la loko de koncertoj kaj muzeaj lecjonoj. Ĝi eldonis 27 librojn kaj katalogojn. Ĝi akiris 17 premiojn, inluzive de du „Sybilla”, per kiu estas premiataj muzeaj eventoj de la jaro. La laborantoj de la Kastelo dum unu mil horoj ricevis helpon de volontuloj. Pasintjare la Nacia Muzeo de Krakovo pretigis la plej grandan en sia historio ekspozicion dediĉitan al la „Bildo de la Ora Jarcento”, pri la lastaj regantoj el la Jagelona dinastio. Ĝi prezentis pli ol 400 objektojn el la tuta mondo kaj 30 deprenitajn de la plafono la tiel nomatajn Wawel-kapojn. La Wawel-kolekto riĉiĝis per renomaj verkoj de Ticiano, Bellini kaj Jan Brueghel la Juna, kaj ankaŭ per porcelanaĵoj el Maissen-manufakturo, inkluzive de naturdimensia porcelana vulpo, unu el la kvin konserviĝintaj en la mondo. Por la nuna jaro estas pretigataj 16 ekspozicioj kaj la krakova Reĝa Kastelo kalkulas je laŭvica vizitrekordo. La plej grava ekspozicia evento estas la funkcianta ekde la 4-a de januaro „Wawel Subtera. Lapidarium, t.e. ŝtonantikvaĵoj.” Ĉi tiu konstanta vizititinero rakontas pri la kreiĝo de la reĝa rezidejo kaj historio de ĝia konservado.

El la elsendo 15.01.2024. Legas Maciek – 02′ 16″