La loko Łańcut en la sudorienta Pollando unuavice vekas asociaciojn kun la 17-jarcenta magnata rezidejo de Lubomirski- kaj Potocki-familioj. Pli frue, inter la 14-a ĝis la unua de la duono de la 17-a jarcentoj ĝi estis rezidejo de Pilecki- kaj Stadnicki familioj. Ekde la pasinta jaro la Muzeo-Kastelo en Łańcut realigas la dujaran projekton „La historio de la Malnova Kastelo – forgesita heredaĵo”. Ĵus oni sumigis la unuan etapon de ĉi tiu projekto, dum kiu dank’ al la foslaboroj estis rekonstruita arkeologia materialo, i.a. restaĵoj de la defendomuroj. Oni esploris la grundsurtavoliĝojn post la unua rezidejo. Dum ĉiuj ĉi laboroj oni katalogis ĉirkaŭ 20 mil malpli grandajn historiajn objektojn, kiel ujoj, fornokaheloj, moneroj, pavimfragmentoj. La kastelo en Łańcut famas pro altklasaj loĝejaj internoj kaj eksterordinara kolekto de ĉevalveturiloj. La tuta komplekso estas ĉirkaŭita de malnova, pitoreska anglastila parko, en kiu troviĝas pavilonoj kaj mastrumkonstruaĵoj iam strikte ligitaj kun la ĉiutaga vivo de Łańcut-rezidejo.

El la elsendo 15.01.2024. Legas Milada – 01′ 43″