Preskaŭ 30 specialistoj kunpartoprenis la tradukon de Supraśl-kodekso en la polan lingvon, valorega dokumento de la slava literaturo, kiu troviĝas en la Monda Memorlisto de Unesko. Ĝi estas la plej ampleksa konserviĝinta dokumento en la cirila alfabeto el la 10-a jarcento, el la t.n. literatura skolo de la bulgara Granda Preslav, kiu en 1823 estis malkovrita en la baziliana klostro de Supraśl. Kalkulata al la plej malnovaj kaj plej valoraj dokumentoj ĝi estas nepritakseble valora fonto por la esploroj pri la malnovkirka-slava lingvo. Ĝi enhavas 27 sanktulbiografiojn kaj 22 instruojn de la patroj de la Eklezio por la monato marto kaj krome unu preĝon. La kodekso havas 285 paĝojn el inter kiuj 151 troviĝas en la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio, 118 en la universitata biblioteko en Ljubljano, Slovenio kaj 16 en la Rusa Nacia Biblioteko en Sankt Peterburgo. La tradukon de la kodekso en la polan lingvon – entute la unua en la mondo oficiala traduko en la modernan lingvon – entreprenis la fondaĵo Oikonomos kunlabore kun la Podlaĥia Libraro. Aparta malfacilo ligiĝis kun la traduko de kelkcent unikaj vortoj aperantaj en la kodekso. La defio estis konkludi, pri kiu vorto temas kaj en kiu senco ĝin uzi, kion ĝi signifas kaj kiel uzi ĝin en la pola lingvo. La celo de la tuta entrepreno ligita kun – la miljariĝo de la kodekso, la 500-a datreveno de ĝia veno al Supraśl kaj la 200-a datreveno de ĝia malkovro en la baziliana klostro – estas popularigi la kodekson kaj encirkuligi ĝin en la polajn sciencajn rondojn.

El la elsendo 15.12.2023. Legas Maciek – 02′ 03″