Kulturkroniko
Sybilla 2022 por la Muzeo de Arkitekturo en Vroclavo
La vroclava Muzeo de Arkitekturo ricevis pro sia edukprojekto „Laboratorio de arkitekturo” Grand Prix de la 43-a konkurso por la muzea evento de la jaro, Sybilla 2022. Tio estas la plej prestiĝa premio en la pola muzeista medio. Por la konkurso oni anoncis 140 muzeajn projektojn. Entute estis premiitaj muzeaj centroj el la tuta lando en ses kategorioj: Konservado kaj protekto de la kulturheredaĵo, Edukado, Scienc-esploraj projektoj, Novaj kaj modernigitaj konstantaj ekspozicioj, Portempaj ekspozicioj, Investaĵoj. Nunjare la unuan fojon la statueto de Sybilla estis atribuita en la reta voĉdonado, kiun partoprenis la muzea publiko.
Dum la solenaĵo oni akcentis, ke la polaj muzeoj kun sukceso revenis al la vizitfrekventeco de antaŭ la pandemio. Aktuale post kinejoj ili estas la plej popularaj kulturinstitucioj en la lando.
Sybilla estas la ĉiujara tutlanda konkurso elektanta kaj populariganta la plej bonajn agadojn de la polaj muzeoj en koncerna jaro. Ĝi estas opiniata kiel unu el la plej gravaj konkursoj agnoskantaj la atingaĵojn de la polaj muzeoj aktivantaj kaj realigantaj la statutajn celojn en la lando kaj ekster ĝiaj limoj. La organizanto de la Konkurso estas la pola kulturministerio kaj Nacia Instituo pri Muzeoj kaj Protektado de Kolektoj.
El la elsendo 15.06.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 01′ 49″
Alisorĉante mondon de Małgorzta Mirga-Tas en Varsovio
La ekspozicio de Małgorzta Mirga-Tas „Alisorĉante la mondon” prezentita pasintjare dum la Bienalo en Venecio, poste en Ferrara ekde fino de aprilo estas vizitebla en la varsovia Artgalerio „Zachęta”. Ĝi estas ŝia arta manifesto pri la romaa identeco kaj arto, kiun inspiris la astrologiaj freskoj el Palazzo Schifanoia en Ferrara. Ĝi estas ankaŭ la provo vastigi la arthistorion per la prezento de la kulturo de romoj, la plej granda eŭropa malplimulto. La instalaĵo de Małgorzata Mirga-Tas konsistas el dek du grandformataj teksaĵoj, kiuj rilatas al la 12 lunaj monatoj. La artistino, diplomitino de la Belarta Akademio en Krakovo estas ankaŭ pola-romaa socia aktivulino, kiu en siaj verkoj traktas problemon de kontraŭromaaj stereotipoj klopodante pri memkonfirmo de la romaaj socioj. La verkoj de Małgorzata Mirga-Tas estis prezentitaj en multaj individuaj kaj kolektivaj ekspozicioj.
El la elsendo 05.06.2023. Legas Maciek – 01′ 08″
La premio Found in Translation 2023 por Anna Zaranko
Anna Zaranko ricevis la premion Found in Translation Award pro sia anglalingva traduko de la romano „La Kamparanoj” de Władysław Reymont. La premio estas atribuata ĉiujare de la pola Instituto de la Libro kaj Institutoj de la Pola Kulturo en Londono kaj Novjorko. Ricevas ĝin tradukisto pro la plej bona en la kuranta jaro traduko de la pola literaturo en la anglan lingvon, kiu aperis libroforme. La ĵurio aprecis la eksterordinaran kapablon de Anna Zaranko rekrei atmosferon, dramecon kaj humoron de la originala romano. La tradukistino estas diplomitino de la rusa filologio en Durham, la dufoja stipendiitino de British Council en la Jagelona Universitato en Krakovo. En 2015 kiel stipendiitino de la Usona Tradukista Asocio ŝi laboris sub la gvido de Bill Johnston. En 2020 ŝi ricevis la premion Found in Translation pro la traduko de „Taglibro de antiheroo” de Kornel Filipowicz. La libro aperis en 2019 en la serio Penguin Modern Classics.
El la elsendo 05.06.2023. Legas Maciek – 01′ 13″
La plej popularaj muzeoj de la mondo
Jam la 46-an fojon nunjare estis solenita la Internacia Tago de Muzeoj. Ĝia celo estas atentigi pri la rolo de muzeoj kaj aliaj kulturinstitucioj en la socio kaj por la socia evoluo. Tiukuntekste The Art Newspaper, dediĉita al internaciaj artaj aktualaĵoj kaj eventoj prezentis raporton pri 100 plej popularaj muzeaj en 2022. Ĝi estis pretigita baze de donitaĵoj pri la muzeaj vizitoj, kiuj en 2021 egalis entute al 141 milionoj. Tio estis duoble pli ol 2021 kaj eĉ trioble pli ol 2020. Malgraŭ signifa kresko de muzeaj vizitoj tiu rezulto foras disde la donitaĵoj de antaŭ la panedmio. En 2019 la muzeojn vizitis entute 230 milionoj da personoj. En 2022 en la unua loko, la laŭvican fojon, ektroviĝis la pariza Luvro, kiun vizitis pli ol 7,7 milionoj da personoj, je 20 procentoj malpli ol en 2019. La duan lokon okupis la Vatikanaj Muzeoj, kiujn vizitis 5,08 milionoj da personoj, la trian – la londona Brita Muzeo, kiun vizitis preskaŭ 4,1 milionoj da personoj. En la rangolisto de la 100 muzeoj de la mondo plej multnombre vizititaj en 2022 troviĝas du polaj muzeoj. La 23-an lokon okupis la Reĝa Kastelo en Varsovio kun 1 miliono 755 mil vizitoj kaj la Nacia Muzeo en Krakovo. En 2022 vizitis ĝin 1 milionono 365 mil personoj.
El la elsendo 25.05.2023. Legas Maciek – 01′ 55″
Japanio en la varsovia Stereoskopia Aŭtomato Fotoplastykon
En la Varsovia Stereoskopia Aŭtomato Fotoplastykon ĝis la 16-a de junio daŭras ekspozicio „La lando de la klera regado. Japanio sur la fotoj el la limo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj”. Temas pri la regadepoko de imperiestro Mutsuhito. 24 fotoj pri tiu epoko estis apartigitaj antaŭ jarcentduono kaj ekde tiam ili neniam estis prezentitiaj kune. Tiun eblecon donas la nuna ekspozicio en Varsovio dank’ al la Muzeo de Kinematografio en Lodzo, kiu estas ĝia kunorganizanto. Oni pretigis multajn akompanajn eventojn – i.a. kursetojn pri la japana kaligrafio, kiujn gvidas studentoj el la Pola-Japana Akademio de Komputilaj Teknikoj. Okazas filmprezentoj kaj prelegoj pri la nuntempa Japanio. La varsovia Stereoskopia Aŭtomato Fotoplastykon apartenas al la plej malnovaj en Eŭropo. Ĝi posedas kolekton de pli ol tri mil stereoskopiaj fotoj, i.a. ligitaj kun la malfermo de Sueza Kanalo. Ekde 1987 la varsovia Fotoplastykon troviĝas en la registro de varsoviaj historiaj objektoj. Nun ĝi funkcias kiel la filio de la Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944. Lige kun tio aldonendas, ke dum la germana okupacio ĝi plenumis la kontaktorolon por la Pola Konspira Ŝtato.
El la elsendo 25.05.2023. Legas Maciek – 01′ 31″
Łazienki por vendredo
En la varsovia Reĝa Łazienki-parko komenciĝis cikla projekto „Łazienki por vendredo” planita almenaŭ ĝis junio-julio. Kadre de ĝi ĉiuvendrede oni invitas por senpaga vizitado de konstruaĵoj troviĝantaj ene de la Reĝa Łazienki-Parko kaj de porokazaj ekspozicioj. Gvidas tra ĝi specialistoj-laborantoj de la Reĝa Łazienki-Parko – historiistoj, natursciencistoj, dendrologo kaj ornitologo, respondeculoj pri la muzeaj kolektoj. La vizitantoj estos krome provizataj per klarigoj pri historiaj eventoj kaj figuroj ligitaj kun Łazienki. La Muzeo la Reĝa Łazienki-parko etas palaca-ĝardena komplekso kun 21 historiaj konstruaĵoj i.a. Palaco sur Akvo, Malnova Oranĝerio, Reĝa Teatro kaj Ĉasista Palaco. En la 76-hektara parko troviĝas ok kaj duona mil arboj kaj arbustoj, inter ili kvar naturmonumentoj.
El la elsendo 15.05.2023. Legas Maciek – 01′ 06″
Muzeaj lecionoj por lernantoj el malgrandaj urboj
Dum 18 monatoj daŭris la unua etapo de la konkurso „Renkontiĝoj kun la arto”, organizita de la Fondaĵo PGE Pola Energetika Grupo. En organizitaj ekskursoj al la Naciaj Muzeoj en Varsovio, Krakovo kaj Lublino partoprenis 1800 lernantoj kun pli ol 200 instruistoj el la bazaj lernejoj en la tuta lando. La konkurso ligita al la kampanjo „Ni invitas vizitadi” celis lernantojn el loĝlokoj malpli ol 50-milmembraj. Ilia tasko estis prezenti la propran interpreton de tolaĵo de pola pentristo rigardita en unu el la muzeoj. Por multaj lernantoj temis pri la unua en la vivo vizito en unu el la gravaj polaj muzeoj. Plej volonte vizitata estis la Nacia Muzeo en Varsovio, sekve tiu en Krakovo kaj Lublino. La lernantoj konatiĝis kun tolaĵoj de tiaj polaj pentristoj kiel Tamara Łempicka, Jan Matejko, Stanisław Wyspiański aŭ Jacek Malczewski. Ili ankaŭ akiris konojn pri la historio de la pola penroarto. La venkaj konkursaĵoj estas prezentataj en la interretaj paĝoj de la muzeoj. La aŭtoroj de la plej bonaj konkursaĵoj ricevis krome aĉetkuponojn realigeblajn en la vendejreto EMPIK liveranta i.a. librojn, diskojn, gazetojn.
El la elsendo 15.05.2023. Legas Maciek – 01′ 28″
Sigillum Magnum por profesoro Krzysztof Pomian
En la universitato de Bolonjo pola filozofo, historiisto, eseisto, profesoro de humanismaj sciencoj Krzysztof Pomian transprenis la plej altan distingon de ĉi tiu altlernejo, Sigillum Magnum. La aŭtoritatoj de la plej malnova eŭropa universitato esprimis tiel la rekonon por la scienca laboro de profesoro Pomian sur la kampo de diversaj humanismaj kaj sociaj esplorkampoj kaj por lia egaĝiteco popularigi la heredaĵon de la eŭropa kulturo. Krzysztof Pomian doktoriĝis kaj habitiliĝis en la Filozofia Fakultato de la Varsoviia Universitato, kie li laboris ankaŭ kiel adjunkto en la Katedro de Historio pri la Nacia Filozofio. Poste li laboris en la Instituto de Manuskriptoj de la Nacia Biblioteko. Sekve li forveturis al Francio, kie li estis profesoro en CNRS. En 1999 li laboris kiel profesoro en la toruna Universitato Nikolao Kopernik. En 2001 profesoro Pomian fariĝis direktoro de la establata en Bruselo Muzeo de Eŭropo. En 2010 li eniris la konsisiton de la Konsilkomitato de la Europa Reto pri Memoro kaj Solidareco. Magnum, la arĝenta-bronza medalo lanĉita en 1888 estas atribuata de la bolonja universitato al gravaj figuroj de la scienco, kulturo kaj politiko. La 89-jara profesoro Pomian prezentis prelegon pri Ulisse Aldrovandi (1522-1605), bolonja humanisto, kuracisto kaj natursciencisto. Dum la solenaĵo honore al la pola intelektulo Mattia Rugiano ludis komponaĵojn de Frederiko Chopin, laŭ la peto de la distingito.
El la elsendo 15.05.2023. Legas Maciek – 02′ 05″
Novtradukitaj tekstoj de Kopernik
La naskiĝinta en 1473 en Toruno Mikołaj Kopernik plimulton de sia vivo, preskaŭ 40 jarojn, pasigis en la Varmia Regiono, la nordorienta Pollando. En la urboj Olsztyn, Lidzbark Warmiński kaj Frombork li gvidis astronomiajn observadojn, faris siajn mezurojn kaj kalkulojn, kio fruktis per lia heliocentra modelo de la Universo.
Baldaŭ eblos konatiĝi kun la enhavo de tekstoj, kiujn Mikołaj Kopernik redaktis kiel kanceliero de la Varmia Kanonikaro aŭ kiel administranto de kanonikara havaĵo en Olsztyn. Ĝis nun ili estis konataj kiel resumoj, nun – plej verŝajne en majo – ili aperos en aparta libro en originalo, oni prezentos ĝian kopion kaj la dokumentoj aperos ankaŭ en traduko. La tradukon el latino faris episkopo profesoro Julian Wojtkowski. Temas same pri tekstoj neniam pli frue tradukitaj, kiel ankaŭ jam tradukitaj, en kiuj post kritika analizo necesis koherigi terminologion. Ekzemple la latina vorto „dominus” en laika traduko signifas sinjoron, en la eklezia terminologio ĝi signifas sacerdoton. Tiu nova traduko ebligas alrigardi la figuron de la astronomo laŭ lia religia funkcio. Ĝenerale oni pensas pri Kopernik kiel pri astronomo, juristo, kuracisto kvazaŭ distance disde tio, ke li estis kanoniko, religiulo. Alia kuriozaĵo estas, ke laŭ la traduko de germana teksto de Kopernik el 1517 eblis konstati, ke li uzis germanan dialekton karakterizan por Torun-patricioj.
Inter la dokumentoj prezentotaj en pretigata libro troviĝas krome la teksto de protokolo pri transpreno de la kanonika ofico fare de lia sekvanto, kio okazis la 21-an de majo 1543.
El la elsendo 05.05.2023. Legas Maciek kaj Barbara – 02′ 13″
EC1 Łódź en la konsisto de la Eŭropa Itinero de Industria Heredaĵo
La eksa elektrejo EC1 en Lodzo – la centra Pollando – eniris la konsisiton de la Eŭropa Itinero de Industria Heredaĵo, turisma reto de 300 membroj en 27 landoj. Ĝia celo estas doni la atenton al la komuna industria heredaĵo.
EC1 estas unu el la plej spektaklecaj ekzemploj de revivigo de sengradigitaj industriaj regionoj en Lodzo. La iama elektrohejtejo el la komenco de la 20-a jarcento dum la lastaj jaroj transformiĝis en modernan kulturinstitucion kaj lokon de renkontiĝoj. Funkcias en ĝi i.a. Centro de la Scienco kaj Tekniko EC1, Strato de la Elementoj kaj Planedario EC1. Kreiĝas Nacia Centro de Filma Kulturo, Centro de Bildstrio kaj interaktiva informado.
Aktuale la Eŭropa Itinero de la Industria Heredaĵo kondukas al Pollando tra Britio, Belgio, Nederlando, Luksemburgio kaj Germanio. Troviĝas laŭe de ĝi 100 diversspecaj objektoj kun aparta signifo por la historio de la eŭropa industrio. La itinero krom promocii arkitekturon kaj teknikon bildigas la komplikecon de la industriigaj procezoj okazantaj en Eŭropo en la periodo inter la 18-a kaj la 20-a jarcentoj kaj ilian interdependiĝon. La eksa lodza elektrohejtejo, EC1 Lodzo aliĝis al tiaj objektoj kiel Flamanda Muzeo de la Karbominado, Heineken-Bierfarejo en Amsterdamo, Kimra Ardeza Muzeo.
En Pollando ĉe la Eŭropa Itinero de la Industria Heredaĵo trvoiĝas jam la lodza Manufakturo, Bierfarejo Tychy kaj Malnova Minejo en Wałbrzych.
El la elsendo 05.05.2023. Legas Maciek kaj Barbara – 02′ 00″