Ĝis la 25-a de februaro 2024 eblas en Krakovo, en la tiea palaco Krzysztofory rigardi la nunjarajn kristnaskajn kripetojn venkintajn en la tradicia konkurso de la urbo. En la 81-a konkurseldono oni premiis 11 kripetojn en la plenkreskula kaj junulara kategorioj. Dum la premiado oni konsideris la fidelecon al kripetfara tradicio, plenumteknologion, figurojn, dekoraĵojn, arkitekturajn elementojn kaj demonstroemfazon. Krom tradiciaj ligoj al la arkitekturo de Krakovo kaj bibliaj scenoj en la nunjaraj kripetoj aperis elementoj ligantaj al la i.a. 550-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik, la Jaroj de Jan Matejko, pentristo kaj de Kazimierz Tetmajer, poeto. Nunjare por la premilokoj rivalis rekorda nombro de konkursaĵoj, 231. La plej juna partoprenanto havis 5 jarojn, la plej aĝa superis la 80-an vivojaron. La unuan fojon estis atribuitaj premioj en la kategorio „OFF”, en kiu oni pritaksis la originalecon kaj maltradiciemon de la krakova kripettradicio. En ĉi tiu kategorio aperis kripetoj en la formo de ludo aŭ kapkovrilo. La tradicio de la krakova kristnaska kripetelfarado troviĝas ekde 2018 en la Listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

El la elsendo 25.12.2023. Legas Maciek – 01′ 39″