Inter la 15-a de januaro kaj la 25-a de februaro pli ol 80 institucioj – muzeoj kaj artaj, esploraj kaj filmaj institucioj pretigis specialan kulturan oferton por la feriantaj infanoj kaj gejunuloj. En ĝi troviĝas plastikaj, dancaj, teatraj, historiaj, teksistaj, kaligrafiaj kaj fotoartaj laborrenkontoj. Krome en la oferto adresita al la feriantaj infanoj kaj gejunuloj troviĝas plurmediaj ekspozicioj, variaj temaj okupoj, filmprezentoj, teatraj spektakloj, ludoj kaj edukaj animacioj, koncertoj. La detalojn de ĉi tiu riĉa kulturoferto prezentas la retpaĝo de la pola kulturministerio.

El la elsendo 15.01.2024. Legas Maciek – 0′ 52″