La 12-an fojon en Katowice (la suda Pollado) aperis „Kalendaro de Tri Religioj. Ĝi estas frukto de kunlaboro de kristanoj, judoj, muzulmanoj kaj krome sciencaj kaj kulturaj medioj.
Ĝia gvidmotivo en la nunjara eldono estas „Scienco-Sciencistoj-Transcendeco”, kiu kongruas kun la agadoj de la urbo ricevinta en 2024 la titolon de Eŭropa Urbo de la Scienco. La kalendaro memorigas sciencistojn el ĉiuj menciitaj religiaj medioj, kiuj kontribuis al la scienca evoluo kaj samtempe estis forte ligitaj kun Katowice kaj ĝia regiono. La ideo de la kalendaro kreiĝis dum la unua komuna scienca konferenco en Teologia Fakultato de la Silezia Universitato en Katowice, kiu celis komunan enpensiĝon pri la serĉado de vero.
La kalendaro aperinta la unuan fojon en 2013 estas prilaborata de reprezentantoj de la Katolika, Evangelia-Aŭgsburga, Ortodoksa Eklezioj, krome de la juda kaj muzulmana komunumoj kunlabore kun la Teologia Fakultato de la Universitato en Katowice.

El la elsendo 05.01.2024. Legas Milada kaj Krystyna – 01′ 28″