Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Polonezo sur la Listo de la Nacia Heredaĵo de Unesko

Polonezo, la tradicia pola danco estis lastatempe registrita en la Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo de la Homaro de Unesko, kiu listo bildigas la tradiciriĉon de la unuopaj landoj kaj de la mondregionoj. La oficiala anonco okazis dum la 18-a sesio de la Interregistara Komitato por la Protektado de la Nemateria Heredaĵo en Kasane en Bocvano. Polonezo estas unu el la plej malnovaj polaj naciaj dancoj, konata kiel paŝdanco kaj ekde la 17-a jarcento nomata polonezo. Temas pri grupa danco kun solena kaj samtempe ĝojplena karaktero, dancata de paroj, kiuj ritme sekvas unu la alian. Ĝi unuflanke deriviĝas en la regionaj paŝdancoj, sed aliflanke ligas al la tradiciaj kortegaj dancoj. Same ĝia muzika tavolo, kiel la dancomovoj aŭ konduto de dancistoj spegulas multajn naciajn trajtojn. Ĝi emfazas la nacian kaj samtempe individuan fieron. La dancisto manifestas apartan adorĝentilecon kaj protektemon rilate al la kundancantino, kies belecon kaj ĉarmon li fiere prezentas al la ekstero. Polonezo ludis esencan rolon en la tempo, kiam poleco estis endanĝerigita, ĝi tra jarcentoj akompanis polojn sendepende de situacio kaj cirkonstancoj. Ĝis hodiaŭ ĝi ĝuas ne malgrandiĝantan popularecon, i.a. dank’ al junularo, kiu pere de polonezo tradicie komencas siajn abiturientajn balojn. Polonezo dufoje estis registrita en la pola listo de la kultura heredaĵo. En 2015 kune kun la aliaj polaj naciaj dancoj kaj en 2019 kiel aparta kuturmanifestiĝo. Ĝi estas la 6-a pola tradicio registrita ĝis nun en Unesko-listo.

El la elsendo 15.12.2023. Legas Pamela – 02′ 07″

Supraśl-kodekso en la pola lingvo

Preskaŭ 30 specialistoj kunpartoprenis la tradukon de Supraśl-kodekso en la polan lingvon, valorega dokumento de la slava literaturo, kiu troviĝas en la Monda Memorlisto de Unesko. Ĝi estas la plej ampleksa konserviĝinta dokumento en la cirila alfabeto el la 10-a jarcento, el la t.n. literatura skolo de la bulgara Granda Preslav, kiu en 1823 estis malkovrita en la baziliana klostro de Supraśl. Kalkulata al la plej malnovaj kaj plej valoraj dokumentoj ĝi estas nepritakseble valora fonto por la esploroj pri la malnovkirka-slava lingvo. Ĝi enhavas 27 sanktulbiografiojn kaj 22 instruojn de la patroj de la Eklezio por la monato marto kaj krome unu preĝon. La kodekso havas 285 paĝojn el inter kiuj 151 troviĝas en la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio, 118 en la universitata biblioteko en Ljubljano, Slovenio kaj 16 en la Rusa Nacia Biblioteko en Sankt Peterburgo. La tradukon de la kodekso en la polan lingvon – entute la unua en la mondo oficiala traduko en la modernan lingvon – entreprenis la fondaĵo Oikonomos kunlabore kun la Podlaĥia Libraro. Aparta malfacilo ligiĝis kun la traduko de kelkcent unikaj vortoj aperantaj en la kodekso. La defio estis konkludi, pri kiu vorto temas kaj en kiu senco ĝin uzi, kion ĝi signifas kaj kiel uzi ĝin en la pola lingvo. La celo de la tuta entrepreno ligita kun – la miljariĝo de la kodekso, la 500-a datreveno de ĝia veno al Supraśl kaj la 200-a datreveno de ĝia malkovro en la baziliana klostro – estas popularigi la kodekson kaj encirkuligi ĝin en la polajn sciencajn rondojn.

El la elsendo 15.12.2023. Legas Maciek – 02′ 03″

Picasso en la Nacia Muzeo de Varsovio

Ekde la mezo de oktobro ĝis la mezo de januaro 2024 en la Nacia Muzeo de Varsovio funkcias ekspozicio titolita „Picasso”. Inter 120 eksponaĵoj – grafikaĵoj, ceramikaĵoj kaj ilustraĵoj troviĝas tiaj liaj verkoj kiel „Portreto de virino en ĉapelo”, „Faŭno inter branĉoj”, „Jacqueline leganta”. La ekspozicio estas realigata okaze de la 50-a mortodatreveno de la artisto kaj lige kun nuna prezidanteco de Hispanio en la Eŭropa Unio. Kunorganizita kun Cervantes-instituto ĝi prezentas laboraĵojn de la artisto devenantajn el la kolekto de la Naskiĝdomo de Picasso (Museo Casa Natal Picasso) en Malago. La ekspozicio estas dividita je kvar sektoroj: Retrovita belo; Heredaĵo de mitoj, Ceramikaj aspektoj;Polaj akcentoj. 60 procentoj de la eksponaĵoj devenas el Museo Casa Natal Picasso en Malago, 40 procentojn de ĉiuj eksponaĵoj oni disponigis el la kolekto de la varsovia Nacia Muzeo.

El la elsendo 05.12.2023. Legas Maciek – 01′ 13″

Jacek Malczewski en la Muzeo de la Varsovia Arkidiocezo

En la varsovia Arkidioceza Muzeo ĝis la 7-a de januaro 2024 eblas rigardi pentraĵojn de unu el la plej elstaraj polaj simbolistoj, Jacek Malczewski. La ekspozicitemo estas „La vizio de Ezeĥielo”, ganda pentrista ciklo kreiĝinta dum la 1-a mondmilito kaj finita, kiam Pollando jam regajnis suverenecon en 1918. La ekspozicio ebligas enpensiĝi pri la historifilozofio de Malczewski kreiĝinta dum la junaĝe spertita Januara Insurekcio 1863, kontakto kun romantikulaj poetoj, aparte Juliusz Słowacki. Grava elemento de la ekspozicio estas delonge neprezentata en la pola ĉefurbo unu el la ŝlosilaj artverkoj de Malczewski „Post la rikoltfesto”. Jacek Malczewski kreis plurajn krokizojn, desegnaĵojn kaj ĉirkaŭ du mil oleopentraĵojn, el kiuj konserviĝis 1200. Ili reliefigas la belecon de la patrujaj panormaj, la hejmlandan folklon. En lia kreado estas facie deĉifreblaj patriotaj kaj religiaj veftoj. Jacek Malczewski, mortinta la 8-an de oktobro 1929 du jarojn antaŭ sia morto perdis la vidkapablon. La 50-jariĝon de lia arta laboro omaĝhonoris ekspozicioj en Krakovo, Poznano, Varsovio kaj Lvovo.

El la elsendo 05.12.2023. Legas Maciek – 01′ 37″

Vitralskizoj de Mehoffer en Krakovo

La gotika kolegiata preĝejo el la 13-a/14-a jarcento en la svisa Friburgo fieras pri unu el la plej belaj secesistilaj vitraloj, kiujn aŭtoras pola pentristo, grafikisto, Józef Mehoffer. En 1895 la 25-jaraĝa pola artisto el Krakovo en spektakleca maniero venkis la internacian konkurson, en kiu rivalis 47 artistoj. La ciklo de liaj 21 vitraloj postulis la 41-jaran laboron kaj finfine fruktis kiel la viverko de Józef Mehoffer. Liaj vitraloj estas taksataj kiel artverko de la monumenteca arto el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj en la eŭropa skalo. Per siaj vitraloj Józef Mehoffer enkondukis en la gotikan preĝejon originalan stilan formon, kiu ligas same al la nuntempa al li ideo de la pola nacia stilo, kiel ankaŭ al la populara tiam en la tuta Eŭropo secesistilo. La pola artisto samtempe en noveca maniero prezentis la tradician kristanan ikonografion. Nun la kompleto de la vitralprojektoj de Mehoffer en la formo de 21 monumentecaj kartonoj estas rigardebla en la Nacia Muzeo de Krakovo, kiu apartan zorgon donas al la artkolektoj ligitaj kun la stilo Juna Pollando. La venintaj ĵus al Krakovo lastaj vitralkartonoj de Mehoffer altigas la tuton kolekton al la plej supera rango.

El la elsendo 25.11.2023. Legas Maciek – 01′ 43″

Pliaj eventoj ligitaj kun Nowosielski-jaro

Unu el la patronoj de 2023, proklamita de la pola Sejmo, estas Jerzy Nowosielski, elstara pentristo, desegnisto, scenografo, filozofo kaj artteoriisto. Nunjare pasis la 100-naskiĝdatreveno de la artisto, rekonita kiel unu el la plej renomaj nuntemaj ikonkreantoj. En la Muzeo de Ikonoj en Supraśl apud Bjalistoko ankoraŭ ĝis la mezo de decembro okazas artaj eventoj, inspiritaj de liaj ikonoj, krome fakula gvidado tra la ekspozicio kun liaj verkoj. Dum la tuta jaro en la muzeo de Supraśl okazis multaj ekspozicioj proksimigantaj la figuron kaj artajn atingaĵojn de Jerzy Nowosielski. Ĉiuj eventoj ligitaj kun Nowosielks-jaro ĝuis grandan interesiĝon kaj ĝis la fino de septembro vizitis ilin pli ol 45 mil personoj. Lime de novembro kaj decembro estas planitaj artaj laborrenkontoj „Laŭ la spuroj de Nowosielski”. Dum tri tagoj interesiĝantoj konatiĝos kun la kreado de la artisto prezentita en la muzea ekspozicio kaj sekve baze de ĝi mem kreos siajn laboraĵojn. Tiuj verkoj estos prezentitaj sekve publike inter la mezo de decembro kaj la 7-a de januaro 2024, kiam pasos la 101-a naskiĝdatreveno de Jerzy Nowosielski.

El la elsendo 25.11.2023. Legas Maciek – 01′ 34″

Portreto de Junulo aŭtorita de Ticiano en la Reĝa Kastelo

Ekde la 7-a de oktobro ĝis la komenco de 2024 en la varsovia Reĝa Kastelo estas prezentata „Portreto de junulo” pentrita de Ticiano, unu el la plej famaj kaj elstaraj italaj pentristoj de la 16-a jarcento. La lanĉon de la publika prezento antaŭis speciala sesio de la Internacia Ticiana Komitato dediĉita al la pentrista tekniko de Ticiano en la frua periodo de lia kreado. Ĉi tiu originala tolaĵo de Ticiano – kion konfirmis la komitato – estis pentrita en la komenco de la kariero de Ticiano inter la jaroj 1515 kaj 1530. Ĝi prezentas junan viron en blanka ĉemizo, malhela vesto kun bireto surkape. La pentraĵo estas tre spektakleca kaj emfazas la ticianan manieron kaj stilon pentri. Ĝi estis pruntita de la Reĝa Kastelo baze de ĝia privata posedanto el Eŭropo. La pentrajoj de Ticiano malofte estas prezentataj en Pollando. En 1998 en Muzeo de Czartoryski-familio en Krakovo eblis rigardi lian „Venuson el Urbino”, kiu estis pruntita el la firenca Uffizi-galerio. En septembro 2011 la itala ambasado organizis specialan prezenton de la pentraĵo de Ticiano „Portreto de Tomasso Mosti”. Ekde 2022 en la kolektoj de la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo troviĝas „Amalegorio” de Ticiano, agnoskita varianto de la datumita por la jaroj 1530-1540 „Alegorio de la geedza amo” el Luvro.

El la elsendo 25.11.2023. Legas Pamela – 01′ 56″

Furora interesiĝo pri la filmo Kamparanoj

Dum la kvar unuaj semajnoj post la premiero de la kandidatigita por Oskar-premio filmo „Kamparanoj”, baze de la romano de Władysław Reymont, la filmon rigardis pli ol unu miliono da spektantoj. Tio ebligas konstati, ke la surekranigita la 13-an de oktobro filmo estas nunjare la plej bona pola kinobildo. La filmon „Kamparanoj” reĝisoritan de DK Welchman kaj Hugh Welchman akompanas la nova eldono de la romano, kiu estas ilustrita per filmscenoj. Aparte estis eldonita KD kun i.a. filma sontrako. La filmo „Kamparanoj” estis realigita baze de pentraĵoj el la periodo de Juna Pollando, kiuj fidele redonas la romanetoson. Sur la filma ekrano estas interpretitaj tolaĵoj de tiom renomaj polaj artistoj kiel Józef Chełmoński, Ferdynand Ruszczyc aŭ Leon Wyczółkowski.

El la elsendo 15.11.2023. Legas Maciek – 01′ 04″

Rekonstruita figuro el Boim-familia kapelo en Lvovo

Pli ol 400-jara figuro de Zorgoplena Kristo estas la ĉefobjekto de la ekspozicio „Tio, kio ne estas videbla” en la artgalerio de la pola kulturministerio, prilaborita de la Nacia Instituto pri la Pola Kultura Heredaĵo Eksterlande „Polonika”. Ĝis la 25-a de novembro dum unu monato ĝi prezentas kulisojn de la konservistaj laboroj pri la figuro, proksimigas specifecon de ĉiuetape disvolviĝintaj laboroj. La ĵus menciitan skulptaĵon la unuan fojon eblas rigardi deproksimie, ĉar ĝi kutime kronis la 30-metran kupolon de Boim-familia kapelo en Lvovo. En 2021 la pezanta 280 kilogramojn figuro estis demuntita kaj transportita al Pollando, kie ĝi estis subigita al la ĝisfundaj esploroj kaj konservado. La malfrurenesanca kapelo de Boim-familio situanta apud la katolika katedralo en Lvovo estas unu el la plej valoraj antikvaĵoj de la urbo. Neniam ĝi estis alikonstrata aŭ modifita, dank’ al kio ĝi estas aŭtenta ekzemplo de la 17-a arkitekturo kaj skulptarto. Ĝi estis konstruigita de lvova drapkomercisto, urbokonsilanto kaj sekretario de reĝo Stefan Batory kiel familia mauzoleo. Aktuale la kapelo estas la filio de la Lvova Nacia Artgalerio.

El la elsendo 15.11.2023. Legas Maciek – 01′ 36″

La 2-a Internacia Chopin-konkurso per historiaj instrumentoj

En oktobro okazis la 2-a Internacia Chopin-konkurso per historiaj instrumentoj organizata de Nacia Instituto, Frederiko Chopin. La unuan premion akiris Eric Guo el Kanado, la duan polo Piotr Pawlak, la 3-an egalrangan lokon gajnis Angie Zhang el Usono kaj Yonghuan Zhong el Ĉiinio. La konkurson povis partopreni pianistoj naskiĝintaj en la jaroj 1988-2005 baze de alsenditaj registraĵoj. Estis elektitaj 35 pianistoj el 14 landoj. Inter ili plej multnombran 10-personan grupon formis japanoj, kiun sekvis poloj. La festivalon partoprenis krome reprezentantoj de Aŭstralio, Aŭstrio, Ĉinio, Francio, Kanado, Suda Koreio, Rusio, Usono, Hungario kaj Italio. Ilian virtuozecon taksis internacia ĵurio konsistanta el elstaraj muzikistoj specilistiĝantaj pri la historia muzikplenumo kiel Andreas Staier, Paolo Giacometti, Tobias Koch. La ludendan repertuaton konsistigis krom komponaĵoj de Chopin ankaŭ muzikverkoj de Johann Sebastian Bach, Wolfgang Amadeus Mozat, krome polonezoj de polaj komponistoj el la unua duono de la 19-a jarcento. La pianistoj disponis pri historiaj fotepianoj el la kolekto de la Nacia Chopin-instituto. Ili povis ludi ankaŭ uzante la kopiojn de epokinstrumentoj liveritajn el la amikiĝintaj eŭropaj kolektoj.

El la elsendo 05.11.2023. Legas Barbara – 01′ 52″