Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La 12-a Librofoiro en Varsovio

Inter la 26-a kaj 29-a de majo 2022 en la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco kaj aldone sur la ĉirkaŭa spaco antaŭ la konstruaĵo okazos la laŭvica, 12-a eldono de la Varsovia Librofoiro. En ĝia daŭro varian oferton prezentos 400 eldonistoj el la lando kaj eksterlando. La Honora Gasto de la varsovia librofoiro estos Norvegio kaj ĝian prezenton organizas Norwegian Literature Abroad – NORLA kunlabore kun la Norvega Ambasado en Varsovio. La renkontiĝo de la norvegaj aŭtoroj kun la pola publigo laŭ la intenco de la organizantoj kaj la invitita gasto plibonigos la reciprokan konatiĝon kaj firmigos ligojn inter ambaŭ landoj. La norvega gasto de la varsovia librofoiro prezentiĝas sub la devizo „La revo enestas en ni”. La varsovian eventon patoprenos 30 aŭtoroj el Norgeio, kiuj dum kvar foriraj tagoj partoprenos 50 literaturajn programerojn. Dum la libroforio prezentiĝos ankaŭ du aŭtorinoj kreantaj jojkojn, kiuj estas grava identiga elemento de sameoj.
La foiron eblos viziti senpage, parto de la eventoj estos perita de sociaj portaloj.

El la elsendo 20.05.2022. Legas Maciek – 01’26”

Pollando reprezentita dum la Venecia Bienalo de romaa artistino

Ĝis la 27-a de novembro 2022 en la pola pavilono dum la 59-a Bienalo de la Arto en Venecio eblas rigardi eksterordinaran ekspozicion „Alisorĉante la mondon”. Aŭtoras ĝin pola-romaa artistino Małgorzata Mirga-Tas.
Temas pri 12 grandformataj teksaĵoj, kiujn oni taksas kiel la provon retrovi lokon de la romaa socio en la eŭropa arthistorio. La monumentecaj teksaĵoj referencas al la ciklo de freskoj el la renesanca Palazzo Schifanoia en Ferrara . Małgorzata Mirga-Tas prezentas la propran version de la aparta palaca interno kreante la magian mondon.
La artistino akiris apartan lokon en la pola arta mondo kaj ĉiam pli famiĝas eksterlande. En sia kreado ŝi dubigas la diskriminaciajn stereotipojn kaj penetre prezentas liberan de superŝticoj bildon de la romaa socio donante la atenton al la rolo de virinoj. Tian emfazon havas ŝiaj teksaĵoj prezentataj en Venecio. Ĉiuj estas dividitaj horizontale je tri partoj. La plej supra prezentas la historion de la romaa vagado tra Eŭropo; la meza rolas kiel arkivejo de la romaa historio kreita laŭ la virina perspektivo. La malsupra prezentas 12 bildojn el la nuntempa ĉiutaga vivo en la hejma vilaĝo de la artistino, Czarna Góra kaj en la regionoj kun kiuj ŝi estas plej forte ligita – Podhale kaj Spisz.
La bienalon partoprenas 213 artistoj el 58 landoj.

El la elsendo 20.05.2022. Legas Gabi – 01’59”

Ekspozicio pri poloj trovintaj militrifuĝejon en Irano

Dum sia antaŭnelonga vizito en Irano, la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Zbigniew Rau malfermis ekspozicion en la teherana Akademio de la Belartoj „La trakoj de Espero. Odiseo de Libereco”. Ĝi estos rigardebla ankaŭ en Isfahan, laŭvica urbo ligita kun la historio de polaj ekzilitaj el la lando fare de Sovetunio. La ekspozicio proksimigas ne nur ilian historion, sed ankaŭ pli vastan kuntekston de la 2-a mondmilito, kiam antaŭ 80 jaroj poloj kune kun la armeo de generalo Anders forlasis la sovetian ekzilon kaj estis akceptitaj en Irano. Tiu ĉi lando fariĝis tiam la rifuĝejo por miloj da poloj, kiuj dum la evakuo de la Pola Armeo sub la komando de generalo Anders povis forlasi la >nehoman sovetian ekzilejon< kaj en septembro 1942 estis dislokitaj en Irano kaj Irako.
Inter la 24-a de marto kaj la 4-a de aprilo 1942 tra la haveno en Krasnowodsk – nun Turkmenbaŝi – al Irano estis evakuitaj 43 850 personoj, inkluzive de 33 mil soldatoj. Akompanis ilin miloj da civiluloj, inkluzive de infanoj, elĉerpitaj fizike kaj psike post la estado en la foraj regionoj de Sovetunio. Por multaj tio estis la unusola ŝanco transvivi. La dua etapo de la evakuado okazis en aŭgusto. Al la haveno Pahlavi – nun Bandar-e Anzali – oni transportis ĉirkaŭ 70 mil soldatojn kaj civilulojn. Sume en Irano estadis preskaŭ 120 mil polaj civitanoj. Parto de ili restis tie ĝis la militfino. La urbo Isfahan perskribis apartan paĝon en la historio de poloj evakuitaj al Itano. Nome ĝi akceptis apartan grupon de la polaj rifuĝintoj, infanojn, ĉefe orfojn, kiuj dank’ al korfavora, varma rilato de irananoj povis ne sole transvivi, sed ankaŭ lerni kun siaj samaĝuloj. Unu el tiuj infanoj estis konata pola esperantistino Ada Fighiera Sikorska, kiu priskribis sian historion en la aŭtobiografia libreto „De tajdo ĝis minaretoj’.
Dum la inaŭguro de la ekspozicio la pola ministro emfazis dankemon pro la sevavara helpo de Irano en la jaroj de la 2-a mondmilito, pro zorgo kun kiu polaj tombejoj kaj lokoj de memoro en Irano estas flegataj.

El la elsendo 20.05.2022. Legas Maciek kaj Barbara – 02’51”

Verkoj de Gian Giacomo Caraglia en Wawel-kastelo

La kolektoj de la Reĝa Kastelo en la krakova Wawel riĉiĝis je 29 grafikaĵoj kaj signita, orumita plateto aŭtoritaj de Gian Giacomo Caraglia. La donaco havas apartan signifon por Wawel-kolektoj, ĉar la renesanca gravuristo kaj oraĵisto dum 25 jaroj estis ligita kun la kortego de Jagelonoj. Rekone pro siaj laboroj Gian Giacomo Caraglia ricevis de la reĝo Sigismundo Aŭgusto nobeltitolon. Li estis ankaŭ honora civitano de Krakovo. Laŭ la reĝa komisio li kreis preciozajn verkojn de la juvelista arto. Liaj krokizoj nun riĉigintaj Wawel-kolektojn rekreas pentristajn verkojn de la itala renesanco kun la scenoj bibliaj, historiaj kaj mitologiaj de tiaj artistoj kiel Rafaelo, Ticiano, Rosso Fiorentino kaj Parmigiani. La ĵus transdonitaj verkoj al Wawel-kastelo en plimulto ligantaj kurpogravuraĵojn kun akvafortoj devenas de antaŭ la 1538-a jaro. Ĝis nun konserviĝis sole kelkdek liaj verkoj. Ili estos prezentitaj publike venontjare en ekspozicio „Bildo de la Ora Jarcento”, dediĉota al la kulturo, arto kaj scienco en la Jagelona Kortego.

El la elsendo 10.05.2022. Legas Maciek – 01’22”

Pola simbolismo en munkena ekzpozicio

Ĝis la 7-a de aŭgusto 2022 en Munkeno en la tiea Kunsthalle daŭras la ekspozicio de la pola simbolismo inaŭgurante la programon „Fokus auf Polen”. Ĝi enhavas pli ol 130 elstarajn artverkojn el la publikaj kaj privataj kolektoj. Temas pri la unua tiom ampleksa en Germanio prezento de la pola arto el la limo de la jarcentoj. Patronecon super ĝi transprenis la prezidentoj de Pollando kaj Germanio Andrzej Duda kaj Frank-Walter Steinmeier. La pola simbolismo estas prezentita kiel aparta arta kaj socia fenomeno ligita same kun transformiĝoj sur la eŭropa arta scenejo kiel ankaŭ polaj politikaj ambicioj kaj esperoj pri reakiro de suvereneco.  La enhava varieco –  de popolarta inspiro ĝis fasciniĝo pri mitologio kaj historio – reliefigas la enhavan kaj spektaklecan riĉon de simbolisma petroarto. Ĝian  forton inspirantan al agadoj favore al la nacia renaskiĝo kaj individua libereco. La munkena publiko konatiĝas kun verkoj de tiaj renomaj polaj artistoj de la menciita epoko, kiel Olga Boznańska, Jacek Malczewski, Jan Matejo, Józef Mehoffer, Władysław Podkowiński, Ferdynand Ruszczyc, Kazimierz Sichulski, Wojciech Weiss, Witold Wojtkiewicz, Leona Wyczółkowski. La ekspozicion akompanos riĉa prelega, filma kaj muzika programo.

El la elsendo 10.05.2022. Legas Maciek – 01’33”

 

Murpentraĵo en Bruselo omaĝe al Maria Skłodowska-Curie

En Bruselo estis inaŭgurita muralo, murpentraĵo omaĝanta la figuron de Maria Sklodowska-Curie. Ĝia aŭtoro estas Mona Tusz el Katowice, kiun al kunlaboro invitis Pola Instituto en Bruselo.
En la bildo dominas safiraj koloroj kaj unuaplane estas prezentita aŭtomobilo, iam difinata „eta curie”. Temas pri aŭtomobiloj kun rentgenuma aparataro, kiujn stiris Maria Skłodowska-Curie ekzamenante vunditajn soldatojn dum la 1-a mondmilito, ankaŭ en Belgio. La tuta murpentraĵo bildigas la vivhistorion de la sciencistino notante same datojn kiel ankaŭ ŝiajn inventaĵojn. La murpentraĵo troviĝas sur la flanka muro de la konstruaĵo apartenanta al la Hospitalo de St-a Johano en Bruselo en la centro de la urbo. Apudas ĝin du kunlaborantaj institucioj – Universitato Odisee posedanta radilogian instituton kaj filio de la Kliniko de s-ta Johano – Terranova, moderna centro de medicina kaj socia protekto.
La verko de la pola artistino troviĝos en la registro de la bruselaj murpantraĵoj bildigantaj la sciencan laboron kaj kreadon de elstaraj virinioj.

El la elsendo 10.05.2022. Legas Milada – 01’44”

La muzea-eduka centro en la parko Riverbuŝo de Warta-rivero

En la unuaj tagoj de printempo komencis funkcii la muzea-eduka centro „Riverbuŝo Warta” en la loko Słońsk (la okcidenta Pollando). Ĝi prezentas la riĉon de la naturaj kaj kulturaj valoroj de la regiono. Sur la surfaco de preskaŭ 900 kvadrataj metroj troviĝas cento da edukstandoj ebligantaj al la vizitantoj konatiĝi kun la regiona flaŭro kaj faŭno. Situante rande de la Nacia Parko, de kiu deriviĝas ĝia nomo, ĝi ebligas ligi la promenadon, bicikladon kun vizitado. Inter la atrakciaĵoj troviĝas flugoj per balono super la akvoterenoj aŭ virtuala boatnavigado. En granda akvario kun la kapacito de 3,5 mil litroj eblas rigardi multajn fiŝspeciojn, kiuj vivas sur la tereno de la Nacia Parko.
Krom la ekspozicia parto en la Centro troviĝas kafejo kaj konferencaj salonegoj. La objekto estas adaptita por la personoj handikapitaj.

El la elsendo 30.04.2022. Legis – Maciek – 01’04”

Kolektistaj pasioj de la magnata familio Potocki

Ekde la komenco de aprilo en la Muzeo-Palaco de Johano la 3-a Sobieski en la varsovia Wilanów funkcias nova ekspozicio. Ĉe la unua etaĝo de la palaca galerio ĝi prezentas la fruktojn de la kolektista pasio de la magnata familio Potocki, la posedanto de Wilanów-palaco lime de la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Grupigitaj objektoj rilatas al la herooj de la pola historio kaj memorindigas la dramecajn batalojn por sendependeco en la aneksoperiodo, kiam Pollando estis dispartigita inter Rusio, Aŭstrio kaj Prusio. La vizitantoj povas krome konatiĝi kun objektoj ligitaj kun la historio kaj ikonografio de Wilanów mem. La ekspozicio refreŝigas la memoron pri la iama Wilanów-biblioteko, en kiu i.a. estas prezentataj la plej gravaj pentraĵoj el la kolekto inaŭgurita de Stanisław Kostka kaj Aleksandra Potocki. Temas i.a. pri fama pentraĵo “Salvator Mundi”, iam opiniata kiel la tolaĵo de Leonardo da Vinci kaj verkoj ligitaj kun la kreado de Rubens. En la fejsbuka profilo de la Muzeo oni memorigas, ke Stanisław Kostka kaj Aleksandra Potocki en 1805 disponigis siajn kolektojn al la publiko. Ilian popularigan verkon daŭrigis iliaj posteuloj, dank’ al kiuj la kolekto estis ampleksigita kaj la Wilanów-rezidejo aldone popularigita.

El la elsendo 30.04.2022. Legis Pamela – 01’36”

Memormuzeo omaĝe al loĝantoj de Oświęcim-tero

En la ĵusaj tagoj estis oficiale malfermita Memormuzeo pri loĝantoj de Oświęcim-tero. Tiu nova centro kreiĝis sekve de la ideo pri konstanta ekspozicio dediĉita al la loĝantoj de Oświęcim, kiuj portis helpon al la malliberigitoj de Auschwitz-koncentrejo. Ĝi etendiĝas sur tri etaĝoj de la konstruaĵo de antaŭ la 1916-a jaro, komence servanta al la loka bakejo. En la jaroj 1940-44 kiel Lagerhaus ĝi estis staplejo de grio, faruno kaj sukero por la koncentreja SS-anaro. Auschwitz estis kreita de germanoj en 1940 kiel malliberejo de poloj. La kreita du jarojn poste Auschwitz II-Birkenau fariĝis ekstermejo de judoj.
Ĉe la unua etaĝo de la rekonstruita en la lastaj jaroj domo la ekspozicio proksimigas la belecon de Oświęcim-regiono. Troviĝas tie i.a. skulptaĵo de Igor Mitoraj, kiu pasigis sian infan- kaj junulaĝon en la apud-urba Grojec. Ĉe la dua etaĝo eblas rigardi fotojn rilatajn al la intermlita periodo kaj al la periodo de la germana okupacio. La ekzpozicio en la parto dediĉita al la milito havas formon de labirinto. En apartigitaj spacoj la vizitano povas aŭskulti rememorojn de poloj, aktive helpantaj al la malliberigitoj. La tria, subtegmenta ekspoziciparto simbolas sekuran lokon garantiitan de polaj familioj al la fuĝintoj el Auschwitz. Ĝia lasta parto rakontas pri la unuaj postmilitaj monatoj kaj ankaŭ pri reprezalioj, kiujn suferis Oświęcim-loĝantoj pro sia helpa aktivado dum la milito.
La 1-an de majo la muzeon povis rigardi loĝantoj de Oświęcim kaj ĝia regiono, la sekvan tagon ĉiuj vizitantoj. En majo kaj junuio la muzeo estas vizitebla senpage. Historiistoj de Auschwitz-muzeo identigis ĉirkaŭ 1200 nomojn de personoj, kiuj aktive helpis al la malliberigitoj de la koncentrejo. Sur la apukoncentreja tereno funkciis organizita rezistomovado, en kiu aparte distingiĝis partizana taĉmento de Landa Armeo.

El la elsendo 30.04.2022. Legis – Maciek 02′ 26”

Kieva Simfonia Orkestro en Varsovio

En Varsovio estadas la Kieva Simfonia Orkestro, kiu en Pollando pretigas sin al sia koncerta itinero tra Eŭropo. Ilia unua koncerto okazis en la Nacia Filharmonio en Varsovio. La plej proksiman sabaton ili prezentiĝas en la Filharmonio de Lodzo.  Pri la venigo de ukrainaj muzikistoj klopodis la plenumdirektoro de la Kieva Orkestro. Sekve de tio pli ol 100 persona orkestro kun familianoj kaj infanoj troviĝas en Varsovio. Dum la koncertoj ili plenumas muzikon de ukrainaj komponistoj Maksym Berezowski, Myrosław Skoryka, Borys Latoszyński. Oni ludos ankaŭ komponaĵojn de renoma pola komponisto Henryk Wieniawski. Post koncertoj en Pollando la Kieva Simfonia Orkestro prezentiĝos i.a. en Berlino, Hamburgo, Dresdeno. En 2022 kiel la unua orkestro el la Orienta Eŭropo ĝi komencas kunlaboron kun la internacia agentejo KD Schmid.

El la elsendo 20.04.2022 Legis Maciek – 01’02”