Auschwitz-muzeo funkciigis novan retan librovendejon, kiu celas personojn intersiĝantajn pri la historio de la germana koncentrejo en la tuta mondo. La ĉefa interfaco – kiel ĝis nun – estas en la pola kaj angla lingvoj, sed la titoloj kaj priskriboj de unuopaj libroj estis prilaboritaj en dekkelkaj lingvoversioj. Dank’ al tio pli da klientoj el la tuta mondo povas konatiĝi kun multaj muzeaj eldonaĵoj. Estis aldonita la ebleco aĉeti e-librojn, inter kiuj estas rememoroj de la saviĝintaj personoj, popularsciencaj prilaboraĵoj, eduklibroj. Disponigeblaj estas fotoj pri la tereno de la eksa koncentrejo. En pli ol la 60-jara historio la muzea eldonejo publikigis pli ol 400 titolojn. Plimulto estas plurlingva, la plej popularaj troviĝas en pli ol 20 lingvoversioj. Germanoj instalis la koncentrejon en 1940 por poloj. Du jarojn poste kreiĝis Auschwitz II-Birkenau, kiu fariĝis ekstermejo por judoj. Inter la viktimoj estis ankaŭ romaoj, sovetuniaj militkaptitoj kaj alinaciaj malliberigitoj. En 1947 sur la tereno de Auschwitz kaj Auschwitz II-Birkenau estis establita muzeo.

El la elsendo 25.01.2024. Legas Maciek – 01′ 31″