Ekde la 22-a de januaro 2024 en la roma baziliko de 12 Sanktaj Apostoloj funkcias ekspozicio „Memorbildoj. Labirintoj”, kiu prezentas koncentrejajn grafikaĵojn de Marian Kołodziej (1921-2009), malliberigito de Auchwitz. Ĝi estis organizita antaŭtage de la 79-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo. La ekspozicio de Marian Kołodziej, plastikisto, teatra kaj filma scenografo prezentas la tragedion de la koncentrejaj malliberigitoj i.a. sankta Maksymilian Kolbe kaj kavaleria kapitano Witold Pilecki. Li mem trafis al Auschwitz en la unua transporto la 14-an de junio 1940. Al la dramecaj koncentrejaj travivaĵoj li revenis kvindek jarojn poste kreante grafikaĵojn kadre de la postapopleksia terapio kaj rekapabligado. Li desegnis ilin per krajono ligita al la mano. En la daŭro de 16 jaroj kreiĝis ciklo „Memorbildoj. Labirinto”. La ekspozicio de la grafikaĵoj de Marian Kołodziej en la pola, angla, itala kaj hispana lingvoversioj estas frukto de dokumenta filmo pri sankta Maksymilian Kolbe „Kavaliro”. La prezentataj en Romo grafikaĵoj devenas el pli vasta fiksloka ekspozicio, kiu troviĝas en la subterejoj de la franciskana preĝejo en la loko Harmęże apud Oświęcim en la suda Pollado kiel Centro de sankta Maksymilian.

El la elsendo 25.01.2024. Legas Maciek – 01′ 43″