Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La katedrala turo en Elbląg vizitebla de turistoj

Ĝis la mezo de oktobro nunjare eblas vizitis la panoraman terason ĉe la historia turo de la Katedralo de s-ta Nikolao en Elbląg. La turo restaŭrita antaŭ 7 jaroj apartenas al la ĉefaj turismaj atrakciaĵoj de la urbo. Ĉiusezone vizitas ĝin pli ol 20 mil personoj. De la panorama teraso troviĝanta sur la alteco de 67 metroj eblas admiri la tutan urbon kaj dum favoraj veterkondiĉoj videbliĝas la konturoj de la distanca je 30 kilometroj Malbork. La turo havas 97 metrojn kaj estas opiniata la plej alta religia objekto ĉe la dekstraborda Vistulo. Por atingi ĝian supron neceas supreniri laŭ 365 ŝtupoj. La katedrala turo de Elbląg, devenas el la unua duono de la 13-a jarcento. Ĝi estis ĝifunde rekonstruita post la fulmotondro trafinta ĝin en 1777. En 1907 la turo ricevis renesancstilan aspekton. Ĝi denove estis detruita dum sovetiaj-germanaj bataloj fine de la 2-a mondmilito. Ĝia aktuala formo devenas post rekonstruo en la jaroj 1948-65.

El la elsendo 10.07.2022. Legas Maciek – 1′ 21″

Radziwił-palaco en Nieborów logas per nova ekspozicio

Ekde la komenco de junio en Radziwiłł-palaco en Nieborów (en la centra Pollando) estas vizitebla nova konstanta ekspozicio kreiĝinta baze de artobjektoj el privataj kolektoj, ĉefe de Maciej Radziwiłł. Temas pri kolektoj el la iamaj rezidejoj de Radziwiłł-familio troviĝantaj sur la tereno de la nuntempa Belorusio, Litovio, Ukrainio, Pollando kaj Germanio. Multaj apartenas al la kategorio de la t.n. „polonikoj” venigitaj el eksterlando, tio estas objektoj rilataj al la vaste komprenata materia aŭ spirita kulturo de la pola nacio. La unuan fojon la vasta publiko povas konatiĝi i.a. kun la unika Radziwiłł-kolekto de porcelanaĵoj el la rezidejoj en Korc kaj Baranówka, el la kolekto en Balice. Dum jarcentoj pompaj rezidejoj de Radziwiłł-familio estis ekipataj de siaj posedantoj per ravaj pentraĵoj, luksaj mebloj, objektoj de artmetio aŭ grandiozaj bibliotekkolektoj. En ili pulsis la kosmopolita kultura kaj socia vivo, kaj la sublimaj artkolektoj atestis pri la rango kaj prestiĝo de la magnata familio. Militoj kaj historiaj katastrofoj falĉis ĝian potencon, ruiniginte la vivstilon regantan dum jarcentoj. La konserviĝintaj rezidejoj rolas nun kiel muzeoj proksimigante historion de unu el la gravaj magnataj familioj de Pollando.

El la elsendo 10.07.2022. Legas Tomek – 1′ 32″

Polin kun la Premio de la Eŭropa Kulturheredaĵo

Juda Kuirarta Festivalo TISZ, organizita de la Muzeo POLIN (pri la Historio de Polaj Judoj) gajnis la Premion de Eŭropa Kulturheredaĵo en la kategorio “Edukado, Trejnado kaj Konsciigo” kadre de la unia programo „Kreiva Eŭropo”. TISZ estis premiita kiel unika evento proksimiganta la kulturon kaj historion de la polaj judoj pere de la praktikado de la juda kuirarta heredaĵo. La festivala nomo TISCH signifas en la jida lingvo tablon. Dum TISZ-Festivalo la kunmanĝado malfermas la vojon por paroli pri la komuna historio, batali kontraŭ stereotipoj kaj por superi barojn. La unuaj du eldonoj de la Festivalo, el 2018 kaj 2019, estis financitaj de la Asocio de la Juda Historia Instituto kaj subvenciintoj. En 2020 kaj 2021, la muzeo ricevis subvencion de la Nederlanda Juda Humana Fonduso, la Nederlana kaj la Israela Ambasadoj. Por la nunjara, jubilea ĉar la 20-a eldono de la Premio pri la Eŭropa Kulturhereaĵo estis anoncitaj 30 projektoj el 18 eŭropaj landoj. La solenaĵo de la enmanigo de la premioj okazos en septembro en la ĉeĥa Prago.

El la elsendo 10.07.2022. Legas Maciek – 1′ 16″

La 19-a eldono de Corso Polonia en Romo

En Romo okazis la 19-a eldono de la festivalo de la pola kulturo Corso Polonia, organizata ĉiujare de la Pola Instituto, kiu en 2022 solenas sian 30-jariĝon. La nunjara festivala eldono donis la fokuson al la orienta limregiono de Pollando kaj tial la inaŭgura vespero estis dediĉita al la Podlaĥio. Tiuokaze estis malfermita ekspozicio de Małgorzata Dmitruk, artistino naskiĝinta en la regiono de Bjalistoko, kun ŝia dezajna kaj grafika arto. En la progamo okazis krome la plurmedia koncerto de Jacaszek kaj Jerzy Osiennik, artistoj el Pollando kaj Belorusio inspiritaj de la poemkolekto “Miniaturoj” de Sokrat Janowicz, belorusa verkisto kreanta en la belorusa kaj la pola lingvoj. Okazis foto-ekspozicio organizita kunlabore kun la roma galerio Interzone, “Militrevoj”. Ĝi prezentis fotojn de Jean-Marc Caimi kaj Valentina Piccinni el la jaroj 2015 kaj 2022, faritajn dum la milito en Ukrainio, ekde la konflikto en Donbaso. En la programo de la nunjara eldono de Corso Polonia troviĝas krome prezento de du dokumentaj filmoj de Tomasz Wolski. La unua „1970” traktis baze de arkivaj materialoj eventojn el decembro 1970 ĉe la pola marbordo. La alia dokumento “Ordinara Lando” bildigis komunistan Pollandon baze de registraĵoj de la tiuepoka milico kaj sekurecservo. Fine de la festivalo prezentiĝis la elstara itala muzikgrupo Giardino di Delizie kun la muziko inspirita per ĝiaj vizitoj en Pollando. La subĉiela koncerto okazis en la ĝardenoj de Accademia Filarmonica Romana. Ĝi estis dankesprimo por la partneraj kulturinstitucioj kaj itala publiko pro la 30-jara interesiĝo pri la festivalo, kaj kiel invito por plia kunlaboro.

El la elsendo 30.06.2022. Legas Barbara – 02’29”

100-jariĝo de la unua konferenco pri polaj muzeoj

Komence de junio en Poznano okazis Scienca Konferenco de Muzeologoj „Enpensiĝo pri la pasinteco kaj estonteco de la muzeoj” en la 100-jariĝo de la unua rendevuo de reprezentantoj de la polaj muzeoj, por kiu en 1921 venis muzeaj kompetentuloj el Varsovio, Lvovo, Krakovo kaj Poznano. Dum tiu historia rendevuo estis reprezentitaj muzeoj artaj, historiaj kaj industriaj. En la kunteksto de la regajnita apenaŭ suvereneco oni traktis la plej esencajn problemojn de muzea laboro en Pollando rekuniganta la tri landopartojn troviĝintajn ĝis tiam en la rusa, prusa aj aŭstra anekso. Temis i.a. pri pretigo de leĝo koncerne muzeojn, formado de muzeaj kadroj, konstruado de novaj muzeaj konstruaĵoj. Multan tempon oni dediĉis al la konservado de historiaj artobjektoj. La junia konferenco, kiun partoprenis i.a. direktoroj de la plej gravaj polaj muzeoj kiel Reĝa Kastelo kaj la Nacia Muzeo de Krakovo aŭ Muzeo-Palaco de Reĝo Jan 3-a Sobieski en la varsovia Wilanów, krom rerigardi al la historio traktis ankaŭ la nunan staton kaj aktualajn problemojn de la polaj muzeoj kaj frontis la aktualajn defiojn, kiuj staras antaŭ polaj muzeoj. La konferencon kunorganizis la Nacia Muzeo de Agrikulturo en Szreniawa, Muzeo de la Unuaj Piasdinastiaj Reĝoj en Lednica kaj Fondaĵo de la Poznanregionaj Muzeoj. La organizaj partneroj estis Nacia Muzea Instituto kaj fondaĵo Malfermaj je la Arto.

El la elsendo 30.06.2022. Legas Maciek – 01’51”

Profesoro Silvano de Fanti kun la premio Transatlantyk

Profesoro Silvano de Fanti, pola filologo, tradukisto, aŭtoro de la itala traduko de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz ricevis en Krakovo la Premion Transatlantyk pro la popularigado de la pola literaturo eksterlande. La premio estis transdonita dum la 5-a Internacia Kongreso de Tradukistoj de la Pola Literaturo okazinta la 18-an fojon komence de junio.
Profesoro Silvano de Fanti estas aktiva populariganto de pola kulturo en Italio. Li tradukis same la klasikaĵojn de la pola literaturo kiel ankaŭ verkojn de nuntempaj prozverkistoj kaj poetoj, kiel Wyspiański, Norwid, Prus, Różewicz, Szymborska, Hartwig. Li famiĝis aparte pro sia traduko de “Pan Tadeusz”. La kritikistoj aprecis la italajn frazojn de Pan Tadeusz kiel “stile elstarajn, naturajn kaj samtempe intelekte klarajn”.
Ĉi-jare estis ankaŭ honoritaj la premiitoj de la du lastaj jaroj, kiuj pro la pandemio ne povis pli frue transpreni siajn premiojn. Temas pri profesoroj Ewa Thompson kaj Tokimasa Sekiguchi. Kiel diris la nunjara premiito profesoro Silvano de Fanti “estas tradukistoj, kiuj eĉ ne volas teni kontakton kun la aŭtoroj de la tekstoj, pri kiuj ili laboras, sed mi ankoraŭ bezonas koni ilin. Por mi, temas pri iu komforto, garantio, ke eble mia traduko ne necese estas la plej brila, sed sendube pli vera”.
Krom la premistatueto aŭtorita de Łukasz Kieferling, la premiito ricevis 10 mil eŭrojn. La eventon partoprenis 500 personoj inkluzive de 250 tradukistoj el pli ol 50 landoj, en plimulto el Eŭropo, sed ankaŭ en la Norda kaj Suda Amerikoj, Azio kaj Aŭstralio. La kongreso estis ne sole granda festo de la pola literaturo. Ĝi omaĝis la penon de la tradukista laboro de individuoj kaj ĝenerale la popularigadon de la pola literaturo eksterlande.

El la elsendo 20.06.2022. Legas Tomek – 02’11”

Cannes Soundtrack Award por pola komponisto

Paweł Mykietyn ricevis la premion Cannes Soundtrack Award por la muziko al “IO” reĝisorita de Jerzy Skolimowski. La filmo estis prezentita en la ĉefa konkurso de la 75-a Festivalo de Cannes okazinta nunjare. “IO” rilatas al la filmo “For Luck, Baltazar!” de Robert Bresson, unu el la klasikaĵoj de la franca kinoarto.
Paweł Mykietyn (naskiĝinta en 1971) estas komponisto kaj klarnetisto. Li kunlaboris kun i.a. polaj direktistoj Jacek Kaspszyk kaj Jerzy Maksymiuk, li komponis por fama pola kantistino Ewa Pobłocka. Liaj komponaĵoj kreiĝis laŭ la komisio de multaj festivaloj kaj institucioj, kiel “Varsovia Aŭtuno”, Pola Radio, Teatr Wielki – Pola Nacia Opero, same kiel individuaj kantistoj, inkluzive de Elżbieta Chojnacka kaj Jerzy Artysz.
En la jaroj 1997-2001 Paweł Mykietyn estis la muzikdirektoro en la Teatro Studio en Varsovio, kaj ekde 2008 li plenumas tiun funkcion en la varsovia Nowy Teatr. Mykietyn akiris jam multajn premiojn, inkluzive dum la Pola Filmbeletra Festivalo en Gdynia por la muziko al la filmoj “33 Scenoj el la vivo” de Małgorzata Szumowska kaj “Essential Kiling” kaj “11 Minutoj” de Jerzy Skolimowski. Paweł Mykietyn estis distingita per la Kavalira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta kaj per la Arĝenta Medalo Meritiĝinto por la Kulturo Gloria Artis.

El la elsendo 20.06.2022. Lagas Tomek – 01’39”

Finalo de la folklora konkurso “Pentrita Ĥato”

Meze de junio en la vilaĝo Zalipie okazos la finalo de la 59-a konkurso “Pentrita Ĥato”. Partoprenas ĝin pentristoj kaj tutaj familioj el la loko Zalipie (la suda Pollando) kaj najbaraj vilaĝoj. Popolaj artistoj ornamas siajn domojn kaj bienkonstruaĵojn per floraj motivoj.
Temas pri la plej longdaŭra popolarta konkurso en Pollando (1948) organizata de Pentristina Asocio de Zalipie kaj la muzeo de Tarnów. Dank’ al ĝi konserviĝis la tradicio de la ornamado per floraj motivoj de domoj, grenejoj, staloj, putoj, bariloj kaj eĉ hundobudoj.
Ĉirkaŭ cent personoj partoprenas ĉiujare la konkurson – profesiaj pentristoj kaj vilaĝanoj. Unue, la ĵurio konsistanta el etnografoj, arthistoriistoj, artistoj kaj ĵurnalistoj vizitas anoncitan al la konkurso domojn taksante la artan nivelon de la pentritaj objektoj, iliajn kolorojn kaj fidelecon al la tradicio. La finalo de la konkurso en Zalipie, dum kiu oni anoncas la gajnintojn kaj aljuĝas la premiojn, okazas kadre de la tradicia dimanĉa festivalo..
Nunjare en la Etnografia Muzeo de Tarnów antaŭ la finalo estas planita la ekspozicio “Pentristinoj el Powiśle Dąbrowski”, dediĉita al elstaraj dojeninoj de tradicia domornamado el la loko Powiśle Dąbrowski, kiuj meritiĝis por la konservado kaj popularigo de ĉi tiu unika arto.

El la elsendo 10.06.2022. Legas Maciek 01′ 33”

La rezultoj de la Pupteatra Festivalo 2022

La spektaklo “Czajka” (ĉajka) prezentita de la belga >Compagnie Belova-Iacobelli< ricevis la ĉefan premion, Grand Prix de la 29-a Internacia Festivalo de Pupteatra Arto, unu el la plej prestiĝaj aranĝoj de la puparta teatro, kiu okazis fine de majo en Bielsko-Biała. „Czajka” kreiĝis en la kunlaboro inter du artistinoj – Tita Iacobelli aktorino el Ĉilio, kaj Natacha Belova rus-belga scenografo kaj pupaŭtoro. Ilia unua komuna spektaklo rilatas al la heroa provo de maljuna aktorino – Czajka ludi la rolon de Arkadina en „Mevo” de Ĉeĥov, aAmbaŭ proksimiĝantaj al la fino de sia aktora kariero.
La speciala festivala premio estis atribuita al la hispana grupo „Zero en Conducta Company” pro “Mekaniko de la animo”. Ĝi estis premiita “pro la sukcesa provo forviŝi limojn inter pupaktoro kaj pupanimanto”. Artistoj de la franca Teatro de L’Entrouvert ricevis la premion de junaj kritikistoj. Ilia teatraĵo “Traversees” estis aprecita pro la plureco de la aplkitaj teatraj lingvaĵoj kaj rimedoj, kaj ebligo al la publiko de profunda teatra spertiĝo. Entute dum la festivalo estis prezentitaj sep spektakloj de artistoj el ses landoj, krom la menciitaj ankaŭ el Ĉeĥio, Danio kaj Pollando.
La Festivalo de Bielsko Biała, organizata ĉiun duan jaron havas longan tradicion. Ĝia unua eldono sub la nomo „Rendez-Vous kun Bielsko” okazis en 1966. Ĝis nun en Bielsko-Biała prezentiĝis pli ol 350 teatroj el ĉirkaŭ 50 landoj, i.a. Japanio, Ĉinio, Honkongo, Kubo, Togolando, Aŭstralio, Argentino, Brazilo, Kanado, Usono, Mongolio, Irano, Nov-Zelando, Hinda Unio kaj Vjetnamio.

El la elsendo 10.06.2022. Legas Tomek – 02′ 22”

Poloj distingitaj per la franca Ordeno de Arto kaj Literaturo

La filmproduktanto Irena Strzałkowska kaj reĝisoro Jan Komasa estis en majo distingitaj per la franca Ordeno de Arto kaj Literaturo. Temas pri ordeno atribuata de la franca kulturministro al personoj distiniĝantaj per sia arta kaj literatura agado, per sia kontribuo al evoluigo de diversaj artbranĉoj en Francio kaj en la tuta mondo.
Dum la solenaĵo en la franca ambasado en Varsovio la ambasadoro Frédéric Billet memorigis la longdaŭrajn ligojn de Irena Strzałkowska kun la franca kulturo kaj kinematografio. Ŝi estis ataŝeo ĉe la Konstanta Reprezentantejo de Pollando ĉe Unesko, vicdirektoro de la Filmstudio „Tor”, kiu kun Francio kunproduktis i.a. la filmon de Krzysztof Kieślowski „Duobla vivo de Veronika” distingitan en Cannes.
Jan Komasa, unu el la plej talentaj reĝisoroj de la juna generacio jam kiel studento en 2004 ricevis la premion Cinéfondation dum la festivalo en Cannes pro la filmetudo „Bonas, ke vi estas”. Lia alia filmo „Dia korpo” kreiĝis en kunlaboro kun Francio kaj estis nomumita por la premio Cezar. Ĝi estis nomumita ankaŭ por Oskar-premio en 2020 kiel plej bona beletra eksterlanda filmo.
En la lastaj jaroj per la franca Ordeno de Arto kaj Literaturo estis distinigitaj tiaj polaj artistoj, ĵurnalistoj kaj kulturagantoj kiel Andrzej Seweryn, Małgorzata Omilanowska, Piotr Skubiszewski, Marcin Frybes, Maciej Morawski kaj Anna Parzymies.

El la elsendo 10.06.2022. Legas Maciek – 01’42”