En Romo okazis la 19-a eldono de la festivalo de la pola kulturo Corso Polonia, organizata ĉiujare de la Pola Instituto, kiu en 2022 solenas sian 30-jariĝon. La nunjara festivala eldono donis la fokuson al la orienta limregiono de Pollando kaj tial la inaŭgura vespero estis dediĉita al la Podlaĥio. Tiuokaze estis malfermita ekspozicio de Małgorzata Dmitruk, artistino naskiĝinta en la regiono de Bjalistoko, kun ŝia dezajna kaj grafika arto. En la progamo okazis krome la plurmedia koncerto de Jacaszek kaj Jerzy Osiennik, artistoj el Pollando kaj Belorusio inspiritaj de la poemkolekto “Miniaturoj” de Sokrat Janowicz, belorusa verkisto kreanta en la belorusa kaj la pola lingvoj. Okazis foto-ekspozicio organizita kunlabore kun la roma galerio Interzone, “Militrevoj”. Ĝi prezentis fotojn de Jean-Marc Caimi kaj Valentina Piccinni el la jaroj 2015 kaj 2022, faritajn dum la milito en Ukrainio, ekde la konflikto en Donbaso. En la programo de la nunjara eldono de Corso Polonia troviĝas krome prezento de du dokumentaj filmoj de Tomasz Wolski. La unua „1970” traktis baze de arkivaj materialoj eventojn el decembro 1970 ĉe la pola marbordo. La alia dokumento “Ordinara Lando” bildigis komunistan Pollandon baze de registraĵoj de la tiuepoka milico kaj sekurecservo. Fine de la festivalo prezentiĝis la elstara itala muzikgrupo Giardino di Delizie kun la muziko inspirita per ĝiaj vizitoj en Pollando. La subĉiela koncerto okazis en la ĝardenoj de Accademia Filarmonica Romana. Ĝi estis dankesprimo por la partneraj kulturinstitucioj kaj itala publiko pro la 30-jara interesiĝo pri la festivalo, kaj kiel invito por plia kunlaboro.

El la elsendo 30.06.2022. Legas Barbara – 02’29”