Profesoro Silvano de Fanti, pola filologo, tradukisto, aŭtoro de la itala traduko de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz ricevis en Krakovo la Premion Transatlantyk pro la popularigado de la pola literaturo eksterlande. La premio estis transdonita dum la 5-a Internacia Kongreso de Tradukistoj de la Pola Literaturo okazinta la 18-an fojon komence de junio.
Profesoro Silvano de Fanti estas aktiva populariganto de pola kulturo en Italio. Li tradukis same la klasikaĵojn de la pola literaturo kiel ankaŭ verkojn de nuntempaj prozverkistoj kaj poetoj, kiel Wyspiański, Norwid, Prus, Różewicz, Szymborska, Hartwig. Li famiĝis aparte pro sia traduko de “Pan Tadeusz”. La kritikistoj aprecis la italajn frazojn de Pan Tadeusz kiel “stile elstarajn, naturajn kaj samtempe intelekte klarajn”.
Ĉi-jare estis ankaŭ honoritaj la premiitoj de la du lastaj jaroj, kiuj pro la pandemio ne povis pli frue transpreni siajn premiojn. Temas pri profesoroj Ewa Thompson kaj Tokimasa Sekiguchi. Kiel diris la nunjara premiito profesoro Silvano de Fanti “estas tradukistoj, kiuj eĉ ne volas teni kontakton kun la aŭtoroj de la tekstoj, pri kiuj ili laboras, sed mi ankoraŭ bezonas koni ilin. Por mi, temas pri iu komforto, garantio, ke eble mia traduko ne necese estas la plej brila, sed sendube pli vera”.
Krom la premistatueto aŭtorita de Łukasz Kieferling, la premiito ricevis 10 mil eŭrojn. La eventon partoprenis 500 personoj inkluzive de 250 tradukistoj el pli ol 50 landoj, en plimulto el Eŭropo, sed ankaŭ en la Norda kaj Suda Amerikoj, Azio kaj Aŭstralio. La kongreso estis ne sole granda festo de la pola literaturo. Ĝi omaĝis la penon de la tradukista laboro de individuoj kaj ĝenerale la popularigadon de la pola literaturo eksterlande.

El la elsendo 20.06.2022. Legas Tomek – 02’11”