Ekde la komenco de junio en Radziwiłł-palaco en Nieborów (en la centra Pollando) estas vizitebla nova konstanta ekspozicio kreiĝinta baze de artobjektoj el privataj kolektoj, ĉefe de Maciej Radziwiłł. Temas pri kolektoj el la iamaj rezidejoj de Radziwiłł-familio troviĝantaj sur la tereno de la nuntempa Belorusio, Litovio, Ukrainio, Pollando kaj Germanio. Multaj apartenas al la kategorio de la t.n. „polonikoj” venigitaj el eksterlando, tio estas objektoj rilataj al la vaste komprenata materia aŭ spirita kulturo de la pola nacio. La unuan fojon la vasta publiko povas konatiĝi i.a. kun la unika Radziwiłł-kolekto de porcelanaĵoj el la rezidejoj en Korc kaj Baranówka, el la kolekto en Balice. Dum jarcentoj pompaj rezidejoj de Radziwiłł-familio estis ekipataj de siaj posedantoj per ravaj pentraĵoj, luksaj mebloj, objektoj de artmetio aŭ grandiozaj bibliotekkolektoj. En ili pulsis la kosmopolita kultura kaj socia vivo, kaj la sublimaj artkolektoj atestis pri la rango kaj prestiĝo de la magnata familio. Militoj kaj historiaj katastrofoj falĉis ĝian potencon, ruiniginte la vivstilon regantan dum jarcentoj. La konserviĝintaj rezidejoj rolas nun kiel muzeoj proksimigante historion de unu el la gravaj magnataj familioj de Pollando.

El la elsendo 10.07.2022. Legas Tomek – 1′ 32″