Komence de junio en Poznano okazis Scienca Konferenco de Muzeologoj „Enpensiĝo pri la pasinteco kaj estonteco de la muzeoj” en la 100-jariĝo de la unua rendevuo de reprezentantoj de la polaj muzeoj, por kiu en 1921 venis muzeaj kompetentuloj el Varsovio, Lvovo, Krakovo kaj Poznano. Dum tiu historia rendevuo estis reprezentitaj muzeoj artaj, historiaj kaj industriaj. En la kunteksto de la regajnita apenaŭ suvereneco oni traktis la plej esencajn problemojn de muzea laboro en Pollando rekuniganta la tri landopartojn troviĝintajn ĝis tiam en la rusa, prusa aj aŭstra anekso. Temis i.a. pri pretigo de leĝo koncerne muzeojn, formado de muzeaj kadroj, konstruado de novaj muzeaj konstruaĵoj. Multan tempon oni dediĉis al la konservado de historiaj artobjektoj. La junia konferenco, kiun partoprenis i.a. direktoroj de la plej gravaj polaj muzeoj kiel Reĝa Kastelo kaj la Nacia Muzeo de Krakovo aŭ Muzeo-Palaco de Reĝo Jan 3-a Sobieski en la varsovia Wilanów, krom rerigardi al la historio traktis ankaŭ la nunan staton kaj aktualajn problemojn de la polaj muzeoj kaj frontis la aktualajn defiojn, kiuj staras antaŭ polaj muzeoj. La konferencon kunorganizis la Nacia Muzeo de Agrikulturo en Szreniawa, Muzeo de la Unuaj Piasdinastiaj Reĝoj en Lednica kaj Fondaĵo de la Poznanregionaj Muzeoj. La organizaj partneroj estis Nacia Muzea Instituto kaj fondaĵo Malfermaj je la Arto.

El la elsendo 30.06.2022. Legas Maciek – 01’51”