De pli ol 30 jaroj la Nacia Biblioteko gvidas sisteman esploradon pri la librolegado de poloj. Laŭ ĝia plej lasta raporto rezultas, ke en 2023 la tralegon de almenaŭ unu libro deklaris 43 procentoj de la enketitoj, tio estas je 9 procentoj pli ol en la lastaj du jaroj. Tio estas samtempe plej multe ekde 10 jaroj. Al la librolegantoj kalkuliĝas unuavice personoj lernantaj kaj studantaj – 68 procentoj. En tiu grupo la procento de personoj legantaj almenaŭ 7 librojn jare estas duoble pli granda kaj egalas al 15 procentoj. La raporto substrekas, ke la plej granda kresko de personoj utiligantaj publikajn bibliotekojn okazis en la grupo de viroj pli ol 25-jaraĝaj, profesie aktivaj, virtualaj patroj. Tion oni taksis kiel gravan donitaĵon, ĉar la vira personmodelo kaj aktiva engaĝiĝo de patroj en ensociigo de la legado favoras formiĝon kaj firmiĝon de legokutimoj ĉe infanoj, aparte knaboj. La unuan fojon en 2023 oni aplikis novajn manierojn akiri informojn pri la socia librocirkulado en la reto. Tiucele estis analizataj multmediaj podkastoj, vlogoj, mallongaj filmetoj, notoj de legostimulantoj rekomendantaj librojn. Oni analizis la librolegadon per la platformo TikTok. Inter plej ofte legataj libroj estis krimromanoj, socitemaj libroj, amromanoj, bibliografioj, publicaj eldonaĵoj, libroj pri la 20-jarcenta historio. Personoj legantaj librojn aĉetas ilin persone, prunteprenas de familianoj kaj konatoj. Ofte librojn oni ricevas kiel donacojn, oni uzas ankaŭ la hejmajn librokolektojn. Bitigitaj libroj estas malpli popularaj. En 2023 la tralegon de almenaŭ unu libro per elektronika legilo deklaris nur 7 procentoj de la enketitoj. Tio malrapide ŝanĝiĝas, sed samtempe konfirmas donitaĵojn el 2022, kiam el simila enketado, rezultis, ke en grava plimulto poloj preferas presitajn librojn ol bitigitajn.

El la elsendo 25.04.2024. Legas Maciek – 02′ 30″