Ĝis la 12-a de junio en la Stacio-Muzeo ĉe la ne plu funkcianta stacidomo la „Ĉefstacio Varsovio” estis inaŭgurita fotoekspozicio „Virinoj de la fervojo”. Ĝi prezentas diversperiodajn fotojn de virinoj laborantaj en la fervojo. La unuan fojon ili komencis sian karieron en ĉi tiu sektoro dum la 1-a mondmilito, kiam pro amasa rekrutigo de viroj, multaj postenoj en la fervojo fariĝis vakaj. Virinoj komencis labori ĉe tiuj, kiuj ne estis rekte ligitaj kun la fervoja trafiko kiel kasistinoj kaj telegrafistininoj. La fenomeno akcelis post la fino de la 2-a mondmilito. Manko de viroj sekve de ĉi tiu milito kaŭzis, ke al virinoj estis konfiditaj postenoj ligitaj kun la reguligado de trafiko ĉe kruĉiĝoj de la fervojaj linioj kun aŭtovojoj. Ili estis dungataj kiel biletkontrolistoj, stacidomaj trajngvidantoj. Virinoj plenumis ankaŭ diversajn pezajn laborojn ĉe la relmetado aŭ purigado de vagonoj. La fotoj devenas el la kolektoj de la Stacidomo-muzeo kaj krome prezentas fervojlaborantinojn de la aktualaj polaj fervojkompanioj.

El la elsendo 25.05.2024. Legas Maciek – 01′ 16″