Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Samurajaj armiloj

Ĝis la 1-a de septembro en la filio de la Regiona Muzeo en Toruno, en la Muzeo de Arto de la Fora Oriento situanta en la brikdomo >Sub Stelo< funkcias ekspozicio „La arto de samurajoj. Ekspozicio de japanaj armiloj”. Ĝi okazas lige kun la kunlabora jubileo inter la Muzeo kaj la Pola Sekcio de la Japana Glavo. Temas jam pri laŭvica ekspozicio de japanaj armiloj en ĉi tiu loko. La nuna havas kolektistan karakteron kaj foras de la azia maniero prezenti la t.n. blankan armilon uzatan en la rekta interhoma batalkonfronto. La ekspozicio aliflanke en maniero laŭeble perceptebla prezentas historion kaj arton de Japanio. Nome ne ekzitas alia lando, kie la kreado de bataliloj pli proksimus al arto ol al metio. La organizantoj sukcesis akiri ekzemplerojn de glavoj: katana, wakizashi aŭ tanto. Apartan grupon konsisitigas eksterordinare belaj glavaj gardoelementoj, tsuba. Bildigante mitologiajn aŭ morajn scenojn ili proksimigas la mondon de la fororienta estetiko. La ekspozicion kompletigas la lignogravuraĵoj kolektitaj de la Muzeo de la Arto de la Fora Oriento en la daŭro de ĝia jarcentduona ekzisto.

El la elsendo 20.08.2024. Legas Pamela – 01′ 38″

La varsovia Festivalo de Paderewski-muziko

Somero en la pola ĉefurbo tradicie riĉas je muzikaj eventoj. Eblus diri, ke dominas inter ili la muziko de Chopin pro la starintaj jam meze de majo dimanĉaj liberaj subĉielaj koncertoj piede de lia monumento en Łazienki-Parko. Sed ne nur Chopin-muziko logas la muzikŝatantojn. Ekde komencaj tagoj de julio preskaŭ ĝis la fino de septembro daŭras la 31-a Internacia Festivalo de orgenmuziko „Orgeno de la katedralo”. Ekde la mezo de aŭgusto Varsovio gastigos la Internacian Muzikfestivalon „Chopin kaj lia Eŭropo” , dum kiu oni ĝuos ne nur muzikon de Chopin mem, sed krome muzikon de liaj samtempuloj. Ĝis la komencaj tagoj de septembro daŭras samtempe la plej nova muzika evento de Varsovio, nome la 2-a Paderewski-festivalo en Ujazdów-parko, prosime al Łazienki-parko. La nunjara inaŭguro okazis la 29-an de junio, en la 83-a mortodatreveno de Ignacy Jan Paderewski kaj en la 105-a datreveno de Versajla Traktato, subskrita de Paderewski kaj reveniginta Pollandon sur la mapon de Eŭropo, en kio li ludis elstaran rolon. Ignacy Jan Paderewski akiris mondan famon kiel pinisto kaj komponisto. Lia muzika talento kaj persona ĉarmo logadis homamasojn en la tuta mondo. Sume li donis pli ol 6 mil koncertojn sur ĉiuj konetinentoj. Post la 1-a mondmilito Paderewski engaĝiĝis en la politikan agadon utiligante siajn kontaktojn kaj popularecon por regajno de suvereneco de Pollando. La subĉiela, senpaga Paderewski-festivalo disvolviĝas ĉiusabate ĝis la 7-a de septembro apud lia monumento en Ujazdów-parko. La celo de la ĉeforganizanto, la fondaĵo AveArte estas revenigi la memoron pri la mondkonata komponisto kaj pianisto kaj lian dignan lokon en la pola historio kaj kulturo.

El la elsendo 15.08.2024. Legas Maciek – 02′ 09″

Kimono kiel sperto

Ĝis la 25-a de aŭgusto eblas rigardi en la Nacia Muzeo de Vroclavo la aŭtoran kolekton de kimonoj de la pola dezajnistino, Joanna Hawrot. Temas pri laboraĵoj inspiritaj de tiaj artistoj kiel Maurycy Gomulicki, Sonia Hensler, Angelika Markul, Wojciech Ireneusz Sobczyk kaj Honza Zamojski. En kelkaj muzeaj salonoj sur la surfaco de pli ol 370 kvadrataj metroj la aŭtoraj projektoj de Joanna Hawrot estis dislokitaj en scenografio formita el 1,8 mil metroj da teksaĵoj. Kiel sciate kimono estas unu el la plej reprezentaj manifestiĝoj de la japana kulturo, estas artverko en si mem, kiu elstarigas la belecon de teksaĵoj kaj iliajn desegnaĵojn. Kimono apartenas al la aplikata arto, kiu sian universalecon dankŝuldas al tre simpla grafika fasono, kiu konformas al ĉiu aĝgurpo, al ĉiu figuro senkonsidere al la sekso. Por la moddezajnistoj tiu formo de kimono estas fonto por artaj eksperimentoj. Ankaŭ por Joanna Hawrot la japana kimono fariĝis fonto de kreaj eksperimentoj. Ŝiaj kimonoj ne estas do repliko, sed la artistino respektante la tradicion alifaras ilin. Tiel do – kiel substrekas la organizantoj – la ekspozicio de Hawrot ne estas modoprezento, sed kvazaŭ veturo kondukanta al Japano same tradicia kiel populara. Joanna Hawrot per sia unua ekspozicio faras memretrorigardon kaj reliefigas sian aŭtoran metodon dialogi kun arto, modo kaj dezajno, ŝi dialogas kun artistoj de la nuntempa arto. Kiel ŝi akcentas temas pri specifa interŝanĝo de spertoj, ideoj kaj emocioj.

El la elsendo 25.07.2024. Legas Gabi – 02′ 14″

Heredaĵo ne konanta limojn

La portalo „Heredaĵo eksterlande. Bazo de >polonikoj<” estas kreata de la Nacia Instituto Polonika. Ĝia tasko estas la revenigado kaj konservado de memoro pri gravaj por poloj personoj, objektoj kaj esencaj historiaj faktoj, ligitaj kun vaste komprenata materiala kaj spirita kulturo de la pola nacio. Dum la lasta jaro aperis en ĝi pli ol 10 mil novaj tiurilataj registroj. Estis akiritaj pli ol 350 aŭtoraj prilaboroj koncerne la polan kulturheredaĵon eksterlande. En julio la Nacia Instituto Polonika la duan fojon anoncis la konkurson, kiu daŭros ĝis la fino de aŭgusto „Heredaĵo ne konanta limojn”. Ĝi konsistas en pridokumentado de objektoj ligitaj kun Pollando, kiujn la konkurspartoprenantoj povas renkonti dum siaj someraj eksterlandaj veturoj. „Estas du konkurskategorioj „Neforgesebla kadro” kaj „Mia historio kun >poloniko<” En la pasintjara konkurseldono dum sep semajnoj oni alsendis ĉirkaŭ 900 ĉi-specajn atestojn. Tio superis la atendojn de la organizantoj, komprenigis ke malkovrado kaj konatiĝado kun polaj spuroj eksterlande fare de polaj turistoj povas fariĝi por ili atrakciaĵo kaj elemento de planata veturo. Samtempe dank’ al la konkurso ĉiu povas kontribui al vastigo de komunaj konoj pri la polaj kulturaj spuroj ekster la limoj de la lando.
El la elsendo 25.07.2024. Legas Maciek – 01′ 38″

La somera vizitado en Muzeo de Memoro pri Ekziloj al Siberio

La Muzeo dediĉita al Memoro pri Ekziloj de Poloj al Siberio en Bjalistoko estas la tutlanda institucio dediĉita i.a. al la deportado de poloj en la profundon de Rusio kaj poste Sovetunio. Jam la trian fojon dum la feria periodo ĝi organizis la ĉiudimanĉan vizitadon de ĝia konstanta ekspozicio, kio ekde la komenco vekas gradan interesiĝon. La vizitantoj en malgrandaj grupoj po 25 personoj konatiĝas sub la gvido de ĉiĉerono kun la sortoj de homoj ekzilataj al foraj kaj nekonataj teritorioj de Rusio kaj poste Sovetunio, kun ilia ĉiutaga vivo kaj batalo por transdaŭro. Multfoje la ekzilo ligiĝis kun truda kaj sklava laboro de la ekzilitoj. La ĉefan parton de la Muzeo formas kontanta ekspozicio etendiĝanta sur la surfaco de ĉirkaŭ du mil kvadrataj metroj. Ĝi bildigas la historion de poloj en Siberio ekde caraj ekziloj en profundon de Rusio, kiuj intensiĝis en la fino de la 18-a jarcento ĝis sovetiaj amasdeportadoj de poloj en la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. La muzeo havas kronologian karakteron kaj baziĝas unuavice sur la kolektitaj raportoj kaj rememoroj, baze de kolektitaj kaj ekspoziciataj memoraĵoj de Siberiekzilitoj.

El la elsendo 25.07.2024. Legas Maciek – 01′ 25″

Manuskriptoj de fratoj Grimm en Poznano

En la kolekto de la Universitata Biblioteko en Poznano estis retrovitaj libroj el la privata biblioteko de la fratoj Grimm, opiniataj kiel perdiĝintaj. Ilian valoron altigas manaj notoj de la verkistoj en ili, kio fariĝas esplorenda materialo por sciencistoj el la tuta mondo. Jam en la 2002-a en la „Katalogo de Inkunabloj de la Universitata Biblioteko en Poznano” aperis informo pri bibliotekaj volumoj – ok inkunabloj kaj unu malnovpresaĵo el la 16-a jarcento, el la privata kolekto de la fratoj Grimm. Pliaj malkovroj okazis sekve de kunlaboro de esploristoj el la Fakultato de la Novfilologio kaj la Universitata Biblioteko. Ili decidis esplori, ĉu en la provizoj de la altlerneja biblioteko troviĝas ankoraŭ aliaj libroj el la librokolekto de la fratoj Grimm notitaj kiel perdiĝintaj en la germana katalogo de Ludwig Denecke. Ĝis junio 2023 oni retrovis 25 pliajn titolojn, pri kio en la universitata periodaĵo „Biblioteka” aperis aparta artikolo. En la Universitata Biblioteko daŭre okazos arkivaj esploroj baze de malnovpresaĵa kolekto kaj historia librokolekto de Kaiser-Wilhelm-Bibliothek. Tamen serĉadoj baze de la katalogo de Ludwig Denecke estis principe finitaj. Oni planas polan-germanan kunlaboron por priskribi kaj prilabori la manajn notojn de la fratoj Grimm en la retrovitaj libroj.

El la elsendo 15.07.2024. Legas Gabi – 01′ 47″

Sukcenskatolo de Christoph Maucher en Malbork

Malbork, konata pro sia teŭtona kastelo logas turistojn dum la tuta jaro. La daŭranta ĝis la 1-a de decembro ekspozicio en la kastela muzeo estas kroma logaĵo por ĝin viziti. Ĉio ĉi pro portempa ekspozicio dediĉita al la sukcenskatolo de Christoph Maucher troviĝanta en la kastela kolekto. Antaŭ la prezento ĝi estis subigita al kompleksaj esploroj kun apliko de la plej novaj teknologioj, kio ebligis malkovri elementojn ĝis nun nevideblajn nudokule. La sukcenan skatolon, apogitan je lignaj elementoj, kun la dimensio 30x30x40 centimetroj faris Christoph Maucher, kiu ĉirkaŭ la 1670-a jaro venis al Gdansko kaj kvankam neniam estis gildomembro perfekte regis diversajn teknikojn de sukcenprilaborado. Lian sukcenskatolon karakterizas fajna prilaboro, artan valoron reliefigas skulptaĵoj. Gravuritaj en sukceno plantornamaĵoj, pejzaĝoj kaj arkitekturaj formoj atestas pri la amo kaj potenco de Gdansko. Pri la akiro de la sukcenskatolo klopodis eŭropaj kortegoj, i.a. angla, aŭstra kaj ankaŭ bankistoj. En nedifinitaj cirkonstancoj ĝi trafis al Britio, kie en 1960 ĝi ektroviĝis en la oferto de la aŭkcia domo Sotheby’s, kiel objekto de kolektisto el Jorkŝiro. Post la morto de ĝia aĉetinto, ties familio ofertis ĝin al la pariza aŭkcidomo de Joanna kaj Franciszek Studziński. Dank’ al ili la sukcenskatolo de Maucher ektroviĝis en la trezorejo de Malbork-kastelo. La unuan fojon eblas rigardi riĉe dekoritan internon de la sukcenskatolo kaj plurajn detalojn ĝis nun ne konatajn aŭ nevideblajn.

El la elsendo 15.07.2024. Legas Maciek – 01′ 56″

Vera Verdiani kaj Abel Murcia kun Transatlantyk

„Transatlantyk” estas la nomo de premio por ambasadoroj de la pola literaturo eksterlande. Ĝiaj laŭreatoj estas tradukistoj, eldonistoj, kritikistoj aŭ animantoj de la kultura vivo, dank’ al kies laboro la pola literaturo fariĝas pli konata en iliaj landoj. Okaze de la 20-jariĝo de la premio nunjare estis distingitaj per ĝi du laŭreatoj Vera Verdiani el Italio kaj Abel Murcia el Hispanio. Vera Verdiani estis aprecita pro siaj tradukoj de la pola literaturo, entute pli ol 70 libroj de 30 aŭtoroj, kiel Witold Gombrowicz, Ryszard Kapuściński, Stanisław Lem, Leszek Kołakowski, Sławomir Mrożek, Bruno Schulz, ankaŭ Paweł Huelle, Magdalena Tulli kaj Olga Tokarczuk. La tradukoj de Abel Murcia en signifa grado rilatas al poezio. Entute en siaj tradukoj li okupiĝis pri verkoj de Wisława Szymborska, Tadeusz Różewicz, Ryszard Kapuściński, Ewa Lipska, Olga Tokarczuk, Stanisław Lem, Witold Szabłowski kaj Ryszard Krynicki. Liaj tradukoj de Lem aperis en Hispanio, de Szymborska en Hispanio, Meksikio kaj Venezuelo, de Różewicz en Venezuelo, de Tokarczuk en Meksikio. Ĝis nun la premion „Transatlantyk” ricevis tradukistoj, eldonistoj, kritikistoj aŭ animantoj de la kultura vivo en Svedio, Germanio, Rusio, Serbio, Italio, Ĉeĥio, Ĉinio, Nederlando, Usono, Francio, Britio, Estonio, Pollando, Japanio kaj Irako.

El la elsendo 15.07.2024. Legas Maciek – 01′ 40″

Erotikaj grafikaĵoj de Picasso en Pollando

Ekde mezo de junio ĝis la 6-a de oktobro 2024 en Tichauer Art Gallery en Tychy eblas rigardi 116 litografiaĵojn, akvafortojn kaj grafikaĵojn de Pablo Picasso, la unuan fojon prezentataj en Pollando. La celo de la ekspozicio „Kompendio de emocioj” estas proksimigi la emocian flankon de Picasso, kiu laŭ la kurotoro de la ekspozicio Dagmara Giej-Rusnak karakteriziĝis per eksterordinara impresiĝemo, dank’ al kio li estis elstara observanto de la realo. La ekspozicio estas aranĝita laŭ kelkaj segmentoj. Plimulto de la verkoj de la artisto estas ordigitaj kronoloogie prezentante ilin ekde la 40-aj ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Apartan kolekton formas la erotikaj krokizoj de la artisto destinitaj ĉefe por la maturaj artamantoj. Ĉiuj laboraĵoj prezentataj en Tichauer Art Gallery devenas el Epicentrum Art Gallery en Opole (la sudokcidenta Pollando), kies kunposedanto Damian Picz komencis kolekti ilin antaŭ tri jaroj. Li amleksigas ĝin dum siaj veturoj al Hispanio kaj Francio, kie la artaĵkomercistoj povas konfirmi la aŭtentecon de unuopaj verkoj aŭ kolektoj.

El la elsendo 05.07.2024. Legas Maciek – 01′ 26″

Nederlandaj pentristoj en la Mara Muzeo en Gdansko

En la Nacia Martema Muzeo en Gdasko funkcias portempa ekspozicio de la nederlanda martema pentroarto el la 17-a kaj 18-a jarcentoj. El Amsterdamo estis pruntita tolaĵo „Silento” de Willema van de Velde (la juna) agnoskita kiel la plej elstara nederlanda martema pentristo, venis tolaĵoj de Abraham Storck kaj Reinier Nooms bilidgantaj la navigadon laŭ la rivero IJ en Amsterdamie. La kernonon de la ekspozicio „Tiuj, kiuj marŝipe eknavigis al la plenmaro….” devenas el la polaj kolektoj. La unuan fojon oni pretigis tiom ampleksan prezenton de la nederlandaj kaj flamandaj marttemaj tolaĵoj el la epoko de baroko. La ekspozicio bildigas kvar temsegmentojn: „Marbataloj”, Sekura kaj bonstata haveno”, „Marespedicioj al nekonatejo”, „Hororo la maro”. Tiujn temojn en siaj pentraĵoj traktas tiaj majstroj el polaj kolektoj kiel Simon de Vlieger, Ludolf Bakhuizen, Jan kaj Julius Porcellis, Jan Abrahamszoon Beerstraaten, pentristoj el Willaerts-familio, Lieve Verschuier aŭ Thomas Heeremans. Krom la tolaĵoj el la Nacia Martema Muzeo la publiko povas konatiĝi kun tolaĵoj el la Nacia Muzeo en Varsovio, la Reĝaj Kasteloj en Varsovio kaj Krakovo, la Naciaj Muzeoj en Poznano, Vroclavo, Gdasko, el Rijksmuseum kaj Het Scheepvaartmuseum en Amsterdamo. La ekspozicio estas rigardebla en la Grenejoj sur la insulo Ołowianka en Gdansko.

El la elsendo 05.07.2024. Legas Maciek – 01′ 49″