La pola listo de la kultura heredaĵo riĉiĝis je kvin pliaj registroj, el inter kiuj kvar ligas al religiaj tradicioj. Du rilatas al la Pasko en Kurpie-regiono (la nord-orienta Pollando). Temas pri tradiciaj paskaj palmoj el Puszcza Zielona – la Verda Praarbaro – kies ornamaĵoj spegulas la naturon. Nome la ornamantaj ilin floroj estas aranĝataj tavole laŭ ilia kronologia florperiodo. Krome ĉiuj ornamkoloroj emfazas apartan simbolon. La verda signifas esperon, la viola atendadon je bono, la ruĝa amon, la flava la sunon, la rosa senkulpecon kaj esperon, la blua forton kaj ĉielon kaj fine la blanka signifas ĉaston kaj senpekan vivon. La tieaj palmoj altaj de unu ĝis ok metroj estas produktataj kolektive de tutaj familioj aŭ socirondoj.
La dua registrita objekto el la sama regiono, sed el alia loko t.e. Puszcza Biała – la Blanka Praarbaro koncernas specialan teknikon ornami la paskajn ovojn. Ili estas kompakte ĉirkaŭgluataj per skripmedolo kaj per koloraj fadenoj el la foruziĝintaj roboj aŭ antaŭtukoj de dommastrinoj. Ankaŭ sur la tieaj paskaj ovoj aperas tradiciaj Kurpie-regionaj koloroj – la ruĝa, blanka, nigra kaj verda.
Plian lokon en la pola kulturregistro okupis la Varsovia pilgrimado al la Hela Monto (Jasna Góra en Częstochowa) la 15-an de aŭgusto, por la festo de la Ĉielpreno de la Dipatrino. Tiu tradicio radikas en la 18-a jarcento. Fine la lasta registro kun religia karaktero ligiĝas kun pilgrimadoj al Kalvario de Wejherowo en la norda Pollando. Dum ĝi okazas rito de adorkliniĝoj de feretronoj (duflanke broditaj sanktulbildoj) portataj en procesio akompane de orkestra muziko fare de speciale delegitaj relgiuloj en porokazaj vestoj ornamitaj per brodaĵoj de Kaŝubia-regiono.
La kvinan lokon inter la plej novaj registroj en la pola Listo de la nemateria kulturheredaĵo okupas lignaj ludiloj el la suda Pollando, el la ĉirkaŭaĵoj de la loko Łączna-Ostojów. Ilia tradicio radikas en la 19-a jarcento. Post la 2-a mondmilito la tieaj ludilmodeloj multe riĉiĝis.

El la elsendo 05.05.2024. Legas Milada kaj Maciek – 03′ 09″